Jen iomete redaktita versio de teksto kiun prezentis nia membro kaj eksprezidanto Orlando Raola ĉe la Zamenhof-bankedo de SFERO (San Francisco Esperanto Regional Organization) en Decembro.

Bonvenon ankoraŭfoje al la Zamenhofa Bankedo, al la renkontiĝo kie la membroj de SFERO ĉiujare ariĝas ĉirkaŭ tablo, manĝas kaj trinkas ĝissate, kaj dume honorigas la memoron de Ludoviko Lazaro, aparte dankante lian eksterordinaran donacon al la homaro: La Internacia Lingvo Esperanto.

Mi kompreneble estas ege ĝoja denove esti elektita por liveri la festoparoladon dum tiu ĉi aranĝo, kiun mi preskaŭ seninterrompe partoprenas de pli ol dudek jaroj. Pasintan jaron mi bedaŭrinde ne ĉeestis la bankedon, ĉar mi vojaĝis eksterlanden okaze de mia sabata forpermeso. Kune ni migris tra pluraj restoracioj en nia bela golfa regiono. Kune ni spertis ekaperon de novaj vizaĝoj, la maturiĝon de junuloj, la adiaŭon de pluraj tre amataj konatoj. Sed ĉiam restis kaj restas inter ni la korvarmiga sento de kunesto, la feliĉiga ideo, ke ni estas kaj restas, pli aŭ malpli multnombraj, pli aŭ malpli junaj, ne gravas, kio gravas estas la rimarkinda daŭripovo de la ideo kaj kunsento kiu venigas nin ĉiujare al la bankedo. Mi substrekas ĉiujare, ĉar vere estas homoj kiujn mi renkontas nur unufoje jare en la Zambank, kaj ili ja estas same familiaraj kaj proksimaj kiel tiuj kiujn mi renkontas pli ofte, en la monataj aranĝoj de SFERO aŭ aliloke.

Kiel vi scias, en la reala mondo mi estas profesoro pri kemio. En la jaroj kiam mi dediĉis mian tempon al scienca esplorado, antaŭ ol fariĝi profesoro mi magistriĝis kaj doktoriĝis, mi laboris intense en pluraj laboratorioj tra la mondo, kie la sciencistoj funkciigas gigantajn maŝinojn nomitajn sinkrotronoj. Miaj esploroj estis kondukitaj en la sinkrotronoj de Stanford, proksime de ĉi tie, Advanced Photon Source en Argonne, Ilinojso, Spring8 kaj Photon-Factory en Japanujo. Mi ankaŭ vizitis la sinkrotron-laboratoriojn en Berkelio, en Lund, Svedujo kaj en Didcot, proksime de Oksfordo, en Britujo. En sinkrotrono, pere de elektraj kaj magnetaj kampoj, oni kreas intensan lumon, fakte plejparte ikso-radiojn kaj ultraviolan lumon, sed finfine lumon, treege intensan, kvazaŭ peceto de suno enestus ĝuste tie, ene de tiu giganta maŝino. Vera mirindaĵo de la moderna scienco, kiu permesas ĝisfunde pridemandi naturon kaj malkovri ĝiajn plej intimajn sekretojn. Per brilega lumradio.

Lumo estas unu el la plej bazaj ideoj kaj kulturaj simboloj de la homaro. Pripensu kiel en ĉiuj mondkonceptoj kaj mitologioj, ĝi ludas centran rolon. Ne nur lumo, sed ankaŭ ĝia kontraŭulo, mallumo. La lukto inter lumo kaj mallumo estas universalaĵo, ĉie trovebla.

En la jud-kristana tradicio: “mallumo estis super la abismo … kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estis bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.”

Por la ĉinoj de la pratempo, la lumiga drako Zhulong rekreis la lumon kaj la mallumon per ĉiutaga palpebrumo.

Por multaj inuitoj, temas pri junulino kiu postkuras fiulon, ŝi fariĝas la luno kaj la ombroj, dum li estas la suno kaj la lumo.

Kaj tiel plu, kaj tiel plu, ad infinitum. Sed kiel rilatas miaj filozofiaj cerbumadoj pri lumo al la laŭda parolado kiun mi supozeble devas liveri hodiaŭ? Nu, mi devas konfesi, ke ne la unuan fojon mi revizitas tiun ĉi pecon de la zamenhofa verkaro, ne pro tio, ke li ne verkis multajn aliajn citindajn verkojn, sed pro tio, ke La Vojo estas mia plej ŝatata, ĉar mi konsideras, ke ĝi plej bone esprimas la esencon de liaj ideoj kaj de lia heredaĵo al ĉiuj postsekvantoj:

Tra densa mallumo, briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.

Pasis jarcento kaj jardekoj de kiam Zamenhof realigis sian revon kunmeti neŭtralan lingvoprojekton, kiu celas provizi homojn de plej diversaj kulturoj kaj lingvaj grupoj per komunikilo efika kaj demokratiiga, kiu ebligu ĉiujn alparoli unu la aliajn sur ebena egaliga grundo. Tiu ĉi projekto evoluis, kiel eta semo disvolviĝas en grandan arbon. Ambaŭ la semo, kaj la zamenhofa projekto estas mirakloj de la lumo.

Kaj nun la lingvo Esperanto estas la havaĵo de komunumo kiu etendiĝas sur ĉiuj kontinentoj de la terglobo, kiu inkluzivas homojn plej diversajn laŭ raso, aĝo, nacia deveno, seks-identeco kaj seks-inklino, soci-ekonomia tavolo, politika kaj ideologia aparteno, denaska lingvo, nivelo de edukiteco.

Sed kadre de tiu ĉi komunumo, kie la vorto diverseco havas plejalte gravan sonon kaj signifon, de tempo al tempo aŭdiĝas vortoj de malpaco kaj defetismo, alvokoj al forturniĝo de la ideo, humiligite fronte al la brilo de oro kaj timigite fronte al la aroganteco kaj malrespektemo de tiuj kiuj posedas la financajn rimedojn kaj la komunikilojn nuntempe rigardatajn kiel internaciajn.

Kaj kompreneble, ĉe ni ne popularas tiom la demando “Kion farus Jesuo?”, malgraŭ la neneebla abundo de kristanoj inter la esperantistoj. Pli nature estus respondi al la demando “Kion farus Ludoviko?” Ĉar li jam forestas dum pli ol jarcento, ni devas turni nin al lia verkaro por trovi taŭgan respondon al tiu ĉi demando.

Unue, vi povas finlegi la poemon La Vojo, kaj vi trovos denove kaj denove la ideon ne akcepti malvenkon, ne akcepti malesperon, ne malsupreniri en la tenebron. Ĉar nia vojo pravas, ĉar nia celo estas plej klare homa celo, ĉar nia strebo kongruas kun la observata suprenevoluo de la homa raso. En aliaj lokoj de lia verkaro troviĝas denove la ideo:

Regas ankoraŭ nokto sen luno,
La mondo dormas obstine,
Sed jam leviĝos baldaŭ la suno,
Por lumi, brili senfine.

Kaj tio venigas min al la titolo de la nuna parolado. Iam mi aŭdis kaj estis vere ravita de la proverbo: “La nokto estas plej malluma ĝuste antaŭ tagiĝo.” Do, nek tiam nek nun, mallumo ĉirkaŭanta, noktaj fantomoj, povas forturni kaj fortimigi nin. Ni scias, ke dum certaj periodoj ĉio aspektas malhele kaj je la rando de perdiĝo, ni scias, ke malgrandaj homaj grupoj aŭ plurcentmilionaj loĝantaroj de tempo al tempo faras stultajn decidojn pri kiu parolos kaj agos ilianome, kaj tiaj agadoj, kaj la etoso kiu kreiĝas ĉirkaŭ ili povas efiki malkuraĝige, nin klini al la sento de senespero kaj malvenko.

Sed tiam estas la momento por eltiri la Esperantan Antologion el la librobreto, lumigi kandelon en la nokto, danki al LLZ kaj al multaj kiuj postsekvis kaj postsekvas lian gvidan spiritan forton kaj aprezi, ke la tagiĝo ĉiam postsekvas la plej malluman parton de la nokto.

Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
La ombroj de nokto forkuras el mond’!