Skip to main content

Allan Fineberg's blog

Ek kaj Vindozo 7

Allan Fineberg's picture

Dum kelkaj jaroj, mi tre fieris kiam mi kapablis verki en Esperanto perkomputile. La granda, malnova komputilo permesas tion ankoraŭ.

Tamen, mi ĵus aĉetis belan, novan teko-komputilon. Ĝi uzas la sistemon Vindozo 7. Kaj Ek ne funkcias en Vindozo 7. Fi kaj aĉ!

Ĉu iu bonulo bonvole adaptos Ek por Vindozo 7?

by Allan Fineberg

The Esperanto Plot

Allan Fineberg's picture

Huffington Post has this funny article. It's ridiculing some aspects of the film industry. It's satire, about a scurrilous plot to replace English with Esperanto as the "international language."

http://www.huffingtonpost.com/lawrence-shulruff/emscrabble-the-movieem_b...

by Allan Fineberg

UK en Havano

Allan Fineberg's picture

Oni anoncis lastatempe ke la Universala Kongreso okazos venontjare en Havano. Mi jam dum jaroj deziris viziti Kubon, kaj tre multe mi entuziasmiĝas pri la afero. Tamen, mi ne deziras esti la sola usonano en la Kongreso.

Tial, mi demandas al miaj samlandanoj: ĉu iuj el vi jam planas partopreni la havanan Kongreson, sciante ke ĝis la nuna momento estas kontrtaŭleĝe viziti Kubon kiel ordinara turisto?

by Allan Fineberg

Zamenhof, Jews, and the Making of Esperanto

Allan Fineberg's picture

I would love to attend this program, but it's a bit of a schlep from north Jersey.

The Spring 2009 issue of Pakn Treger, published by the National Yiddish Book Center, in Amherst, MA, has listed the following in its calendar:

Sunday, October 25th - Talk
The Universal Language: Zamenhof, Jews and the Making of Esperanto

by Allan Fineberg

Mirakloj de la Nuntempa Vivo

Allan Fineberg's picture

Naja, oni povas kompreni ke nuntempe multaj homoj suferas emocie, ekonomie kaj eĉ fizike pro la rapida faliĝo de la fi-kapitalisma sistemo. Tamen, restas kelkaj mirakloj kiuj helpas...almenaŭ en mia vivo...
iome plibonigi la situacion.

Sidiĝante ĉe la komputilo, mi ankoraŭ povas komuniki rapide kaj grandskale kun familianoj en Germanio, kaj Esperanto-parolantoj tutmonde. Per Facebook, Ipernity kaj multaj aliaj portaloj mi povas eniri, eĉ se nur dum kelkaj minutoj, amikeman, pacaman kaj progreseman mondon.

by Allan Fineberg

Iru al Hades!

Allan Fineberg's picture

Mi ĵus trovis ttt-paĝaron ege inteligentan. Tute profesi-nivela, profunde edukema, ĝi estas loko pri kio Esperanto-parolantoj povas...rajtas...fieri. Vidu:
http://eo.hades-presse.com/

by Allan Fineberg

Pardonu la malfruecon....

Allan Fineberg's picture

Tre malfrue, mi deziras tamen elkore saluti al ĉiuj en Esperantujo. Mi deziras por vi tre feliĉan novan jaron. Kvankam mia revo pri ĉeesti la UK en Bjalistoko ŝajne ne realiĝos, mi tamen havas la esperon ke la Kongreso estos bona afero por Esperanto.

Vivu la verda venk'!

by Allan Fineberg

Esperantoization Runs Amok

Allan Fineberg's picture

I've been noticing a phenomenon that seems to me somewhat odd:
the Esperantoizing of everything from Second Life/Dua Vivo to Firefox.
Maybe Second Life in Esperanto makes some sense. But Firefox?
The English version seems fine for Anglophones, and I'm guessing that there are versions in other languages. So why Esperanto? Is it just to be able to show the world that there can be an Esperanto version of Firefox?

by Allan Fineberg

Nova Komenco por Esperanto?

Allan Fineberg's picture

La nova administracio en Vaŝingtono donas esperon ke ni finfine eniras la modernan epokon. Gratulon al Prezidonto Obama kaj al la multegaj homoj, kiel mi, kiuj laboris por efektivigi lian kandidatecon.

Ĉu estas tro multe esperi ke iame-iele-iale ni povos influi la novan deĵorantaron konsideri la pli vastan uzadon de Esperanto?

by Allan Fineberg

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes