La principo de kompato restas ĉe la koro de ĉiuj religiaj, etikaj kaj spiritaj tradicioj, vokante nin ĉiam trakti ĉiujn aliajn kiel ni deziras esti traktita ni mem.
Kompato instigas nin labori senlace por mildigi la suferon de niaj samrangaj bestoj, al malkatedrigi nin mem el la centro de nia mondo kaj meti alian tie, kaj al honori la netuŝeblan sanktecon de ĉiu homo, traktante ĉiun, sen escepte, kun absoluta justeco, egaleco kaj respekto.
Belege kaj sukcese okazis esperantista semajnfina renkontiĝo en urbo Monterrey, unu el la plej gravaj de Meksiko, dum la 18a kaj 19a de aprilo.
Kelkaj partoprenontoj atingis la urbon unu tagon antaŭe por pretigi la lastajn detalojn kaj alkutimiĝi al la varma loka vetero, malgraŭ ke la veterprognozo indikis pluvon.
La renkontiĝo komencis sabate tagmeze, la homoj alvenis kaj la babilado komencis. Kelkaj babilis esperante ĉar konis la lingvon kaj partoprenis aliajn lokajn renkontiĝojn. Aliaj ĉeestis por ricevi informon pri Esperanto, la movado kaj lernmetodoj."
La 10a Meksika Esperanto-Kongreso okazos en Meksikurbo, pli precize en la jura fakultato de la UNAM (Universidad Nacional Autónoma de México) inter la 18a kaj la 21a de junio 2009.
Pliaj informojn post iom da tempo vi trovos en la retpaĝo de Meksika Esperanto-Federacio aŭ ili haveblos ĉe la retadreso: mek2009@esperanto-mexico.org.
Okazos ankaŭ antaŭ-kongresa seminario ekde la 13a ĝis la 17a de junio.
http://www.esperanto-mexico.org/eo/taxonomy/term/4