Usona Esperantisto № 2017:4 (jul-aŭg)
De la estraro
En ĉiu numero de UE ni petas la estraranojn iomete raporti lastatempajn farojn aŭ alimaniere komunikiĝi kun vi, la membraro. Ni bezonas ankaŭ vian partoprenon, karaj membroj, do bonvolu sendi al la redakcio viajn demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro. Ni bonvenigas reagojn en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.
-
Charlotte Burton, DirektoroJam ni laboras kune pri kelkaj aferoj – pri la retpaĝaro, pri libroj, pri kiel plibonigi ĉion ajn, kion Esperanto-USA ofertas al siaj membroj.
-
Paige Feldmann, DirektoroEsperanto-USA en Twitter; Gratulojn al la plej lastaj KER-diplomitoj!
-
Nikvo Woods, DirektoroLa plejparton de mia volontula laboro okupis la organizado de la venontjara Landa Kongreso en Seatlo.