hoss's blog

NASKa Fasko havebla surrete

hoss's picture

La NASKa Fasko estas la ĉiutaga ĵurnalo de la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto, kiu nun okazas ĉe la UCSD, en sud-Kalifornio.

Numeroj de la Fasko nun haveblas en PDF-formato je la jena adreso:

http://esperanto.org/nask/2008/.

48 jam eldonitaj, preskaŭ ĉe la sojlo…

hoss's picture

Dum la lasta semajno mi alŝutis tri nove ciferigitajn librojn al la Esperanto-arkivo de Projekto Gutenberg:

Gratulon kaj dankon al ĉiuj provlegantoj! La sumo nun altiĝas al 48 libroj entute… kiam ni finfine atingos pli ol 50, la Esperanto-arkivo fariĝos unu el la 11 plej grandaj ĉe Gutenberg!

Ĉu vi jam kontribuas? Ek, ek!

Senkulpa sakrado

hoss's picture

Lastatempa afiŝo de Steve Brewer pri sakrado memorigis min pri la amuza (sed bedaŭrinde, nur anglalingva) libro Surely you're joking, Mr. Feynman! biografio pri la fama fizikisto Richard Feynman.

Kompreneble, Esperanto estas taŭga ilo por interkompreniĝo, kaj ĝuste tiel mi strebas ĝin uzi. Kutime. Tamen... en Usono, kie Esperantistoj aparte malabundas, la internacia lingvo foje utilas ankaŭ por aliaj aferoj—kiel senkulpa, publika sakrado!

Jen malzorge tradukita ĉerpaĵo, kiu antaŭ jaroj multe inspiris min:

Korea popolrakonto

hoss's picture

Kutime oni strebas traduki en la internacian lingvon, kaj tiel dividi la nacilingvajn trezorojn kun tutmonda komunumo, reciproke pliriĉigante ĉies kulturojn.

Tamen, ĉu foje indas traduki ankaŭ alidirekten? Ĉu parolantoj de la angla, ekzemple, ne jam havas sufiĉe da legindaĵoj? Kial tradukisto malŝparu tempon por plivastigi tiun jam vastan maron? Nu, interalie, por konkrete montri la valoron de la internacia lingvo al tiuj amasegoj da homoj, kiuj ankoraŭ ne konas ĝin. Laŭdaj vortoj pri Esperanto estas bonaj, sed “vortoj sakon ne plenigas,” ĉu ne?

Uzas Esperanton... McDonalds?!

hoss's picture

Hodiaŭ aperis surrete nova ludo pri “alternativa realeco” en kiu Esperanto ŝajne ludos gravan rolon.

Laŭ filmeto ĉe la oficiala retejo, temas pri junulino suferanta de amnezio, kiu vekiĝas en sudafrika maiz-labirinto kun mistera tatuaĵo surbraka. En ĝi legeblas kvar vortoj en senmakula Esperanto: “Trovu la ringon perditan.” Jen artikolo pri la afero (anglalingva).

Kaŝita profunde en leĝa kontrakto ĉe la retejo troviĝas eta mencieto pri la subtenanto... la firmaego McDonalds.

Ĉu pluaj Esperantaĵoj aperos? Ni vidu....

Kursafiŝoj

hoss's picture

Lastatempa helpopeto pri kiel reklami kurson memorigis min pri malnovaj afiŝoj, kiujn mi kreis dum pasintaj jaroj por varbi lernontojn al loka universitata kurso.

Fotoj de NASK 2007

hoss's picture

Jen ili!

Multaj jam vidis tiujn ĉi fotojn, kiuj aperas ankaŭ kadre de la fotujeto dekstre. Mi ĵus aldonis plenajn etikedojn al ĉiuj en Esperanto kaj ankaŭ angle — por tiuj, kiuj eble interesiĝas pri NASK sed ne jam povas legi la lingvon.



Here they are!

Many folks have already seen these photos, which appear also in the photo frame at right. I just added full labels to each one in Esperanto and also English — for those who might be interested in NASK but aren't yet able to read the language.

NASK is the North American Summer Esperanto Institute, an immersive three-week course hosted at UC San Diego. If you're able to attend next year, please do — you won't regret it!

Glumarkoj por Skrablo-amantoj

hoss's picture

Jam senpage haveblas bonega TTT-skrablejo fare de Argilo — brila otavano Clayton Smith. Sed kion fari se oni dezirus skrablumi malvirtuale?

Kelkfoje mi vidis, ke skrablo-maniuloj ĉizis aŭ brulmarkis proprajn tegoletojn por uzo kun anglalingva tabulo. Kiom da laboro!

Verku majstraĵon sur la virtuala fridujo...

hoss's picture

Lastatempe mi interesiĝis pri la ideo uzi poezio-magnetojn kiel instruilojn. La rezulto—post multe da tempomalŝparado—estas “virtuala” fridujo, sur kiu ĉiuj povas (kaj kore bonvenas) ludi proprajn majstraĵojn! Jen ekzemplo:

Ĉu vi volas fariĝi poet(aĉ)o? Kial ne? Ek al la fridujo!

Kia rondo?

hoss's picture

Ne unu granda rondo familia, ŝajne.

Hodiaŭ en la usona ĵurnalo L.A. Times aperis eta sed ironie amuza mencio de Esperanto kadre de anglalingva recenzo pri sud-koreia aŭto. Skribis la aŭtoro:

I would have thought twice before calling it the Kia Rondo [...] Kia calls this vehicle the Carens in other world markets, but I guess that Kia Motors America thought that name was too soft and vaguely Esperanto-ish for U.S. ears.

Syndicate content