Usona Esperantisto № 2019:3 (may-jun)

La sekreta Esperanto-armeo

[figure]
El Amerika Esperantisto, majo-aŭgusto 1964.

Eble vi jam aŭdis pri la kurioza manlibro Esperanto: The Aggressor Language, eldonita de la usona armeo en la fruaj jaroj de la Malvarma Milito.

Agresanto estis fikcia malamiko elpensita de la usona armeo por militekzercoj. Usonaj soldatoj mem ludis la rolon, uzante Esperanton por ŝajnigi sin fremdaj al siaj samlandanoj. Armea manlibro FM-30-101-1 instruis al ili la bazan gramatikon de Esperanto kaj nomojn de diversaj armiloj (flamĵetilo, grenadĵetegilo), rangoj (ĉefserĝento, regimentestro), veturiloj (duontirilvagono, destrojero) kaj tiel plu.

[figure]
Cirklo-Triangulo: emblemo de Agresanto.

La iama gazeto Amerika Esperantisto aperigis anglalingvan artikolon pri la Agresanto-programo en sia numero por majo-aŭgusto, 1964. Jen citaĵo, elangligita:

Kiam ajn soldatoj de la usona armeo ekaktiviĝas dum manovroj en trejn-ekzercoj … ili renkontas fortan, organizitan repuŝon de “Agresanto” – bone trejnita malamiko kiun oni ofte nomas Triangulo. Vestita en ĝangal-verda uniformo kaj parolanta la strangan lingvon Esperanto, Triangulo estas vera malamiko, malgraŭ tio, ke li reprezentas fikcian landon kies totalisman registaron regas la senkompata politika partio Cirklo-Triangulo …

La unua manlibro temis ĉefe pri Esperanto, kaj tial ĝi nur svage skizis la malamikon. Sed eldoniĝis ankaŭ tri aliaj manlibroj kiuj detale (eble eĉ dronige) priskribis la politikan organizon de Agresanto, ties suborganizojn, armilojn, uniformojn, insignojn, kaj multe pli. Kune, la kvar libroj bildigas strangan “paralelan mondon” en kiu Esperanto-parolantaj armeoj invadas kaj okupas grandajn partojn de Usono.

[figure]
Mapo kiu montras regionojn de Usono sub la regado de Esperanto-parolantaj armeoj.

La aliaj tri libroj estas nun haveblaj rete:

Interese, en la paralela mondo de Agresanto, same kiel en la nia, Esperanto ludas rolon de interlingvo:

[figure]
Aliĝilo por la partio Cirklo-Triangulo.

Kvankam la civitanaro de Agresanto konsistas el tre diversaj etnoj, ilin unuigas la naciaj celoj de siaj regantoj. Alia unuiga faktoro estis la adopto de Esperanto kiel oficiala lingvo.
(FM-30-103, p. 12)

Sed malkiel en nia mondo, la Esperanto-parolantoj de Agresanto tute ne estis “pacaj batalantoj”!

Kial la Agresanto-projekto finiĝis? Sendube pro diversaj kialoj, sed unu estas aparte rimarkinda: laŭdire, iuj el la soldatoj fariĝis neregeblaj pro sia aparta identeco kaj lingvo. En eseo en Brazila Esperantisto (№ 311, Jun 2000), J. Piton skribis:

[figure]
Soldatoj en la sesa kaj dua armeoj.

Mi sukcesis trovi en Interreto kaj komunikiĝi kun usona ekssoldato, kiu havis kontaktojn kun skipo de Agresantaj soldatoj. Li konfirmis al mi [ke] la agresantoj konstante deĵoris en tiu sama teamo kaj tial ili estis bonege preparitaj, pli ol la ordinaraj soldatoj, kiujn ili devis trejni. Superaj en la batalekzercoj, tio certe ne estis utila por la animstato de la senspertaj ordinaraj trupoj.

La plej decida faktoro tamen estis la troa entuziasmiĝo de la Agresantoj. Ili havis unikan uniformon kaj propran lingvon, tial ili komencis senti sin parto de ekskluziva komunumo. Lingvo evidente rolis kiel identiga propraĵo. Ili forgesis sian apartenecon al la sama armeo de la ceteraj usonanoj kaj kelkaj ofte provokis disputojn ekster la deĵorhoroj. La provoj teni ilin sub disciplino … estis vanaj.

Kvankam Cirklo-Triangulo jam delonge malaperis, laŭ iuj1 homoj ĝi ankoraŭ vivas, lerte kaŝante sin inter ni. Efektive, ĝia emblemo ankoraŭ aperas diversloke tra nia lando. Foje, la emblemo eĉ enhavas abstraktajn homfigurojn – ĉu soldatojn de la Esperanto-armeo?

[figure]
Eĉ hodiaŭ, restas ĉe ni simboloj (dekstre) suspektinde similaj al tiuj de la partio Cirklo-Triangulo (maldekstre).

Por vidi (kaj aŭdi) pli pri la Agresanto-programo, spektu ankaŭ la jenan filmon pri ĝi:

  1. Aŭ pli precize, laŭ neniuj homoj.