Skip to main content

Leciono 22

- Fine de januaro ni parolis en la klubo pri la historio de Usono [1]. Sed tio ne sufiĉas por imagi ĝian hodiaŭan socian vivon. Aleksandro Ŝalnev, kiu dum pluraj jaroj laboris en tiu lando, rakontos al ni pri kelkaj trajtoj de la nuntempa Usono.

Aleksandro Ŝalnev

USONANOJ VIDATAJ DE PROKSIMO

Jen simpla kompar-testo: mi certas, ke, vidante fremdlandan turiston, vi kvazaŭ aŭtomate deziras agi tiel, ke li/ŝi pli bonfartu sur niaj stratoj, en niaj vendejoj, en niaj spektejoj. Starante en atendovico, vi kompleze allasos al li ekstervican servon, vi klarigos al li plej detale la vojon al dezirata loko. Mi certas ankaŭ pri alio: sur la stratoj de Vaŝingtono aŭ Novjorko vi estos traktataj same sendistinge, absolute sendistinge, kiel iu ajn preterpasanto. Ĉu ekstervica priservo? Ho, ne! La publikaj moroj tion ne toleras. Usono estas lando de enmigrintoj; la vizitantaj fremdlandanoj ĉi tie preskaŭ identas kun la loka loĝantaro, tial oni traktas ilin egale. Aŭ malpli bone.

Usono ne ceremonias kun siaj propraj loĝantoj, eĉ malpli kun la alilandanoj. Sed ĝi ĉiam ridetas. Absolute ĉiam, eĉ kiam kolero bolas en la ridetanto. Aŭ indigno. Aŭ ĉagreno. Do ne eblas senmaskigi tiujn negativajn sentojn. Ankaŭ telefonadoj ĉi tie okazas laŭ speciala etiketo. Oni ne rekroĉas la aŭskultilon subite pro kolero aŭ malŝato, sed, en la fino de interparolado, kiu iris je altaj tonoj kaj abundis je pikaĵoj kaj ofendoj, oni nepre diros: "Dankon! Bonan tagon al vi!" Kaj oni ridetos. Vi simple per-orele sensas la rideton ĉe la alia fino de la drato. Klik -- rideto. Klik -- la rideto estas for, la aŭskultilo rekroĉita.

Laŭtvoĉa popolo! Iufoje mia lango jukas pro la deziro diri: "Ĉu ne eblas iom malpli laŭte?" Ne eblas. Oni ne kutimas en Usono riproĉi ies kondutaĵojn, se, kompreneble, la konduto restas ene de la kadro de leĝaj limigoj. Ne ŝovu la nazon en mian vazon, se la leĝo permesas miajn okupojn kaj agadon. Ĉi tio estas mia privata vivo, bonvolu ne enmiksiĝi.

Iom pri la vestoj. Kvankam ekzistas en la angla lingvo la esprimo Sunday best[2], t.e. "la plej bona kostumo portata dimanĉe", ĝi ne kongruas kun la nuntempa usona realo, ĉar semajnfine, t.e. sabat-dimanĉe, kaj ankaŭ en festotagoj la usonanoj preferas surhavi la plej modestan el tio, kion ili havas en siaj ŝrankoj. Oportunas! Sed dum labortagoj la usonanoj vestas sin parade. Ne por paradi antaŭ siaj gekolegoj -- pli ekzakte, ne nur por tio -- sed ĉefe por digne reprezenti la firmaon, en kiu ili laboras. Kaj tial -- ordemo kaj eleganteco. Ĉu pantalono sakforma? Neniuokaze! Ĉu ĉemizo portata pli ol du sinsekvajn tagojn? Nepre ŝanĝenda. Ĉu ŝuoj nepoluritaj? Ne eblas!..

Mi volas rakonti, kion oni disponas en la usona kuirejo. La fridujo tre ampleksa, kun eg-spaca frostigilo kaj, memkompreneble, kun la sistemo de aŭtomata degeligo. La aŭtomata manĝilar-lavmaŝino -- oni kutimas uzi ĝin ne nur post festeno, kiam amasiĝas malpuraj aĵoj kaj iloj, sed ankaŭ post kiam la familio simple trinkas teon kun kelkaj sandviĉoj. La fornelo, plej ofte elektra, sed se gasa, ĝi estas bruligebla sen alumeto. La bakujo kun tre larĝa gamo de laborreĝimoj, plus ultra-onda bak- kaj rostujo, en kiu la manĝaĵo estas revarmigebla en la daŭro de netaj tridek-kvardek sekundoj. La aŭtomata kafokuirilo -- vespere oni programas ĝin, sekvamatene ĝi enŝaltiĝas aŭtomate, boligas la akvon entenatan kaj vekas la mastron per ŝalto de la enkonstruita radioricevilo.

La elektra malfermilo por ladskatoloj kun konservaĵoj. La sukpremilo -- kvankam plej diversspecaj sukoj abundas kaj akireblas en la vendejoj, multaj usonanoj preferas sukon, memfaritan tuj antaŭ trinko; tiom pli ke freŝaj fruktoj abundas dum la tuta jaro, kaj la sanprizorgado rangas la dua en la prioritat-listo de la averaĝ-statistika usonano tuj post la dolar-akirado. La aŭtomata kuirkombajno, kiu tranĉas, muelas, knedas, "tondas" viandon, legomojn, k.s. La elektrotranĉilo, kiu kapablas tranĉi ĉion ajn ŝpareme je plej maldikaj pecetoj...

Ekster la ofica medio la usonano estas tre komunikiĝema, li bonvolas helpi al malpli sukcesaj homoj kies fortoj elĉerpiĝis -- se, kompreneble, ili ne estas potencialaj rivaloj al li mem. Probable, neniu alia lando ekster Usono havas tiom da ĉiuspecaj filantropiaj, karitataj kaj aliaj bonfaradaj societoj. Notindas, ke la impost-politiko favoras la filantropion: la asignoj kaj subvencioj tiucelaj ne estas imposteblaj.

Laŭ miaj observoj, la usonanoj sportas multe pli serioze, kun pli da engaĝiĝo, ol ni. En neniu alia lando mi vidis tiom multe da ĉiuspecaj sportpalacoj kaj sportejoj kiel en Usono.

... Pensindas, ke ni malkovras Amerikon denove kaj ekscias pri ĝi la faktojn, kiuj ankaŭ pli frue estis sciindaj, sed ignorataj de ni, ĉar ili neniel integriĝis en tiu falsa bildo pri Usono, kiu daŭre fabrikiĝis sur la oficiala nivelo en nia lando. Bone, ke ni nun provas agi alie...

A. Ŝalnev. Amerikanci vblizi. // Nedela, 1988, No 38, p. 10-11. Mallongigita traduko.

- Al mi persone pleje plaĉas la stradoj (ekspresaj ŝoseoj), kiuj estas simboloj de la nuntempa Usono. Estas rava sento flugi sur ili milojn kaj milojn da kilometroj en potenca usona aŭtomobilo kun la rapido 100 kilometrojn en horo.

- La strado estas kutime tri vicoj da betonvojo, gladita per miloj, milionoj da radoj kaj barita de ambaŭ flankoj per malalta fera barileto.

La stradoj estas por la usonanoj io integra, neanstataŭigebla, kvazaŭ ero de ilia vivmaniero. Kaj verŝajne ne nur tial ke en tiuj vojoj-beluloj enkorpiĝis la viva inĝeniera penso, laborkapablo kaj krea inĝenio de la popolo. Ili iĝis kvazaŭ respegulo de ĝia spirito, ĝia pasio al ŝanĝo de lokoj kaj ŝanĝoj entute, de ĝia energio kaj aspiro antaŭen.

Kia vojo, krom la strado, ankoraŭ estus kapabla tralasi la neimageble grandan kaj ĉiam kreskantan gregon da usonaj aŭtomobiloj? Kie ankoraŭ la plenŝtopitaj kamionoj povus tiel hastegi al la celpunktoj? Fojfoje ŝajnas, ke la stradoj en Usono estas io simila al arterioj en la homa korpo -- se oni ŝtopos ilin, la tuta organismo estos mortonta.

Maks√åm Knjazjk√õv. Highway -- eto obraz ĵizni. // Literaturnaja gazeta, 1989, No 8, p. 14. Mallongigita traduko de fragmentoj.

- Ni jam parolis en la klubo pri la konversacia lingvaĵo [3]. Sed estas iom alia afero, kiel la konversacia lingvaĵo estas prezentata en la literaturo. Pri tio parolos William Auld [4] el Skotlando [5], fama Esperanto-poeto, literaturisto kaj redaktoro, eksa prezidanto de la Akademio de Esperanto [6], kiu gastas en nia klubo.

William Auld [4]

KONVERSACIA LINGVAĴO EN NIA LITERATURO

Tre gravaj estas la iom pli longedaŭraj renkontiĝoj de la esperantistoj, ĉar ili donas eblecon vivi en la medio de la lingvo kaj daŭre konversacii en Esperanto. Kompreneble, kiam ajn samideanoj renkontiĝas, ili volonte kaptas la okazon por ekzerci la parolan lingvon, kaj tre rapide eĉ nesperta esperantisto fluiĝas en tio. Efektive, la pli spertaj esperantistoj parolas la internacian lingvon tiel same facile kaj perfekte kiel ili parolas sian nacilingvon.

Ĉiulingvaj verkistoj nepre devas krei iluzion ĉe la leganto, ke la paroloj estas "el la vivo prenitaj", kvankam tiaj ili vere neniam estas. Tamen la kreado ĉe esperantistaj verkistoj ĝis nun devis esti pli konscia kaj pli krea ol ĉe iliaj nuntempaj nacilingvaj kolegoj. Ilia tasko ĝenerale estas prezenti lingvaĵon tia, kia ĝi verŝajne estus, se nur Esperanton ĉiutage parolus milionoj da homoj. Ekzemple:

"De supre sur la deklivo venis la voĉo de arbotrenisto:

- Hot [7], mia bela! Ekla [7]! Jaj [7], mia brava! Tiru, do! Vidu, la vireto bezonas ja lignon!

Barto ridetis al mi:

- Dan instigas sian ĉevalon -- li diris.

Subite la voĉo de Dan ŝanĝiĝis:

- Haj, vi straba bovido! Kion vi faraĉas, somnambulo! Atentu do vian ĉevalon! For, for de la krutaĵo! Se la arbo misglitos, tiam kun la ĉevalo... Pigra porko vi! Ĉu tion vi nomas trenaĵo?? Mi vidis ja korvon traflugi kun pli ol tiom en la ungoj por neston fari! Vi kota kapo -- al pli stulta la Dio ne enblovis ankoraŭ la vivon! Kristo krevigu vin!

Barto ridetis:

- Nun li krias al sia filo".

(Reto Rossetti [8]: El la maniko, p. 89).

Per citaĵoj mi eble povas ilustri tri apartajn facetojn de la problemo: slango, dialekto (aŭ difekta parolo) kaj la uzado de indiĝenaj esperantaĵoj.

Ferenc Szil¬∑gyi [9] havas apartan talenton krei iluzion de aktualeco de la parola esprimmaniero. Ekzemple, inter ĵurnalistoj:

"- Ĉu vi scias, kie loĝas tiu tratatulo-bum-bum, tiu Toma, kiu hodiaŭ turmentis la ĉefurbon en la koncertejo...

- Mi mem intervjuis lin en Kontinental.

- Ĉu li elsputis ion pri si mem?

- Ne, estis nur rutin-kvakado. Sed li estas interesa kaj simpatia. Ĉion, kion mi skribis pri li, jam oni povis legi en la anglaj sterk-paperoj".

(Mistero minora, p. 57).

En la romano de Julio Baghy [10] "Sur sanga tero" rolas iu ĥino [11], kiu parolas tre karakterize [12]. Oni demandas al li: "Ĉu via hundo?", kaj li respondas:

"- Ne!.. Hundo... hundo boji, kapitano pafi. Hundo ne aparteni al Lio Fu Peng. Lio Fu Peng esti ĉe la patlo kaj polti manĝaĵo al li. Kapitano veni, pafi, hundo molti" (p. 9).

Fine, jen Cezaro Rossetti [13]. Vidu, kiel lerte li spicas la parolon per proverboj prenitaj el la zamenhofa proverbaro, tiu iom tro neglektita trezorujo de pitoreskaj esprimoj:

"- Aranĝite, knaboj! -- diris Benzo -- Nu kio? Iom da tondro kaj hajlo en la policejo, sed tio tuŝis min kiel akvo anseron. Nun ja ili transprenis la zorgon, kaj ĝi donis al ili urtikon en la kalsonon! Kion fari? Ili devis eltiri la leonon kun helpo de cirkaj dresistoj, kaj ili loĝigis ĝin ĉe la cirko. Tamen la besto ja restis mia! Tion ili ne povis ŝanĝi. Ili akuzis min pri rompo de l' paco; mi kontraŭakuzis, ke ili senrajte forprenis mian propraĵon. Diable [14], tio mutigis ilin! Ili estis inter martelo kaj amboso -- ne sciis kion fari. Mi vidis ilin danceti kiel kato sur fornoplato. Fine mi konsentis intertrakti, kaj ili vendis la leonidon al la zoo -- kredu, mi bone remburis la prezon! Jes, knaboj, lasu min fari: mi scias min aranĝi. En mia cerbo ne kreskas herbo. Kiu min tuŝas, min sentas!"

(Kredu min, sinjorino!, p. 193).

Tiuj malmultaj ekzemploj celas montri, ke literaturaj konversacioj estas pli realecaj ol realaj. Tamen, ili povas reciproke influi la vivajn konversaciojn. Niaj plej viglaj parolantoj lerte plektas en siajn parolojn belajn frazojn kaj parolturnojn ĉerpitajn el la fikcio, kaj tiel evoluigas kaj maturigas ankaŭ la "ĉiutagan" Esperanton.

William Auld. Pri lingvo kaj aliaj artoj. -- Antverpeno -- La Laguna, 1978, p. 197-200. Mallongigita kaj rearanĝita.

- Kiel ni vidas, indas kolekti esprimojn ne nur el vivaj konversacioj, sed ankaŭ el la literaturo. Neniu lernolibro povas doni tiom da konoj.

- Uzante la okazon, ke William Auld [4] estas en nia klubo, ni petu lin ankaŭ deklami iun sian versaĵon.

William Auld

NATURA ĈIRKAŬAĴO

Sur monteta supraĵo mi haltis,
kaj rigardis al suba eben':
tie aŭtoŝoseoj asfaltis
kaj svarmadis la homa aren'.

Mi konfesas ke, malgraŭ la sento
pri l' graveco de l' urba kultur',
min momente delogis la tento
de la tiel-nomata "natur'".

Sur montetoj sin paŝtas la ŝafoj
kaj tagmeze scintilas la lum';
montaranojn ne glutas la lafoj
de trafiko, bruaĉo kaj fum';

viv' kampara aspektas trankvila
en komparo kun urba rapid',
kaj izolo ja ŝajnas azila
al la ĝene pelata urbid'.

Sed ne estas mi fil' de "naturo",
baldaŭ tedas min vivo en sol':
post moment' mi descendas en kuro
al instiga svarmad' de l' popol'.

William Auld. Humoroj. --
La Laguna, 1969, p.59.

- Tuj ni ekscios, kiuj gravaj eventoj okazis en pratempoj sur la insulo Atlantido. Kiel ili memorigas eventojn nunajn!

S·ndor Szathm·ri [15]

LA FALSA AŬGURO

La grandmonarko de Atlia sendis voki sian intimulon Serva, la ĉefon de la kortega konsilio.

- Nun -- li diris, -- kiam la popolo de nia lando festas la dekan jaron de nia regado, oni nepre intencas omaĝi al ni donacojn grandiozajn. Sed tion vi scias pli bone ol ni.

- Ho jes. La Templon de la Dankodiro, la Obeliskon kaj vian Statuon.

- Ni dankas, ne daŭrigu. La planojn ni konas bone. Ni vokis vin tial, ĉar ni sentas, ke ankaŭ nia patra koro devas iom rekompenci la popolon por ĝia fideleco kaj donacemo. Ĉu ne?

- Via popolo jam nun fermis vin en sian koron, ho reĝo, filo de la dioj!

- Nu jes, tion ni scias. Sed des pli konvene estus, ke ankaŭ ni donacu ion al la popolo.

- Ĉu vi pensus pri ia speco de monumento aŭ templo, reĝo dio-generita?

- Eh, ne pri tiaĵoj, kiuj kostas multan monon. La popolon jam pli ol sufiĉe ŝarĝas ĝiaj propraj donacoj. Kial ĝin ŝarĝi ankaŭ per la niaj?

- Senlima estas la boneco de via koro, ho dio-generita reĝo!

- Ni pensis pri amnestio al la malliberuloj.

- Kiel do, grandmonarka moŝto! -- timiĝis Serva. -- Ĉu vi liberigus eĉ vian kuiriston, kiu ŝtelis vian orpokalon?

- Nu, kompreneble, ni ne pensis pri li. Ĝuste tial ni sendis voki vin. Ni volas vin komisii, ke vi priesploru en la ŝtataj malliberejoj, kiu, kial kaj kian punon ricevis. Ni vin komisias priesplori per via saĝo kaj fidelo, kiu povos ricevi amnestion aŭ pun-malpliigon. Sed ni pensas, ke vi jam aŭdis kaj komprenis ĉion. Iru do fari vian taskon.

***

- Nu, nia kara servisto, provoso Patra, donu al mi la liston de la malliberuloj!

Patra alportis la liston kaj genu-flekse ĝin transdonis al la ĉefkonsilisto Serva.

- Do ni iru laŭvice. Jen estas: "Brut, rabisto". Liaj kulpoj?

- Li rabmurdis malriĉajn komercistojn dum la foiro.

- Ĉu nur tiaj bagateloj?

- Jes. Sed foje li atakis ankaŭ grandsinjoron Ptalm, nian noblan bonfaranton, luanton de la kortegaj bienoj (nun Patra ree genu-fleksis kaj tuŝis per sia manplato sian frunton, signante altegan honoron). Sed kiam li eksciis, kiu sidas en la veturilo, li forkuris kiel freneza.

- Jen lia feliĉo. Amnestion al li. Plue. Sekvas Talme. Kion li krimis?

- Li spionadis komisiite de la lando Antissa. Li penetris ŝtele en aristokratajn rondojn, ŝtel-akiris militajn sekretojn kaj elliveris ilin al la registaro de Antissa.

- Hm. Pli grava afero. Kiom estas lia puno?

- Dumviva mallibero.

- Ĝi mallongiĝu en du jarojn. La tria estas Rata. Kion li faris?

- Vi eble scios tion, kvankam ni devis tion sekreti. Li estas la falsa aŭguristo.

- Jes, mi memoras pri io... land-pereo, drono en Oceano...

- Jes, jes. Pri la murmuroj, kiuj antaŭ du monatoj aŭdiĝis el sub la tero, niaj aŭguristoj deklaris unuanime, ke ili estas dia revelacio: dio Kantra koleras kaj atentigas nian landon, ke li ne toleros plu la impertinentecon de Antissa, li postulas, ke ni ekstermu ĝian popolon. Tial nia grandmonarko ordonis tiam armadon kontraŭ tiu lando.

- Jes, -- diris Serva. -- Mi scias, eĉ, ke Rata havis ian opinion kontraŭan. Kion li diris?

- Mi ne miras, grandsinjora moŝto, ke vi ne scias tion precize, kvankam vi scias ĉion. Sed estis severa ordono malhelpi la disvastiĝon de la danĝeraj doktrinoj de Rata. Eĉ la plej altrangaj moŝtoj apenaŭ ricevis informon pri tio.

- Kion do li asertis?

- Tion, ke la murmuro ne devenas de la kolero de dio Kantra, sed ĝi estas spontana ter-murmuro. En la terprofundo estis grotoj; ili enfalis, kaj ties bruon ni aŭdis. Li aŭdacis deklari, ke nia kontinento post du monatoj malaperos en la Oceanon. Do ni ne armadu nin, sed prefere ni interpaciĝu kun Antissa.

- Terura defetismo!

- Sed, feliĉe, niaj altaj instancoj tuj kontraŭagis. Niaj pastroj deklaris liajn doktrinojn herezaj, pruvis el la Sanktaj Libroj, ke nia lando firme staros ĝis la senfino de la tempoj, ĉar tiel ordonis dio Kantra, kaj ke la kolero de la dio murmuris unuavice kontraŭ tiaspecaj herezuloj. Sed poste ili rekonis, ke ĉia deklarado kaj publika diskuto estus nur reklamo por Rata kaj liaj doktrinaĉoj. Oni do lin arestis, liajn skribojn forbruligis, lin mem malliberigis, kaj nuntempe oni jam malliberigas eĉ tiujn, kiuj nur mencias tiujn tezojn abomenindajn. Kaj ĉu vi volus amnestii tiun monstron?

- Ne, ja ne, neniel! -- kriis Serva . -- Kiel li puniĝas?

- Per dumviva mallibero.

- Ne sufiĉe! Eble li povos liberiĝi kaj plu veneni la animojn, ruinigi la patriotajn kaj religiemajn morojn, kaj per tio frakasi la kredon de la homoj je nia futuro. Oni ĵetu lin al la sovaĝbestoj en la areno. Lia morto faros pli pompa la cirkajn ludojn jubileajn!

***

Ĉi tio okazis en Atlantis [16], unu monaton antaŭ ĝia subakviĝo.

Sndor Szathmri. Kain kaj Abel. -- Budapest, 1977, p. 35-38.

- Nu, la aŭtoro de tiu novelo estis tre sagaca homo. Li ne nur prezentis karikaturon pri la konataj cirkonstancoj, sed ankaŭ aŭguris la baldaŭan finon de tiu superregno, kiu ŝajnis ekzistonta eterne. Li estis ankaŭ homo kuraĝa, ĉar lin povis trafi la sorto de la aŭguristo el la novelo.

- En la sekva kunveno okazos diskuto pri la internacia situacio, ni konatiĝos kun Esperanto-novaĵoj kaj rigardos fotojn, faritajn dum la ĉi-jara Universala Kongreso. Bonvolu alporti esperantaĵojn, kiujn vi ne plu bezonas: ni sendos ilin donace al niaj amikoj en la afrikaj landoj Benino, Etiopio, Togo, Kenjo, Mozambiko kaj Madagaskaro.

KOMENTARO

1. Vidu la tekston "Galope tra la historio de Usono" (leciono 2).

2. Sunday best /s·ndej best/.

3. Vidu la tekston "La bona lingvo" (leciono 14).

4. William Auld /Ŭ√åljam Old/ (1924- ). Esperantistiĝis en 1937. Instruisto. La plej signifa nuntempa Esperanto-poeto. Aŭtoro de multaj libroj (poezio, kritiko, eseoj, tradukoj, lerniloj). Redaktoro de pluraj gazetoj ("Esperanto", "Fonto", "Brita esperantisto", "Monato" k.a.), literaturaj kaj movadaj verkoj. Iama vicprezidanto de UEA. Multe instruis Esperanton. La plej gravaj libroj: "La infana raso", "En barko senpilota", "Pri lingvo kaj aliaj artoj", "Pajleroj kaj stoploj", "Paŝoj al plena posedo", "La fenomeno Esperanto", "Esperanta antologio" (redaktoro), "Nova Esperanta krestomatio" (redaktoro). Honora membro de UEA.

5. Skotlando - parto de la Brita insularo, administra-politika parto de Britio (ĉefurbo Edinburgo).

6. Pri la Akademio de Esperanto vidu la komenton 11 en la leciono17.

7. Hot!, ekla!, jaj! - interjekcioj por antaŭenigi la ĉevalon.

8. Reto Rossetti /Ros√àti/ (1909-1994). Esperantistiĝis en 1928. Itallingva sviso, loĝinta en Anglio. Art-pedagogo. Estis membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA. Kelkaj el liaj verkoj: "Oazo" (versaĵoj en "Kvaropo"), "El la maniko", "Pinta krajono". Tre interesa studo "Spegulo de Esperantaj stiloj". Multe tradukis el la angla lingvo.

9. Ferenc Szil¬∑gyi /S√åladji/ (1895-1967). Esperantistiĝis en 1924. Hungaro, loĝinta en Svedio. Estis membro de la Akademio de Esperanto kaj redaktoro de la literatura revuo "Norda prismo". Kelkaj liaj libroj: "Koko krias jam", "La granda aventuro", "Trans la Fabeloceano", "Inter sudo kaj nordo", "Tiel okazis, aŭ Mistero minora", lernolibroj.

10. Vidu la komenton 19 en la leciono 2.

11. Prefere: ĉino.

12. En la japana lingvo ne ekzistas "l", en la ĉina -- "r". Tial japanoj kaj ĉinoj povas miksi en sia prononcado tiujn fonemojn: rado -- lado, revi -- levi, rimo -- limo, roko -- loko, birdo -- bildo" (Eŭgeno Bokarjov).

13. Cezaro Rossetti /Ĉez¬∑ro Ros√àti/ (1901-1950). Esperantistiĝis en 1928. Sviso loĝinta en Britio. Lia romano "Kredu min, sinjorino!", reflektanta parte lian propran vivosperton, estas tradukita en la hungaran, japanan, polan kaj anglan.

14. Sakroj estas "vortoj aŭ frazoj uzataj por esprimi sian indignon aŭ koleron aŭ similan senton, ne alparolante rekte difinitan homon" (Renato Corsetti). Vortoj en la sakroj ofte perdas plene aŭ parte sian kutiman sencon, esprimante nur la bolantan senton. Jen kelkaj uzataj sakroj: Al cent (mil, ĉiuj) diabloj!, Mil diabloj!, Je dudek du diabloj!, Sep diabloj kaj unu diablino!, Diable!, Diablo prenu!, Diablo manĝu!, Kia diablaĵo!, Ho Dio!, Dio mia!, Didiable!, Damne!, Ĉielon!, Tondro!, Fulmotondro!, Korpo de porko!, Je la barbo de l' profeto!, Je mil mielaj makaronioj!, Ho fuŝ!, Vom-vom-vom!. Ŝercaj sakroj: Rabato por rabito!, Palavro de kadavro!, Pluralo de singularo!. Pure Esperantaj sakroj: Sankta Ludoviko!, Ho Zamenhofo!, Pro mia Zamĉjo!, Noktaj fantomoj! (aludo pri la versaĵo de Zamenhof "La Vojo" - vidu la lecionon 15), Fundamenta Krestomatio! (aludo pri la samtitola libro, en kiun Ludoviko Zamenhof kolektis siatempe imitindajn bonstilajn verkojn), Aktoj de la Akademio! (aludo pri la samtitolaj libroj kun materialoj de la Akademio de Esperanto), Ata-Ita! (aludo pri la multjara diskuto de gramatikistoj pri uzado de la sufiksoj -at- kaj -it- en kompleksaj verboformoj).

15. S¬∑ndor Szathm¬∑ri /Ŝ¬∑ndor S¬∑tmari/ (1897-1974). Esperantistiĝis en 1911. Hungaro. Inĝeniero. Kelkaj el liaj libroj: "Vojaĝo al Kazohinio" (aperis ankaŭ hungare kaj angle; en Hungario oni surscenigis ĝin hungare), "Maŝinmondo", "Perfekta civitano", "Kain kaj Abel". Tradukis en la hungaran la romanon de Cezaro Rossetti "Kredu min, sinjorino!" (vidu fragmenton en la leciono 7).

16. Atlantido.

LINGVA PRAKTIKO

Usonanoj vidataj de proksimo

1. Imagu, ke vi revenis post vojaĝo en Usono. Surbaze de tiu teksto verku eseon por ĵurnalo, uzu propran stilon, proprajn komentojn kaj aldonajn informojn.

Konversacia lingvaĵo en nia literaturo

2. Transformu la cititajn pecojn el la parola en la neŭtralan (eble eĉ oficialan) stilon.

3. Elektu fragmenton el iu studita lernolibra teksto kaj reverku ĝin en la parola stilo, uzante konformajn leksikon, demandojn, eksklamaciojn, elipsojn, hiperbolojn, interjekciojn, onomatopeojn ktp. La samon vi povas apliki ankaŭ al tekstoj en postaj lecionoj.

Natura ĉirkaŭaĵo

4. Kiel la aŭtoro perceptas la kamparon kaj kial li, tamen, ne povas forlasi la urbon?

5. Kion vi pensas pri la problemo "urbo -- kamparo"?

La falsa aŭguro

6. Trovu la leksikon, kiu atestas rilatojn de superuloj al subuloj kaj inverse.

7. Kiel la lasta frazo ĵetas novan lumon al la senco de la tuta novelo?

8. Parolu pri la juĝsistemo en Atlia kaj diru vian opinion pri ĝi.

9. Kiu(j)n lando(j)n, reĝimo(j)n, persono(j)n, evento(j)n de la nuna epoko memorigas al vi la novelo?

10. Verku por Esperanto-gazeto recenzon pri ĉi tiu novelo.

***

11. Klarigu, kion signifas la subaj vortoj:

Tedema, mordema, modema, paradema, blasfema, bojema, pikema, krimema, ĝenema, ĝeniĝema, rompiĝema, kolerema, erarema, korprema, estrema, ekstrema, teatrema, penetrema, flustrema, komunikiĝema, sentema.

12. Finu la frazojn:

Aĝo tro matura ne estas ... . El malplena telero vane ĉerpas ... . Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne ... . De la majesta ĝis la ridinda estas nur unu ... . Kapo majesta, sed cerbo ... . Por malfrua gasto restas nur ... . Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la ... . La plej bona gvidilo estas la ... . Ankaŭ al nia nesto venos iam la ... . Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne ... .

13. Elpensu vortkunojn aŭ frazojn kun jenaj paronimoj:

Lingvo -- lango, difekto -- defetismo, konsolo -- konsilo -- konsilio, paro -- parado -- paradizo, korbo -- kordo -- korto -- korpo -- korvo.

14. Kvizo pri Esperantaj temoj: a) Kiu estas la plej signifa nuntempa Esperanto-poeto? b) Kiun literaturan revuon redaktis Ferenc Szilgyi? c) Kiun faman romanon tradukis el Esperanto en la hungaran Sndor Szathmri? ĉ) Ĉu en Esperanto ekzistas sakroj? Se jes, donu kelkajn ekzemplojn en frazoj.

15. Temo por diskuto aŭ rakonto: Sidu la lango malantaŭ la vango!

16. Se vi farus grandan ekspozicion pri Esperanto, kion vi metus tien? Priskribu detale.

RETAJ LIGOJ:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Usono
http://eo.wikipedia.org/wiki/Va%C5%9Dingtono
http://eo.wikipedia.org/wiki/Novjorko
http://eo.wikipedia.org/wiki/William_AULD
http://eo.wikipedia.org/wiki/Skotlando
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_antologio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Nova_Esperanta_krestomatio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Reto_ROSSETTI
http://eo.wikipedia.org/wiki/Cezaro_ROSSETTI
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kredu_min%2C_sinjorino%21
http://eo.wikipedia.org/wiki/SZIL%C3%81GYI_Ferenc
http://eo.wikipedia.org/wiki/Baghy
http://eo.wikipedia.org/wiki/Sandor_SZATHMARI
http://eo.wikipedia.org/wiki/Atlantido
http://eo.wikipedia.org/wiki/Sakroj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hungario
http://eo.wikipedia.org/wiki/Svedio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Benino
http://eo.wikipedia.org/wiki/Togo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kenjo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Mozambiko
http://eo.wikipedia.org/wiki/Madagaskaro

by limako

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, kalketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?
one week ($800)
59%
two weeks ($1500)
14%
three weeks ($2100)
27%
Total votes: 679
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes