Randy Dean afable sciigis nin pri Veturi, servo de la finna fervojo por oftaj vojaĝantoj. Imagu la konfuzon kiun oni povus krei, reveninte hejmen post vojaĝo en Finnlando …

Costello: Hej, Bud! Mi aŭdis ke vi ĵus revenis de Finnlando!

Abbott: Kia bela lando! Mi veturis de Helsinko en la sudo ĝis la urbeto Rovaniemi, pli ol 800 km norden!

Costello: Ho, ĉu vi veturis per trajno?

Abbott: Jes, Veturi estas tre rapida maniero iri.

Costello: Nu, jes … iri rapide estas ĉefa celo de veturado. Sed kiel vi veturis? Ĉu per aviadilo?

Abbott: Mi ĵus diris, ke mi elektis Veturi.

Costello: Ve! Mi jam bone komprenas, ke vi elektis veturi! Sed per kia veturilo? Ĉu aŭto?

Abbott: Nu, tion mi unue planis, sed lokanoj rekomendis Veturi. Veturi estas tre populara afero tie.

Costello: SED KIEL VI VETURIS!?