Profesoro Ŝibolet estis ĝuanta distraĵojn dum sia ĉiujara vizito al la Granda Cirko, kiam li aŭdis kverelon ekster proksima ruldomo. Tie li trovis klaŭnon kaj du virinojn.

“Ne estis mi!” kriis la klaŭno.

“Jes ja! Mi vidis vin!” respondis barbulino. La alia virino nur staris silente, tenante sian kapon.

Ŝibolet alproksimiĝis kaj diris, “Mi proponas ke mi provu solvi vian disputon.” La trio interrigardis kaj kapjesis. Ŝibolet sekvis ilin en la ruldomon.

Ridigo la Klaŭno, ankoraŭ vestita en komika kavalira kostumo el metalaj potoj kaj patoj, paŝis tintegante kaj klakegante al proksima seĝo kaj sidiĝis. “Estas vere”, li diris, “mi preterpasis la ruldomon de Pandoro antaŭ eble dek minutoj, sed mi nek enrompis ĝin nek ŝtelis ion ajn.”

Barbara, la barbohava virino, diris, “Mi vidis lin eliri el la ruldomo, meti sakon sub sian brakon kaj rapide foriri.”

“Eble vi estas superŝutita, Barbara”, diris Pandoro, la trapezisto. Ĉiuj scias, kie mi tenas mian monon. Kial Ridigo batus min kaj ŝtelus de mi? Li estas membro de la cirko jam de dek jaroj!”

“Restu trankvile”, diris Profesoro Ŝibolet. “Pro tiu ŝvelaĵo sur la kapo vi bezonas kvieton.”

“Ne zorgu pri mi”, diris Pandoro. “Penu trovi la ŝteliston. Mi estis ripozanta en la ruldomo, legante libron. La pordo estis malantaŭ mi, kaj mi ne aŭdis iun eniri. Per kio li batis min?”

“Evidente per ĉi tiu poto”, diris Ŝibolet, indikante difektitan metalan kuirpoton.

“Sed tio ne estas mia!” protestis Ridigo.

“Ne kredu lin.” diris Barbara.

Ŝibolet pririgardis Ridigon. Poste li fiksrigardis Barbaran, kaj diris: “Via provo kulpigi Ridigon ne efikos.”

Kiel Profesoro Ŝibolet sciis, ke Barbara provis kulpigi Ridigon? Bonvolu sendi nur unu solvon al redakcio (adresojn trovu en la kolofono) antaŭ la 28-a de Februaro. Inter la solvintoj ni lotumos du premiojn.