Jed kaj Deborah (dekstre) ĉe la Krimeaj Esperanto Tagoj (KET).

En Februaro 2016, mi spertis la feliĉan sorton edziĝi kun Deborah Perkins-Leitman. Inter ŝiaj multaj ĉarmoj estis la fakto ke ŝi komprenas la gravecon de Esperanto en mia vivo, kaj kvankam ŝi ne estas flag-svinganta ĝisostulo kiel mi, ŝi decidis lerni la lingvon por dividi kun mi la plezuron kaj riĉecon de nia komunumo en nia kuna vivo. Deborah estas dumviva amanto de ĉio rusa, do estis facila decido por ni viziti Rusujon por nia mielmonato. Pro kialoj de ferioj kaj vetero, ni decidis prokrasti la vojaĝon ĝis Julio.

Do granda estis mia plezuro kiam mi hazarde rimarkis, ke okazos en Julio 2016 granda Esperanta-aranĝo en Krimeo – Krimeaj Esperanto Tagoj (KET), en la plaĝa urbo Jalto. Kvankam ni ne antaŭe konsideris iri al tiu regiono, la ideo ĉeesti Esperantan renkontiĝon dum nia mielmonato estis ja alloga. Deborah montrus al mi sian amatan Rusujon, kaj mi montrus al ŝi mian amatan Esperantujon. Do ni decidis je tri-semajna vojaĝo, al Moskvo, Sankt-Peturburgo, kaj Krimeo. La vojaĝo en Rusujo estis ĝenerale fascina, plezura, bongusta, neforgesebla. Sed vi povas legi multe pri la ĝojoj de turismo en Rusujo. Mi volas hodiaŭ paroli specife pri Krimeo.

Oni povas legi diversajn opiniojn pri la politika situacio en Krimeo, rilate al ĝia anekso el Ukrainujo fare de Rusujo en Marto 2014. Oni povas aŭdi la saman diversecon de opinioj en la stratoj de la regiono. Mi ne intencas esprimi ĉi tie opinion pri kiu “flanko” de la debato pravas, sed mi volas doni mian impreson pri la nuna situacio tie, tri jarojn post la anekso, kaj la daŭra efiko de la ekonomiaj kaj politikaj sankcioj kiuj estis establitaj kontraŭ Rusujo kaj Krimeo.

Kelkaj faktoj estas ne disputeblaj. Krimeo estis aneksita fare de Rusujo la unuan fojon en 1783. Antaŭ tio ĝi estis ŝtato ligita al la Otomana Imperio. La plejparto de la loĝantaro dumlonge estas rus-parolanta, kvankam ankaŭ ekzistas diversaj minoritatoj kiel la islamaj Krimeaj Tataroj. En 1954, la Soveta ŝtatestro Nikita Ĥruŝĉov decidis transdoni la Krimean duoninsulon el la Rusa Soveta Respubliko al la Ukraina Soveta Respubliko. Ĉar ambaŭ estis partoj de Sovetunio, la transdono estis administra afero kaj ne tiom grava. Sed post la disfalo de Sovetunio en 1991, la manko de Krimeo fariĝis granda strategia problemo por Rusujo. La urbo Sevastopolo estas dumlonge la plej grava bazo de la Rusa mararmeo, la sola granda bazo kun tut-jara senglacia enirkapablo. Post la soveta disfalo, Rusujo aranĝis lui la bazon de Ukrainujo por 20 jaroj, kaj poste negocis por plilongigi la luadon.

En la pasintaj kelkaj jaroj, la rilatoj inter Rusujo kaj Ukrainujo pli kaj pli malboniĝis. Mi ne havas spacon priskribi tiun longan historion, sed multaj observantoj kredas, ke Rusujo decidis aneksi Krimeon por daŭre teni sian mararmean bazon tie. En Marto 2014, oni haste organizis referendumon en kiu granda plimulto de la krimeanoj voĉdonis por eksiĝi de Ukrainujo kaj aliĝi Rusujon, kaj la rusa armeo tuj invadis la regionon por starigi la novan reĝimon. La referendumo preskaŭ certe ne estis farita juste, kaj ne agnoskita internacie, sed ŝajnas ke la rezulto probable estus same eĉ se perfekta referendumo okazus – ne tiom granda plimulto, sed sufiĉe por venki. En mia sperto en Krimeo, la vasta plejparto de la homoj tie konsideras sin rusoj, kaj preferas esti civitanoj de Rusujo. Mi tamen agnoskas, ke mi estis ĉefe en la plej suda parto de la duoninsulo, kaj tio povas esti la parto kiu plej forte apogas Rusujon.

Do la referendumo kaj la anekso estas konsiderataj kontraŭleĝaj internacie, sed nun post tri jaroj, Krimeo jam integriĝis en la rusujan socion, kaj ŝajnas tre malprobable ke ĝi iam ajn revenos al Ukrainujo volonte. Do kion fari nun? Usono, la Eŭropa Unio, kaj aliaj landoj enkondukis sankciojn por puni Rusujon. Mi povas kompreni tion, sed vizitinte la regionon, mi nun komprenas ke multaj el tiuj sankcioj specife punas la homojn kiuj loĝas en Krimeo, ne la tutan landon de Rusujo. Tiuj sankcioj inkluzivas la jenajn politikojn:

  • Malpermeso de importado de varoj produktitaj en Krimeo
  • Malpermeso de provizado de turistaj servoj al Krimeo
  • Loĝantoj de Krimeo ne povas akiri vizon por Eŭropo nek Usono per siaj rusujaj pasportoj. Ili povas iri al Ukrainujo por akiri vizon, sed tio estas ege malfacila kaj kutime postulas subaĉetadon.
  • Fremdaj bankokartoj kaj kreditkartoj ne funkcias en Krimeo. Do se vi havas Visa-karton de rusuja banko, ĝi funkcias, sed alikaze ne.
  • Fremdaj registaroj ne provizas servojn al siaj civitanoj en Krimeo. Do mi (usona civitano) kaj Deb (kanada civitano) ambaŭ estis avertitaj, ke se ni spertus problemon en Krimeo, niaj registaroj ne helpus. Ni ĉiuokaze decidis iri ĉar ni havis helpon de esperantistoj, sed alikaze ni (kiel aliaj turistoj) elektus ne viziti la regionon.

Estas multaj aliaj ekzemploj. Ni spertis malfacilaĵojn pro la nefunkciado de la mon-rimedoj! Ni ne bone komprenis la situacion antaŭe, ĉar ĉiuj diris “jes, kompreneble kreditkartoj funkcias en Krimeo!” Alveninte, ni trovis ke estis tute maleble por ni uzi bankokarton aŭ kreditkarton, kaj ni devis draste ŝanĝi niajn vojaĝplanojn por elteni per la kontanta mono kun kiu ni venis. Sed tio estis interesa kaj ĝuinda finfine. Anstataŭ manĝi en restoracioj, ni ofte aĉetis simplan manĝaĵon en bazaroj kaj manĝis ĝin sur plaĝo. Anstataŭ loĝi en la luksa mielmonateca hotelo kiun ni estis elektintaj, ni loĝis en studenta loĝejo kie la kongreso okazis, kun la aliaj partoprenantoj.

La politika situacio pezis en la konversacioj ĉe la kongreso. Estis evidente, ke okazis akra fendo inter la Rusuj-klinantaj esperantistoj de Krimeo kaj iliaj antaŭaj samlandanoj en Ukrainujo. Neniuj esperantistoj venis al KET de la ĉeflando de Ukrainujo, kvankam ili ĝuis longan kunlaboron kun la krimeaj esperantistoj antaŭ la anekso. Inter la esperantistoj kiuj venis de Krimeo, estis tamen diverseco de opinioj. Kelkaj ankoraŭ konsideris sin ukrainujanoj kaj nur heziteme akceptis la neceson akiri rusujan pasporton. Tiuj homoj estas rusparolantaj, etne rusaj laŭ propra priskribo, sed ili ne apogis la anekson. Sed tiuj homoj ŝajnis esti malplimulto. Estis mirinde, tamen, ke tiuj diferencoj de opinio neniel damaĝis la respekton kaj amikecon inter tiuj esperantistoj. Ili estis malnovaj amikoj dum jaroj antaŭ la anekso, kaj aktuala politika disputo ne povas tuŝi amikecon kreitan dum jaroj. Vere estis rara regalo por mi havi oportunon aŭskulti la konversaciojn kaj afablajn debatojn inter tiuj amikoj.

Mi certe ne scias, kio estos la fina rezulto de la anekso de Krimeo, sed ŝajnas al mi tre malprobable ke la loĝantaro tie akceptos reveni al ukrainuja civitaneco. Kvankam mi ne volas kuraĝigi agresemon de Rusujo kontraŭ siaj najbaroj, mi kredas ke finfine la mondo akceptos la realan situacion. Eble estas sence puni Rusujon per sankcioj, sed ŝajnas al mi maljuste puni precipe la loĝantaron de tiu regiono. Mi esperas, ke la vivo iam povos reveni al normala stato tie. Intertempe, la sankcioj fakte havas la efikon plirapidigi la integriĝon: izolado kaŭzas eĉ pli fortan ligon kun Rusujo. Se turistoj ne povas veni tien el aliaj landoj, nur turistoj el Rusujo venos, kaj nur opinioj el Rusujo estos esprimataj tie. Se krimeanoj ne rajtas negoci kun eksterlandaj firmaoj, ili negocos nur kun firmaoj en Rusujo.

Fine mi volas esprimi ke la regiono estas bela, ege interesa, kaj perfekte romantika loko por mielmonato. Malgraŭ la populara imago en Usono, Krimeo ne estas lando de milito kaj bomboj. Apenaŭ estis batalado dum la anekso (malkiel la milito kiu okazas en orienta Ukrainujo – tio estas alia afero). Ĝi estas lando kun riĉa historio, bona (sed dolĉa) vino, kaj belegaj pejzaĝoj. Pro manko de tempo kaj nesufiĉa stoko de kontanta mono, ni ne povis vidi ĉion, kion ni volis, aparte la tatarajn lokojn kiel la urbo Baĥĉisarajo. Do mi esperas reveni tien iam, kaj mi esperas vojaĝi tien sen la politikaj kapdoloroj kiuj okazas nun!