Skip to content

limako's blog

Survoje al Vaŝingtono

limako's picture

En la aŭtuno de 2008, mi proponis prelegi ĉe konferenco de la plej granda sindikato de profesoroj. La konferenco temis globalismo, dividita estrado, kaj akademia libereco. Mi proponis paroli pri la sukcesoj kaj defioj kiun mia sindikato havis pri negocado pri dum-tempaj profesoroj. Oni akceptis mian proponon kaj en junio 2009, mi ekvojaĝis al la landa kapitalo.

June 10, 2009 by limako

Gasto kunportas Esperantujon

limako's picture

Mi ricevis telefonvokon antaŭ unudu tagoj de Gonzalo Bermudez. Mi renkontis lin antaŭ du aŭ tri jaroj ĉe la Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto. Originale de Kolombio, li nun loĝas en la Berkŝiraj Montoj de Massaĉuseco kaj laboras kiel tradukisto kaj ingeniero pri voĉ-registrado. Li vokis min, ĉar li venas al Amherst por partopreni tradukistan konferencon kaj serĉas lokon por tranokti. Mi invitis lin gastigi ĉe ni.

June 7, 2009 by limako

Landa Kongreso finiĝis

limako's picture

La Landa Kongreso en Sankta Luiso finiĝis hodiaŭ. Mi ĉiam ĝuas pasi belan semajnfinon en Esperantujo. Mi partoprenis la estrarkunsidon, ĵetis lumon sur la aktivado de spionino; gvidis eksurson al botanika ĝardeno; organizis diskutrondon pri interretaj bezonoj, defioj, kaj solvoj je loka, landa, duonsfera, kaj monda niveloj; eldonis novan numeron de OniDirasNunkaj partoprenis paneldiskuton pri "kiel varbi nova generacio".

May 25, 2009 by limako

Spiono ĉe Estrar-kunsido!

limako's picture

Montriĝas ke spionino partoprenis la estrar-kunsidon hodiaŭ! Mi ricevis la jenan mesaĝon, kiu ŝajne estas raporto de Inego Albertinego al Giorgio Silfer. Bonŝance ankaŭ estas spiono en Esperantio, kun la kaŝnomo "profunda gorĝo", kiu plusendis la raporton al Kalle Kniivilä kiu plusendis ĝin al mi: Tiun ĉi leteron li trovis tro skandala por eldoni eĉ ĉe Libera Folio, do mi afiŝas ĝin ĉe mia blogo. Legu plu por la tuta letero.

May 22, 2009 by limako

Pasporta Servo

limako's picture

Ĉu vi sciis ke nun estas nova sistemo por Pasporta Servo? Mi enksribis kaj enmetis miajn detalojn. Venu kaj tranoktu ĉe ni!

May 14, 2009 by limako

John Hodgman Spertulo Ankaŭ pri Esperanto

limako's picture

Antaŭ kelkaj tagoj, unu el miaj antaŭaj studentoj tujmesaĝis min kaj, ekscitege sciigis min ke John Hodgman serĉis iun kiu povas traduki ion Esperante por li. Se vi ne konas John Hodgman, li estas tre konata ĉe mia familio ĉar li ofte aperas ĉe la Daily Show with John Stewart kaj ĉe la televidaj reklamoj de Apple.

Mi tuj respondis kaj li demandis kiom rapide mi povus traduki kaj kiom mi pagigus. Mi promesis fari la tradukon ene de du tagoj kaj petis subskribitan ekzempleron de lia libro, Areas of My Expertise (Fakoj de Mia Sperto). Konsentite, li sendis al mi la tekston, kiu devenas de lia libro -- ĝi iomete temas Esperantan kulturon kaj montris iom da kono de Esperanto. Fakte, jam kelkaj vortoj estis jam en Esperanto, ekz "vera aŭ falsa" kaj "vojo de la krokodilo." Vidu sube por la tuta teksto kiun mi tradukis:

May 1, 2009 by limako

Vizito al NovJorko

limako's picture

Nijl en sia oficejoHodiaŭ Sally Lawton kaj mi veturis al NovJorko por pasigi tagon en Esperantujo. Mi forlasis la domon je la 5:30atm -- tre frue. Ni alvenis ĝustatempe por la trajno de New Haven al NovJorko. La trajno devis iri tre malrapide dum la unua duonhoro pro problemo je la signala sistemo, sed poste iris rapide. Tuj kiam ni alvenis en NovJorko, ni ricevis telefonvokon de Jakobo kiu ankaŭ estis ĉe la Stacidomego. Ni dividis taksion por iri al la oficejo de UEA, pro la malfrua horo kaj aĉa vetero.

Nijl estas la nuna estro de la UEA oficejo. Li malfermis la oficejon kaj lasis nin rigardi la gastlibron kaj subskribi ĝin. Maŭro la Torre kaj sia familio alvenis baldaŭ. Poste, ni promenis refoje al la Stacidomego kaj poste veturis al restoracio kie ni renkontis aliajn samideanojn. Ni babilis dum horo ĉe la restoracio kaj poste veturis al la naturhistoria muzeo. Mi komencis fariĝi laca je tiu punkto, do ni vizitis nur unu el la multaj multaj aferoj ĉe la muzeo.

Ĉe la Esperanto KafejoFinfine, ni vojaĝis al la Esperanto Kafejo. Ĝi havas nenian rilaton al Esperanto -- la posedanto nur ŝatis la nomon. Ĝi estis tro plena je homoj, do ni iris trans la strato al Meksika restoracio kaj trinkis margaritojn kaj manĝis antaŭmanĝojn. Maŭro diris ke li neniam manĝis ĉe Meksika manĝejo antaŭe. Mi demandis lin ĉu li sciis kio estas margarito, kaj li respondis, "Jes mi scias kio estas margherito." Mi devis klarigi ke temas pri meksika trinkaĵo kaj ne io kun tomatoj.

Finfine, Sally kaj mi devis iri. Ni alvenis al la Stacidomego kaj konstatis ke la trajno al New Haven jam estas irinta, sed ni kuris al la fervojo ĉiaokaze. Kiam ni alvenis, la trajno estis ankoraŭ tie kaj la konduktoro diris ke la trajno iros post 20 sekundoj, do ni alvenis ĝustatempe.

Tre longa tago, sed tre bona. Ĉiam miras min la specialan rilaton Esperantistoj havas por unu la alian. Jakobo volis resti dum nokte en NovJorko kaj, kiam alia esperantisto lernis tion, li diris, "Mi devas iri for hodiaŭ, sed vi povas resti en mia domo -- jen la ŝlosilo." Mirinde.

April 12, 2009 by limako

Esperantumado

limako's picture

Mi aĉetis kelkajn novajn t-ĉemizojn lastatempe, inter ili tiun ĉi de nia Dave Rutan. Mi havos bonajn Esperanto-vestaĵojn precipe por mia vizito morgaŭ al NovJorkUrbo morgaŭ kaj poste por la Landa Kongreso.

April 11, 2009 by limako

Kial partopreni la Landan Kongreson

limako's picture

Surprizis min la rezultoj de la enketo pri la landa kongreso. El la ~200 homoj kiuj rigardis ĝin, 41 respondis el kiu 17 diris ke ili venos, 8 diris eble, kaj 16 trovis iun kialon por ne veni (eĉ por partopreni volapükan kongreson en flosanta urbo super Venuso). Estas multaj kialoj por veni, sed mi volas klarigi nur kelkajn kialojn por partopreni la landan kongreson.

April 8, 2009 by limako

Artikolo Aperas ĉe Language Magazine

limako's picture

Dum la aŭtuno, d-ro Robert Read kaj mi kunlaboris por verki artikolon por Language Magazine. La artikolo, Who Knows Where Esperanto Might Lead? aperas en la aprila kajero. Ĝi temas la tiel-nomatan propedeŭtikan efikon de Esperanto: la hipotezo ke lerni Esperanton faciligas la lernadon de aliaj lingvoj.

April 5, 2009 by limako

Poll

The new Esperanto-USA theme is...:

Featured Bloggers

AdaptiveThemes