Jen miaj notoj de la estrarkunsido. Tiuj ĉi neniel estas oficiala, sed nur miaj personaj notoj dum la kunsido.
0. Centra Oficejo
Translokiĝis dum unu tago. Nova oficejo pli malgranda ol la alia. Arĥivoj en iom malkonvena loko. Libroservo funkcias je plimalpli sama nivelo ol antaŭaj jaroj. La sendo-kosto al eŭropo multe altiĝas (ne plu estas surfaca ekspedservo). Oni demandas ĉu eblas presi librojn en eŭropo estonte por eviti la altan sendokoston. Pri 1-800-ESPERANT, la respond-kapable malbone funkcias, sed nun ĝi ofertas nur anoncon kaj ne plu eblas lasi mesaĝon. Dum la pasinta jaro, venis nur 3 aŭ 4 veraj informpetintoj pere de la telefon-numero. Venas tri petoj ĉiutage pere de la reto, inter 90-100 monate. Estas nun atestiloj por dumvivaj membroj. La stoko de la Benson vortaro elĉerpiĝas. La Richardson libro ankaŭ elĉerbiĝas kaj bezonas ĝisdatigon. La arkivo de sonbendoj meritas enciferigito kaj volontulo por trakti tiun projekton bezoniĝas. La centra oficejo ne aĉetas malnovajn librojn kaj ne plu akceptas donacojn de malnovaj revuoj. La CO nun havas novan adreson
1. Retbutiko
La nuna retbutiko havas diversajn problemojn. Estas projekto renovigi la retpaĝaron. Kelkaj problemoj estas solvendaj: kiel trakti en la sistemo membrecon (kaj rabaton), sendokoston, kaj impoŝtojn. Post tiam, ni havu "lokan retan feston" por lanĉi la novan retbutikon.
2. Bulteno
Estos nova nomo por la bulteno: "Usona Esperantisto".
3. Reto: Poŝtlistoj
Estas oficialaj dissendolistoj kiuj havas "elna" en ili: elna-estraro, elna-membroj, elna-anoncoj, elna-libroj. Kaj kelkaj ne-oficialaj: elna-retpagxo, elna-informado.
Pri elna-estraro: starigi novan liston: eusa-gvidantoj kun la estraro kaj aliaj gvidantoj de la organizajo. Mesagxoj kiuj devas resti privataj estu senditaj rekte de la prezidanto uzante Bcc: por ke respondoj revenu nur al la prezidanto. Tio permesos ke la novaj arkivoj estu malfermaj.
Pri la aliaj grupoj: ni sxangxu la nomojn -- ni kreos novajn listojn kaj informos la partoprenantojn. eusa-anoncoj, eusa-membroj, eusa-libroj.
La malnovaj listoj farigxos ne-aktivaj, sed restos por ke la arkivoj ne perdigxu.
4. Amerika Oficejo
Estas plano starigi oficejon en Meksiko. E-USA subtenos finance la oficejo laŭ la projektplano.
Ni starigos Amerikan Fonduson por subteni la kostojn kaj peti subtenon de EUSA membroj.
5. Buĝeto (diskuto en la angla)
Kun malgrandaj ŝanĝetoj, inkluzive modestan plialtigon je la salajro por la Direktoro, la buĝeto por 2009 estis aprobita. Esperanto-USA havas solidan fundon finance kun malgrandaj mongajnoj dum la pasintaj du jaroj kaj por la unua kvarono de tiu ĉi jaro.
6. Dankoj
Estis diskuto pri la bezono pli efike danki al oni kiu donacas monon, per leteroj, kartoj, kaj anoncoj en la bulteno kaj landa kongreso.
7. Kongresaj Komitatoj
Komisiono estis ŝarĝitaj por kalkuli la balotilojn (Read kaj Spickler) kaj la presidanto anoncis ke li serĉos homojn, ne-estraranojn, por kandidatiga komitato.
8. Reto: Pasporto al la Tuta Mondo
Pasporto estas uzata kelkloke. Estis longa diskuto pri ĉu krei retan ekzempleron.
La estrarkunsido komencas hodiaŭmatene ĉe la Hotelo Lord Berri en Montrealo. La ĉambro estas bela kaj estas retkonekto! Artikolo pri la kongreso aperas en la gazetaro.
Mi veturis per aŭto kaj alvenis dum la posttagmezo. La plejmulto de la estraranoj venis fruvespere kaj vagis tra la urbo por vespermanĝi. Ni restas en studenta loĝejo ĉe UQAM.
Al iu, kiu legas LPLP, tiu ĉi artikolo ne estas surprizo. Sed iom, post iom, usonoj ekkomprenas ke la fakto ke la mondo akceptas la anglan lingvon kiel internacia lingvo, tute ne signifas ke oni akceptas la usonan lingvon. Jam, laŭ la artikolo, pli da konversacioj okazas inter dualingvaj parolantoj ol inter denaskaj parolantoj. Kaj la lingvon oni parolas fariĝas ne la angla, sed "pangla" -- interaciigita lingvo.
Mi kontrolis la liston de aliĝintoj por LK kaj TAKE kaj konstatis ke nun estas pli ol ducent aliĝintoj! El tiom, 75 estas usonanoj.
Se vi ankoraŭ ne aliĝis, jam temp' estas!
Lastatempe, oni kreas bildojn de "vortnuboj" per Wordle. Jen unu de la Antaŭparolo de la Fundamento.
Kiam oni sukcesas je la meza ekzameno ĉe Lernu, oni rajtas esti lingvo-helpanto. Helpantoj respondas al mesaĝoj de studentoj -- kelkaj el la kursoj havas etan korespondan parton. Foje oni ankaŭ ricevas sciigoj pri tajperaroj, ktp, kiun oni povas ĝustigi. Surprizis min iomete vidi kiom malmulte da anglalingvanoj helpas je Lernu. Estas nur kvin aliaj homoj (krom mi) kiuj ofertas sin kiel lingvo-helpanto. El la aliaj, ŝajnas ke nur unu estas usonano. Kial aliaj ne helpas?
Antaŭ kelkaj jaroj, oni starigis lingvan programon ĉi tie por ebligi ke oni studi maloftajn lingvojn. Ĝi estas parto de la "Kvin Kolegioj" (Amherst, Smith, Hampshire, Mt Holyoke, kaj UMass) kaj studentoj lernas plejparte sendepende kaj povas esplori diversajn maloftajn lingvojn kiel Zulu, Yoruba, Ukraina, kaj multe da aliaj. Mi dum kelkaj jaroj havis la ideon peti ke ili ofertu al studentoj la eblecon studi Esperanton.
Mi nun vizitas Nordan Karolinon. Oni invitis min veni ĉi tie por prelegi pri scienca edukado. Post kiam oni invitis min, mi epoŝtis al mia samestrarano, s-ro D. Gary Grady por sciigi lin ke mi venas kaj aranĝi kunvenon. Bonŝance, mi venis kiam estis ties kutima semajna kunveno. Bedaŭrinde kelkaj el la membroj estis for tiu ĉi semajne. S-ro Grady kaj alia loka Esperanto-parolanto, s-ro John Mahoney, renkontis min je la 7a horo hieraŭ kaj ni kune veturis por vespermanĝi.
Gratulu min! Mi hodiaŭ sukcesis je la alta ekzameno ĉe lernu.net. Kia ĝojo! Nun mi ne plu devas zorgi ĉu mi devos refoje studi Esperanton!