Lokaj Esperantaj kluboj aŭ asocioj ofte bezonas regulan agadon, kiu estas kaj amuza kaj instrua. Unu tia agado estas la diskuto de receptoj. Almenaŭ ni en la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso trovas ĝin tiel.

Neniu povas komplete eviti la diskuton de manĝaĵoj. Se oni sidas kaj diskutas aferojn kun amikoj, finfine la temo moviĝos al manĝado. Manĝado necesas por vivo. Ni ĉiuj bezonas vortprovizon por diskuti manĝaĵojn. Tio ĉi estas aparte grava por denaskaj esperantistoj. Sed estas pli ol tio. Ĉiuj havas favoratajn, plej ŝatatajn manĝaĵojn. Ni ankaŭ pensas pri manĝaĵoj kiel kultura afero. Do dum la diskuto de manĝaĵoj, ni povas paroli pri la kultura disvolviĝo de iu manĝaĵo. Ĉu lasanjoj estas grekaj? Do manĝaĵoj interesas al multaj.

Estas ankaŭ lingvaj kialoj por diskuti receptojn. Esperanto estas juna lingvo; kaj mankas establitaj nomoj por multaj manĝaĵoj. Ekzemple, mi legis recepton pri kanelonoj, la italaj nudeloj. La recepto estas en la libro Kiel Kuiri Sen Viando de Clara de Hess. Ĝi entenas pli ol mil receptojn. Sed mi ne povis trovi la priskribon de la manĝaĵo en Vikipedio. Mi rigardis vikiajn artikolojn pri kanelonoj en la itala, la angla, kaj la germana. Mi skribis la artikolon kaj kontrolis la vortojn en kelkaj vortaroj. Mi notis, ke PIV ne enhavas la vorton kanelonio. Ĝi mencias la vorton kanelono, sed ne difinas ĝin. Do mi skribis la artikolon uzante ambaŭ nomojn.

Tuj post kiam mi alŝutis la artikolon, mi vidis, ke ĝi ŝanĝiĝis. Estas kataluna esperantisto, kiu ankaŭ estas redaktisto de Vikipedio, kaj li ne ŝatas la vorton kanelonio. Li elprenis la vorton de la artikolo. Do la nomo de tiuj italaj nudeloj kaj de la manĝaĵo, farita el tiuj nudeloj, ne estas establita en la Esperanta lingvo. Ni esperantistoj bezonas diskuti manĝaĵojn por establi ties nomojn. La diskuto de receptoj estas amuza maniero por fari tion.

[Noto de la redaktoro: Ial la reta PIV rifuzas montri difinon por kanelonoj, sed efektive ĝi ja troviĝas en la papera PIV 2005:

kanelon/oj [Kuirarto kaj gastronomio] Cilindraj pastaĵoj, farĉitaj per viandmuelitaĵo k bakitaj, precipe kun grateninta beŝamelo.

Ŝajne la reta PIV ne kapablas montri vortojn, kiuj normale havas j-finaĵon. Ekzemple, mankas ankaŭ spaget/oj kaj eĉ nudel/oj malgraŭ tio, ke ambaŭ vortojn difinas la papera versio de la vortaro.]

Mi havas tri Esperantajn kuirlibrojn. Unu estas tiu de Hess. Mi havas ankaŭ Internacie Kuiri de Maria Becker-Meisberger kaj La Internacia Kuir-Libro de Johanna Shorter-Eyck. Inter tiuj ĉi libroj estas pli ol mil okcent receptoj. Estas aliaj Esperantaj kuirlibroj. Mi trovis liston en la retejo Vikilibroj. Estas ankaŭ komune konstruata Kuirlibro tie.

Por la nord-Teksasa grupo, mi kopias la ingrediencojn kaj la preparan procedon de recepto kaj tiam aldonas glosaron de maloftaj vortoj kun la anglaj vortoj, la Esperantaj vortoj, kaj esperantlingvaj difinoj (plej ofte el ReVo). Foto de la difinitaj aferoj ofte utilus, sed ne ĉiam estas facile troveblaj. Mi sendas la rezultan dokumenton al la grupo prefere pli ol semajnon antaŭ la kunveno. Ĉe la kunveno ni legas la glosaron kaj la recepton. Kelkaj el ni havas pli ol unu opinion. Do la diskutoj estas viglaj kaj amuzaj.