pbrewer's blog
Artisto Daniel Salomon presentis art-projekton "Sennacia Banko" kie oni povas aĉeti "Monon" Esperanto-temitan. La projekto eble interesus ekonomistojn, artistojn, kaj Esperantistojn. Kaj la monbileto-artaĵoj estas tre, tre belaj:

(Klaku por vidi la projekto-paĝon.)
Mi preferus, se li uzis spesmilojn anstataŭ "monoj," sed eble la ĝusta signifo maltrafas min. Tamen, mi ŝatas la rezulton.
Dum la malfruaj 1980aj jaroj (kej, eble, la fruaj 1990aj) estis novaĵletero pri la usona ekonomio aboneble per ELNA. Laŭ mia kompreno, ĝi enhavis principe resumon de la ĵusaj ekonomiaj statistikoj de usono, kaj ĝi ekzistis principe por ellabori modernajn ekonomiajn termiojn.
Ĉu iuj memoras ĉi tiun novaĵleteron? Ĉu iu havas ekzemplerojn, aŭ ligon al rete atingeblaj tekstoj? Mi volas verki pri rilataj temoj, kaj volus vidi la tiel-ellaboritajn terminojn.
Mi ĵus afiŝis mallongan angla-lingvan afiŝon je mia persona retpaĝaro:
Happy Esperanto Day.
Mi ankaŭ volas mencii alian angla-lingvan afiŝon pri la sukcesaj penoj de brita sciencfikcia verkisto Gareth D Jones, kiu volis aperigi du el liaj noveloj en Esperanto:
Gareth D Jones in Esperanto.
Feliĉan Esperanto-Tagon!
Lernu provides info on how to suggest to Google that they make one of their special logos to commemorate a particular day, and asks that we urge them to commemorate Zamenhof-tago:
http://en.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=5204&p=1
Mi faras la ekzamenojn je lernu.net. Mi sukcesis je nivelo a (baza), sed malsukcesis je nivelo b (meza). Estis du afero mi ne komprenis. Do, jen:
1) Mi estas pripenseonta tion morgaŭ. Kial la n-formo?
Nu, ĉar "tio" estas objekto de "pripensi." Eĉ se tiu verbo ne estas en la frazo, la signifo ja estas. Do, devas esti "tion." (Kaj, kompreneble, "pripenseonta" ne havas -n, ĉar ĝi akordas kun "mi," ne kun "tio.")
2) Iru trans la straton. Refoje, kial la n-formo?
Nu, ĝuste kiel aliaj uzoj de -n por montri movon al:
- Mi iras trans la straton: Mi iras al loko ĉe la fora flanko de la strato.
- Mi iras trans la strato: Mi estas ĉe la fora flanko de la strato kaj mi iras (ien).
(Ŝajne ne nur mi malbone komprenas la diferencon. En ReVo la dua difino de "trans" estas "trans ...-n" markita kiel evitinde.)
Mi ne scias, kiam mi lernus pri tio, se mi ne faris la ekzamenon. Do: ekzamenoj estas utilaj.
Dum nia lasta renkontiĝo, Darcy priparolis al la grupanoj pri la gufujo--la sen-fuma, sen-alkohola trinkejo por junuloj ĉe Esperantaj aranĝoj.
Sed la vorto mem vekis en mi demandon: Ĉu vere estas du preskaŭ samsignifaj fundamentaj vortoj (gufo kaj strigo)? Mi esploris, kaj trovis ne nur la respondon al mia demando, sed ankaŭ la veron pri la gufujo! (Tiu ligo al la blogo de Ekoci, nia loko grupo.)
Mi dumlonge serĉis libron (aŭ artikolon) pri bonstila verkado de Esperanta prozo. (Kompreneble, ĉiu bone verkita libro staras kiel ekzemplo, kaj ĉiu lernlibro traktas kiel fari bonan Esperanto, sed mi serĉas ion pli.)
Ĉu iu konas bonajn librojn aŭ artikolojn pri bonstila verkado en Esperanto?
Mi konas du librojn, kiuj traktas la temon:
En artikolo en la nuna numero de Esperanto, parolante pri homaj rajtoj, Probal Dasgupta diris, "... ne nur la ekonomiaj malegalecoj spronas rankoron."
Al tio, ĝisostulo kiel mi povas diri nenion krom "Kompatinda rano!"
Antaŭ multaj jaroj (kiam mia frato redaktis la ĵurnalon de nenecesaj lingvoj Vortpunoj), mi ekpensis ideon por eta ŝerco. La ideo estis, ke mi verkus artikolon kiel tiuj, kiuj proponas "plibonigojn" al Esperato. Ĝi eble komencus, "Kiel neniuj dubas, se Esperanto nur estus sufiĉe plibonigita, ĉiuj tuj eklernus ĝin kaj uzus ĝin kiel dua lingvo por ĉiuj."
Mia mok-ideo por plibonigon estis, ke ni klopodas atingi la radikojn de nia lingvo: Ni faru, ke la gramatiko kaj vortprovizo pliproksimiĝas tiun de la antikvaj, klasikaj lingvoj.
Ni nomus la lingvon "Proto-Indo Esperanto."
En nia nova loka grupo estas ĉirkaŭ kvar personoj, kiu povas (pli-malpli bone) paroli Esperanton. Plue, estas ĉirkaŭ ok personoj, kiu estas komencantoj. Se ĉiuj (kiu povas) parolus Esperanton, la komencantoj komprenus preskaŭ nenion, kaj certe ne povus partopreni. Kiam la diskuto estas pri la vetero aŭ la ekonomia sistemo, tio eble estas sufiĉe bona. Sed kiam la diskuto estas pri grupaferoj--la tempo kaj loko de venontaj renkontiĝoj, ekzemple--ni preskaŭ devas diskuti en la angla (aŭ atendu, ke multaj klubanoj ne ĉeestas ĉe nova loko kaj tempo).