En la buŝo de la trunko: Helena (Germanujo), Yasna (Hispanujo), Sofia (Skotlando), Kasja. Foto de Carolin Weemeyer.

Mara diras:

Dum Julio, mi kaj mia 14-jaraĝa filino, Kasja, vojaĝis al Serbujo por la 39-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF).

Inter tiom da belaj esperantistaj aranĝoj en Eŭropo, REF estas la sola kiu ekzistas specife por gepatroj kaj gefiloj kiuj hejme parolas Esperanton. Ĉiujare alia familio organizas ĝin, kutime en sia propra lando. Ĝi estas vere internacia aranĝo.

Venis ĉi-somere 14 familioj el 12 landoj: Francujo, Germanujo, Luksemburgo, Svislando, Danujo, Svedujo, Hungarujo, Kroatujo, Italujo, Hispanujo, Skotlando, kaj Usono. Sed eĉ tio ne malkaŝas la tutan rakonton, ĉar esperantistaj familioj ofte estas sufiĉe internaciaj. La gepatroj el Luksemburgo estas efektive germano kaj rusino; alia paro estas japan-devena anglino kun germana edzo, kiuj loĝas en Francujo sed laboras en Svislando. La patrino de la sveda familio estas serbino, kaj estis ŝi kiu organizis la tutan aferon kun sia propra patro, kiu daŭre loĝas en Serbujo.

Kutime, la infanoj kiuj ĉeestas REF-on estas ĉiuj denaskuloj, kaj la gepatroj kompreneble estas spertaj esperantistoj – unu estas eĉ akademiano. Kasja kaj mi eklernis Esperanton antaŭ nur du jaroj kaj duono, kaj certe ne atingas tute fluan nivelon. Sed ĉiuj bonvenigis nin ege afable kaj amike, kaj diris ke la ĉefa afero estas ke ni ambaŭ emas paroli nur Esperanton. (Inter la plej etaj infanoj, “Ne krokodilu!” estis la dua plej ofta frazo, kion mi aŭdis, post la eĉ pli ŝatata “Vi ne rajtas!”) Danke al NASK, kiun ni ĉeestis kaj en 2015 kaj en 2016 en Raleigh, Norda Karolino, ni tute ne timis la simplan devon ne krokodili dum naŭ aŭ dek tagoj.

La unua rimarkinda afero pri REF estis la bela etoso. Ĉiuj el la gepatroj estis interesaj kaj amikaj. Ĉiuj el la infanoj bone ludis kune, kaj etuloj kaj granduloj.

REF prezentas nek prelegojn nek kursojn. La tuta programo temas pri amuzo por infanoj de ĉiuj aĝoj, beboj ĝis adoleskantoj … aŭ post-adoleskantoj, ĉar ni plenkreskuloj entuziasme kantis pri elefantoj en piĵamoj, surmetis bril-tatuojn, partoprenis en akvobatalon, kaj ludis “hom-futbalon”. (Tiun lastan mi aŭdacis provi post klarigo ke oni fakte ne piedbatas homon kiel pilkon; anstataŭe, la ludantoj mem kuras en la golon. Sed kiam mi “heroe” haltigis fortan junan patron, mi trovis min fluganta tra aero kaj poste ruliĝanta sur tero, kaj decidis ke, por kelkaj aktivaĵoj, oni povas esti iom tro post-adoleska.)

Ankaŭ la ekskursoj estis infan-amikaj: naĝejoj, patkukoj, kaverno kun vespertoj. Malgranda grupo faris kromekskurson al preĝejo kaj muzeo, sed eĉ sen tio, kulturaj spertoj ne tute mankis. Unu vesperon, serba esperantisto kantis malnovajn jugoslavajn kantojn; alian vesperon, venis grupo de lokaj dancistoj por (provi) instrui al ni serbajn dancojn. La esperantistoj kontraŭatakis per la Hoki Koki, en kiu la dancistoj gracie, se iom dubeme, partoprenis.

Niaj ĉefaj gvidantoj kaj tradukistoj estis la serba patrino kaj avo, kiuj klarigis por ni aferojn kaj amuzajn (kiel Plazma-biskvitojn, kiuj feliĉe ne enhavas sangon) kaj seriozajn (ekz. senlaborecon; unu tagon, tondistino venis kaj tondis hararojn kontraŭ malpli ol kvar dolaroj).

Ekster la vilaĝo ni rimarkis domojn kun arkoj ornamitaj per rubandoj kaj floroj. Klariginte ke tio signifas lastatempan geedziĝon, la serba avo fingromontris al altega branĉo fiksita en la grundo. Li diris ke oni fiksas pomon al la pinto, kaj la edziĝonto devas forpafi la pomon antaŭ ol la virino rajtas foriri el la domo. Kiam la edzino alvenas ĉe sia nova domo, ŝi ĵetas miksaĵon de grajnoj sur la tegmenton, kaj se la grajnoj restas, tio signifas ke ŝi restos en la domo. Aktuale, li aldonis, la paro tre eble jam kunloĝis dum jaroj, same kiel ĉie, sed daŭras la tradicioj.

Enŝlimiĝintaj ĉe la naĝejo: Iva (Svedujo), Kasja, Carolin (Germanujo), Mara. Foto de Hokan Lundberg.

Ĉiuj esperantistaj aranĝoj nepre havas Internacian Vesperon. Ĉe la Novjara Renkontiĝo (NR), kiun ni ĉeestis antaŭ jaro kaj duono en Saarbrucken, Germanujo, ĝi okazis la unuan nokton kaj temis pri tradiciaj manĝaĵoj, kiujn multaj homoj kunportis por dividi. Ĉe REF, ĝi okazis je la antaŭlasta vespero kaj temis pri … nu, kiel diri? Estis iom da muziko, iom da dancado, sed ankaŭ gimnastiko, kvizludo, timigaj “paŝt-ludoj” montritaj de la serba avo (ekz., Kapridoj, en kiu oni devas kruci la brakojn trans la brusto, salti unupiede, kaj tiel frapi la aliajn vikt … mi celas diri “ludantojn”).

Tamen la plej furora afero tiuvespere devis esti La Konkurso de la Neceseja Papero. Poste, mi ret-telefonis al mia edzo en Usono kaj provis priskribi ĝin …

MARA: Do, tiam ulo metis kartonan skatolon sur la plankon, montris rulon de neceseja papero, kaj demandis, “Kiu volas ĵeti la paperon en la skatolon?”

EDZO: Kaj ĉu iu ajn faris?

MARA: ĈIUJ! Ĉiuj tuj saltis en vicon por fari ĝin, la plej eta infano ĝis la maljunulo.

EDZO: (konfuzite) Nu … verŝajne temas pri kultura diferenco.

Fakte, krom la evidenta diferenco inter esperantistoj kaj normalaj, nefrenezaj homoj, mi ne rimarkis grandajn kulturajn diferencojn. La hispano iomete plendis pri la fruaj vespermanĝoj; Kasja kaj mi ridis kiam la itala etulino kisis siajn fingrojn por montri kiom plaĉis al ŝi la glaciaĵo; kaj tiam, kiam mi metis lakton kaj sukeron sur mian tritikan kaĉon, la kroata paro ege konfuziĝis. Tamen ekster la manĝejo, nur la individuaj karakteroj estis rimarkindaj, ne la naciecoj.

Unu posttagmezon, mi sidis kun kelkaj gepatroj kaj babilis dum la infanoj ludis en la ĝardeno. Subite ni rimarkis ke granda amaso da infanoj kaj adoleskantoj enpremiĝis en kava trunko, ial kantante La eta verda kakto. Unu el la patrinoj diris ke ne tre ofte oni trovas tiom da diversaj naciecoj en tiel eta spaco. Certe ŝi pravis, sed ankaŭ certe, la infanoj tute ne pripensis ĝin.

En taksio al la flughaveno de Beogrado, Kasja diris ke ŝi ĝuegis la vojaĝon, sed iom bedaŭras ke ŝi ne spertis pli multe Serbujon mem, sed anstataŭe pasis la tutan tempon kun nur esperantistoj. Mi tuj komprenis la penson: la lando, kiun ni vizitis, estas ekzotika fremda lando … sed niaj geamikoj de Kroatujo, Danujo, Francujo, Hungarujo, ktp.? “Nur esperantistoj”.

La kuraĝuloj atingas la pinton! Kasja, Hokan (Svedujo), Gergely (Hungarujo), Duncan (Skotlando), Vera (Hungarujo). Foto de Gergely Dévai.

Pri tio, mi sufiĉe kontentas.


Kasja aldonas:

Antaŭ REF, mi, mia patrino, kaj kelkaj aliaj esperantistoj kune vizitis Beogradon. Ni vidis multon en tago kaj duono – la riveron Danubo, la Muzeon pri Nikola Tesla, kaj la Beogradan Fortikaĵon. Kaj ni ne nur vidis riveron, sed naĝis en unu – la Sava, kiu fluas al Danubo. Ni ankaŭ iris al tradicia kafejo, kie ni mendis multege da fromaĝo kaj viando. Estis ankoraŭ plenplenaj teleroj da manĝaĵo post kiam ni ĉiuj estis sataj. Sed ĉio estis bongusta.

Kiam ni iris al la Tesla-muzeo, la gvidisto montris al ni la bobenojn de Tesla. Li diris ke li bezonas volontulojn, do mia patrino puŝis min antaŭen. Mi tuŝis la pinton de bastono kiel la gvidisto diris, kaj subite blua lumo ekbrilis, venis al mia fingro kaj fakte iom dolorigis min! Venontfoje mia patrino puŝu sin mem anstataŭ min.

Kiam ni forlasis Beogradon, ni iris en eta buso al la REF-ejo en la vilaĝo de Rudnik. Estis varmege, kaj la veturo daŭris tri horojn. Kiam ni finfine alvenis kaj iris al nia ĉambro, ni trovis ke ni du havas ok litojn! Unue ni pensis, Ho, eble ni estas en la malĝusta ĉambro! Sed ne, tio estis nia ĉambro. Ĉiuj el la ĉambroj havis multege da litoj ĉar la konstruaĵo estis junulargastejo.

Estis multe da ekskursoj. Ni iris al du naĝejoj entute – la unua havis multe da argilo en sitelo, kaj ni ĉiuj ŝmiris ĝin unu sur la aliajn. Argilo estas tre sana por la haŭto! Estis ege amuze kaj ni ĉiuj fotis nin multe. La dua naĝejo estis amuz-naĝejo kiu havis grandegajn glitejojn de multaj koloroj kaj specoj. Mi kaj mia amikino provis ĉiujn, kompreneble.

Unu el miaj plej ŝatataj ekskursoj estis montogrimpado kun granda grupo de familioj. Ni atendis dum kelkaj tagoj por ke la vetero estu bona, kaj tiun tagon finfine la suno brilis. Sed kiam ni komencis grimpi, ni vidis nigran nubon sur alia pinto apude. Kelkajn minutojn poste, la pluvo venis al ni. Ni kaŭris sub arbo, malsekaj, malvarmaj, kaj malsataj – ĝis la organizanto, Sonja, prenis el sia sako biskvitojn kaj botelon de Sprite. Sed ankoraŭ estis iom danĝere pluiri ĉar la grundo estis kruta kaj glitiga. Finfine, la plejparto de la homoj decidis reiri al la aŭtoj. Sed mi kaj kvar aliaj pluiris. Bedaŭrinde mi ne portis sportajn ŝuojn al Serbujo, do mi grimpis nudpiede. Ni grimpis ĝis la pinto en la pluvo kaj ŝtormo, kaj multe amuziĝis per fotado de ni.

Ĉe REF, ni ankaŭ ludis multajn kartludojn. En unu, kiu nomiĝas Luphomo, kelkaj homoj sidas en cirklo, ĉiu kun sia propra karto. Oni ne montras unu al la aliaj la kartojn, sed provas diveni, kiu estas kiu. Ekzemple, estas kelkaj luphomoj kiuj provas mortigi la aliajn homojn. Ankaŭ estas sorĉistino kiu povas savi la mortintajn homojn, ktp.

La plej bona parto de REF, laŭ mi, estas ke ĉiuj infanoj, grandaj kaj etaj, ludis kune kaj parolis Esperanton. Eĉ la plej malgrandaj ne krokodilis. Entute, REF havis bonan, familian etoson. Mi pensas ke ĉiu kiu ĉeestis konsentus pri tio.