NOREK (kunsido de esperantistoj el nordokcidenta Usono kaj okcidenta Kanado) okazos ĉi-jare en Anacortes, Vaŝingtonio de la 17-a de Septembro (vendredo) ĝis la 19-a (dimanĉo). La ĉefa evento estos tuttaga pramŝipa vojaĝo al kelkaj insuloj en la bela insularo San Juan. Ĉiuj estas bonvenaj! Vizitu la NOREK-retejon ĉe http://sites.google.com/site/norek2010 aŭ retpoŝtu al norek2010@gmail.com.