Skip to main content

ESNE Jarkunveno

limako's picture

Cxe Malnova Sturbridge VilagxoLa 2006 ESNE Jarkuveno okazis je la 8a de aprilo. Ok homoj, inkluzive Humphrey Tonkin, renkontigxis por itala pastecxo je la 11a kaj 13 homoj venis al la kunveno cxe la publika kunvenejo cxe la biblioteko en Sturbridge, Massachusetts. Poste, 9 homoj iris al la Malnova Sturbridge Vilagxo, regiona muzeo (vidu la bildon).

Ni invitis al Humphrey por ke li helpu nin decidi pri strategio por la organizajxo. Cxe la tagmangxo, Humphrey demandis pri nia nuna strategio kaj la ideoj kiujn ni jam havas. "Ho, ni havas multajn ideojn," mi diris. "Ekzemple, ni havis la ideon fari strat-teatron: kelkaj homoj iros al publika loko por disdoni Esperantajn faldfoliojn kaj tiam kelkaj amikoj venos kaj sxajnigos ke ili subtenas la klingonan lingvon -- ili atakos la esperantistojn kaj, per granda bruo, provos forpeli ilin." Humprey rigardis min kaj diris, "Cxu vi havas aliajn ideojn?"

Cxe la jarkunveno, ni diskutis la agadon de ESNE de la antauxa jaro, nome la projektojn por sendi salutleterojn de ESNE kaj produkti kaj disdoni pagxtenilojn. Ni ankaux diskutis la novajxleteron, la retpagxaron, kaj novan projekton sendi informon al ELNA informpetintojn en la regiono. Humphrey havis kelkajn bonegajn ideojn: unue, ke ESNE povus publike anonci ke ili subtenos eksterlandanojn kiuj venas al usono por partopreni NASKon: ke ni renkontos ilin cxe la flughaveno kaj helpos ilin trovi la auxtobuson por iri al Brattleboro. Se ni povus allogi pli da eksterlandanojn, ni cxiuj gajnos. Ni ankaux diskutis kelkaj ideojn por pli bone informi al oni pri Esperanto-agado, per prelegoj kaj pli organizita uzado de la gazetaro. Ni finfine decidis esplori la starigon de printempa Esperanto-semajnfino cxe loka pac-konferencejo.

Sturbridge estis perfekta loko. Tiun lokon oni elektis cxar gxi estis meze inter Boston, Amherst, Nashua, kaj Hartford. La biblioteko estas bela brika konstruajxo kun granda, alloga kunvenejo kiu ecx havas sendratan retkonekton. La malnova vilagxo estis tre interesa -- ni gxoje vagis kaj babilis Esperante. Bela tago kun bonaj amikoj.

by limako

Comments

Ni havas pagxaron por raportoj pri kongresoj...

Robert L. Read's picture

d-ro Brewer, ĉi tiu raporto estas enmetinda en paĝaro mi kreis por
tiaj raportoj.

Ĉu vi permesos ke mi kopiis ĝin tie? (Aŭ vi povas fari ĝin meme.)

-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA

April 10, 2006 by Robert L. Read, 3 years 43 weeks ago

Mi forgesis

limako's picture

Mi forgesis. Bonvole kopiu!

--
StevenBrewer

April 10, 2006 by limako, 3 years 43 weeks ago

strat-teatro

zbarlow's picture

Nun, mi volas ke mi sidis kun vi cxe la alia tablo, por auxdi la konversacion! *rido* d-ro Tonkin sxajnis tre ne sensencajxo kaj ni, cxe Amherst Esperanto, precipe Paul, estas pli amuza (distra?) ol la plejmulto da homoj. ;-) Sendistinge, mi gxuis la jarkunvenon, gxi estis tre bona tago por komencantoj. Dankon!

April 9, 2006 by zbarlow, 3 years 43 weeks ago

Poll

La plej nemalhavinda vortaro estas:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes