SearchUser loginRecent blog posts |
russ's blogUsona piedpilko en Pollando, priskribita en Esperanto! :)http://www.itvc.pl/?link:szczegoly_klipu,id:1002 La kvara Esperanta filmeto de "TV Esperanto" inkluzivas raporton pri polaj teamoj kiuj ludas usonan piedpilkon... do eble interesos iujn usonajan membrojn de Esperanto-USA. :) La piedpilka parto komenciĝas tuj post la 2a minuto de la filmeto. Ankaŭ estas raportoj pri fervojista kongreso, nova trajno "Zamenhof" en Polujo, ktp. Ago-Semajno 2007 (Pollando)Mi kaj mia fianĉino Anna ĉeestis Ago-Semajnon en Malborko dum la novjara semajno. AS estas jara pola renkontiĝo. Ĝenerale AS celas festemajn junulojn sed ankaŭ iom da mezjunuloj kaj maljunuloj ĉeestis. :) Multaj landoj estis reprezentitaj. Inter cent kaj du cent homoj ćeestis (mi ne certas pri la nombro!) La vetero tre malvarmis. Estas belega granda kastelo en la urbo, tre plaĉa kaj tuj apud la AS-ejo. Okazis diversaj noktaj koncertoj kaj unu vesperon okazis kavalira spektalo ekstere kun fajroj kaj kvazaŭ mezepoka manĝo. La 31a de decembro estis tre laŭta festa nokto. Google rekomendas studi Esperanton! :)http://www.youtube.com/watch?v=8FVme_xIRYk Amuza filmeto kiu klarigas kaj reklamas gmail.com (rekomendinda retpoŝta servo ja)... sed atentu la finan momenton de la filmeto! 400.000 poloj ricevos Esperanto-kursonhttp://www.liberafolio.org/2008/bjalistokakd teamaj instruado kaj intervjuadoMi kaj mia koramikino kuninstruis senpagan semajnfinan Esperantan kurseton lastatempe, po ses horoj sabate kaj dimanĉe. Tio estis bona interesa sperto, kaj la fakto ke niaj denaskaj lingvoj malsamas tre helpis la kurseton! ArKonEsAntaŭ semajno mi vizitis la polan urbon Poznano unuanfoje por partopreni la jaran Esperanto evento ArKonEs, kiu daŭras 3 tagojn kaj temas pri arto, muziko, literaturo, ktp. Ĝi estis tre agrabla! suspektindajxoj en CEED (Benson)Fojfoje mi aŭdas onidirojn pri nova eldono de CEED kaj peto por listo de korektoj. Nun estas vikipedia paĝo por listi tiajn dubindajn, debatindajn, aŭ simple erarajn vortojn en CEED. Do se iu havas liston de tiaj vortoj, bonvolu aldoni! Krome se jam estas alia loko kun tia listo, bv aldoni tiun informon.
A Hand-book Of Volapuk by Andrew DrummondAfter reading this review of the novel A Hand-book Of Volapuk by Andrew Drummond, I would love to read the book (in my copious spare time...) Sounds bizarre and fun and clever! With Volapuk and Esperanto and even Sherlock Holmes, what's not to like?
Brave Festival-retpagxaro esperantigitaAntaux kelkaj monatoj, mi menciis Brave Festival, kultura festival en Vroclavo. Kvankam finfine neniu Esperanta spektaklo okazos dum gxi, tamen oni petis min helpi traduki la retpagxaron en Esperanton! Do mi kaj amiko Felix Zesch faris tiun laboron, kaj nun la retestro enmetis la tekston. Ne perfektas: estas iom da angla kaj pola teksto enmiksita, tamen placxas vidi Esperanton inter la tri lingvoj de la retpagxaro de Brave Festival! Do Esperanta traduko povas esti inda propono al organizantoj de tiaj kulturaj festivaloj. "Landaj asocioj evitas Esperanton en la reto""Retpagxoj de landaj Esperanto-asocioj havas du tute malsamajn celgrupojn: unuflanke ili celas informi neesperantistajn interesitojn pri la lingvo, aliflanke ili devas ankaux helpi movadajn aktivulojn enlande kaj tutmonde trovi informojn pri la koncerna asocio kaj kaze de neceso kontakti la gxustan funkciulon. Por doni ioman superrigardon pri tio, kiel la dek plej grandaj naciaj Esperanto-asocioj sukcesas pri la dua tasko, Libera Folio vizitis iliajn retejojn." Libera Folio recenzas retpagxarojn de 10 grandaj landaj asocioj; bedauxrinde la ELNA-ttt-ejo ne estas inter ili. Mi scivolas kion ili dirus pri cxi tiu ttt-ejo!
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||