Profesoro Elija Ŝibolet akceptis inviton viziti du amikojn apud la urbo Bellageto. Li trafis trajnon kaj alvenis ĝustatempe por renkonti Janjon Gastem, la edzinon de la amika paro. Ili eniris ŝian aŭton kaj ekiris laŭ la strato.

“Georgo estus renkontinta vin ĉe la stacidomo, Elija, sed li petis ke mi veturigu vin. Li volis havi tempon pretigi aferojn por la rostfesto.”

Sed kiam ili alvenis al la domo, Georgo Gastem ne plu pretigis aferojn. Janjo kriis. Ŝia edzo kuŝis sur la razeno; tranĉilo elstaris el lia brusto.

Mallonga esploro montris al Ŝibolet ke la mortigo okazis antaŭ malpli ol unu horo. Li ĉirkaŭrigardis la korton.

En ŝtona fajrejo sur krado kuŝis duonkuirita viando, super stako de forbrulintaj karboj. Sur fera breto estis plado kun spicaĵoj kaj longtenilaj tranĉilo kaj forko.

Subite, juna viro fulme kuris en la korton el apuda arbaro.

“Kiu vi estas?” demandis Ŝibolet.

“Petro Ŝtono. Mia domo situas cent metrojn for. Mi aŭdis krion. Kio okazis?”

“Kie vi estis antaŭ unu horo?” diris Ŝibolet.

“Ĉe la jaĥtohaveno. Mi ĵus revenis hejmen kiam mi aŭdis krion”, respondis Ŝtono. “Hej, kio estas tio?”

Ŝtono fingromontris al metala objekto parte kovrita de la karboj. Per rapidaj paŝoj li atingis la fajrejon, enĵetis la manon, kaj eltiris nigrigitan orelringon.

“Kio? Tio estas mia”, flustris Janjo. Ŝia mieno maldolĉiĝis. “Petro Ŝtono, vi abomenis Georgon. Kion vi provas fari?”

“Vi malamis lin pli ol iu ajn”, rebatis Ŝtono.

“Kaj vi malamis lin sufiĉe por mortigi”, diris Ŝibolet, al … kiu?

Kiun Ŝibolet suspektis, kaj kial? Bonvolu sendi nur unu solvon al redakcio (adresojn trovu en la kolofono) antaŭ la 15-a de Oktobro. Inter la solvintoj ni lotumos du premiojn.