Tim Westover's blog

Juĝante libron laŭ kovrilo

Tim Westover's picture

Mi faris afiŝon antaŭ kelkaj tagoj pri librokovriloj. La sekvanta diskuto estis interesa, kaj plaĉos al mi daŭrigi la diskuton ĉe
http://kovriloj.blogspot.com/.

Mi elektis fari blogon ĉe blogspot anstataŭ ĉi tie por ne superŝarĝi la Esperanto-USA retejon per tro da afiŝoj. Ĉe blogspot estas ankaŭ pli facile afiŝi bildojn.

Se vi havas intereson pri Esperanto-libroj, bonvolu viziti http://kovriloj.blogspot.com/!

Jughante libron lau kovrilo

Tim Westover's picture

Mi scias, ke oni aforisme neniam juĝu libron laŭ kovrilo, sed mi devas konfesi, ke la plejmulton de Esperantaj libroj mi taksas malbelaj. Ofte la kovrilaj ilustraĵoj estas amatoraj, la papero estas tro maldika, kaj / aŭ la bindaĵo disfalas dum legado. Troviĝas multaj hejmprintitaj krampfitaĵoj, kiuj tute ne aspektas librece, kvankam la enhavo estas sufiĉe bona.

Poll about Bookstore Usage

Tim Westover's picture

One of Esperanto-USA primary services is our Bookstore, which offers members and non-members the opportunity to purchase a huge range of books and CD, subscribe to magazines, become a member of E-USA, renew your memberships, and make donations. E-USA is currently researching our online bookstore and trying to learn more about our customers (both members and non-members).

Artikolo che Libera Folio

Tim Westover's picture

Aperis interesa artikolo de Ken Miner (kaj pensinstigaj diskutoj kaj reagoj de aliaj legantoj) ĉe Libera Folio:

http://www.liberafolio.org/2007/kvalito-ne-kvanto-nemovada-esperantismo/

Plaĉas al mi la konkluda aserto de la artikolo:

"Nur necesas tri paŝoj por 'propagandi':

  • Lernu la lingvon bone.
  • Faru ion publikan per ĝi, ne pri ĝi.
  • Zorgu, ke paŝo 2 sekvu paŝon 1."

Esperanto: The Aggressor Language

Tim Westover's picture

Esperanto: The Aggressor Language estas dokumento, kiun publikigis la usona armeo en 1959 / 1962. Pro la titolo, Esperantistoj supozas, ke temas pri "danĝeroj de Esperanto" aŭ malamika kontraŭstaro kontraŭ Esperanto. Sed, tio ne veras.

En la broŝuro, la usona armeo proponas, ke "Aggressor" (tio estas, tiuj, kiuj ludas la rolon de la "malamika flanko" en militaj ekzercoj) uzu Esperanton por doni pli realisman etoson al militaj ekzercoj. Se ambaŭ flankoj parolas la anglan, oni povas subaŭskulti ordonojn kaj planojn. Tio ne eblus, se unu flanko uzus fremdan lingvon.

Shirt.Woot.Com

Tim Westover's picture

Woot.com estas populara retejo kiu vendas po unu varon tage, ofte kontraŭ granda rabato. Filia kompanio, Shirt.woot.com, lastatempe ofteris t-ĉemizon pri Esperanto:

http://shirt.woot.com/Blog/BlogEntry.aspx?BlogEntryId=3676

Mi ne scias, ĉu ĝi ankoraŭ estas havebla...

Digg Esperanto Day 2007

Tim Westover's picture

Help us get more awareness of the upcoming Esperanto Day blogfest. Digg our post at http://digg.com/arts_culture/Esperanto_Day_2007_Write_About_Language_Issues.

Speech at a local Rotary Club

Tim Westover's picture

Today I gave a speech to a local Rotary Club, the text of which (more-or-less) I've stuck here below. The crowd was a little older, a little conservative, and I wrote my speech with that in mind. It's also a group with strong local ties, and so I tried to bring some of that in towards the end. I'd be happy for your feedback, especially relating to factual errors or over-simplifications.

-----

"Nia Bestogxardeno"

Tim Westover's picture

Novelo mia aperis lastatempe en La Ondo de Esperanto. Ĝi estas legebla ankaŭ rete ĉe http://esperanto.org/Ondo/Ondo/153-lode.htm#153-09.

Esperanto / NASK en NPR

Tim Westover's picture

La 21-an de julio aperos raporto en la NPR programo "Weekend America" pri NASK (Norda Amerika Somera Kursaro de Esperanto), kiu okazas nun en San Diego. Krissy Clark, raportistino de "Weekend America," venis al NASK pasintvendredon kaj pasigis du tagojn kun ni. Ŝi vizitis la klasojn, intervjuis studentojn kaj instruistojn, festis kun ni, kaj ekskursis kun ni al la San Diego Bestoĝardeno. Dum la du tagoj ŝi preskaŭ ĉion surbendigis kaj kaptis multon de la gaja etoso de NASK.

Syndicate content