pbrewer's blog
Mi faras la ekzamenojn je lernu.net. Mi sukcesis je nivelo a (baza), sed malsukcesis je nivelo b (meza). Estis du afero mi ne komprenis. Do, jen:
1) Mi estas pripenseonta tion morgaŭ. Kial la n-formo?
Nu, ĉar "tio" estas objekto de "pripensi." Eĉ se tiu verbo ne estas en la frazo, la signifo ja estas. Do, devas esti "tion." (Kaj, kompreneble, "pripenseonta" ne havas -n, ĉar ĝi akordas kun "mi," ne kun "tio.")
2) Iru trans la straton. Refoje, kial la n-formo?
Nu, ĝuste kiel aliaj uzoj de -n por montri movon al:
- Mi iras trans la straton: Mi iras al loko ĉe la fora flanko de la strato.
- Mi iras trans la strato: Mi estas ĉe la fora flanko de la strato kaj mi iras (ien).
(Ŝajne ne nur mi malbone komprenas la diferencon. En ReVo la dua difino de "trans" estas "trans ...-n" markita kiel evitinde.)
Mi ne scias, kiam mi lernus pri tio, se mi ne faris la ekzamenon. Do: ekzamenoj estas utilaj.
Dum nia lasta renkontiĝo, Darcy priparolis al la grupanoj pri la gufujo--la sen-fuma, sen-alkohola trinkejo por junuloj ĉe Esperantaj aranĝoj.
Sed la vorto mem vekis en mi demandon: Ĉu vere estas du preskaŭ samsignifaj fundamentaj vortoj (gufo kaj strigo)? Mi esploris, kaj trovis ne nur la respondon al mia demando, sed ankaŭ la veron pri la gufujo! (Tiu ligo al la blogo de Ekoci, nia loko grupo.)
Mi dumlonge serĉis libron (aŭ artikolon) pri bonstila verkado de Esperanta prozo. (Kompreneble, ĉiu bone verkita libro staras kiel ekzemplo, kaj ĉiu lernlibro traktas kiel fari bonan Esperanto, sed mi serĉas ion pli.)
Ĉu iu konas bonajn librojn aŭ artikolojn pri bonstila verkado en Esperanto?
Mi konas du librojn, kiuj traktas la temon:
En artikolo en la nuna numero de Esperanto, parolante pri homaj rajtoj, Probal Dasgupta diris, "... ne nur la ekonomiaj malegalecoj spronas rankoron."
Al tio, ĝisostulo kiel mi povas diri nenion krom "Kompatinda rano!"
Antaŭ multaj jaroj (kiam mia frato redaktis la ĵurnalon de nenecesaj lingvoj Vortpunoj), mi ekpensis ideon por eta ŝerco. La ideo estis, ke mi verkus artikolon kiel tiuj, kiuj proponas "plibonigojn" al Esperato. Ĝi eble komencus, "Kiel neniuj dubas, se Esperanto nur estus sufiĉe plibonigita, ĉiuj tuj eklernus ĝin kaj uzus ĝin kiel dua lingvo por ĉiuj."
Mia mok-ideo por plibonigon estis, ke ni klopodas atingi la radikojn de nia lingvo: Ni faru, ke la gramatiko kaj vortprovizo pliproksimiĝas tiun de la antikvaj, klasikaj lingvoj.
Ni nomus la lingvon "Proto-Indo Esperanto."
En nia nova loka grupo estas ĉirkaŭ kvar personoj, kiu povas (pli-malpli bone) paroli Esperanton. Plue, estas ĉirkaŭ ok personoj, kiu estas komencantoj. Se ĉiuj (kiu povas) parolus Esperanton, la komencantoj komprenus preskaŭ nenion, kaj certe ne povus partopreni. Kiam la diskuto estas pri la vetero aŭ la ekonomia sistemo, tio eble estas sufiĉe bona. Sed kiam la diskuto estas pri grupaferoj--la tempo kaj loko de venontaj renkontiĝoj, ekzemple--ni preskaŭ devas diskuti en la angla (aŭ atendu, ke multaj klubanoj ne ĉeestas ĉe nova loko kaj tempo).
Ni bezonas ilojn por trovi la legindaĵojn el la vastaj reteroj. (Kaj la malapero de klaku.net klarigas, ke ĝi ne estis unu el tiuj iloj.)
Jen alia kandidato: La Esperanto-komunumo de Reddit.
Ĝi ŝajnas malgranda kaj malofte uzita--sed estus ĝuste tia ilo. Kontrolu ĝin!
Mi ĵus notis, ke klaku.net ne plu estas.
Mi uzis la ilon de tempo al tempo, kaj por informi la esperantistaron pri gravaj aŭ interesaj paĝoj kaj por trovi tiajn paĝojn. Ĝis nun--ĝis la fino, fakte--ĝi neniam fariĝis (por mi) grava ilo, sed ĝi havis tian eblecon, tial ĝia finiĝo estas perdo al nia komunumo.
Kio frapas min, tamen, estas ilia maldolĉa adiaŭa mesaĝo. Ili diras:
Ŝajne, iu tradukis mian artikolon The line between Frugal and Crazy en la turkan:
http://www.tutumluol.com/tutumlu-ile-cimri-arasindaki-ince-cizgi/
Mi esperas, ke la traduko estas bona. Laŭ la Google tradukilo, en la turka mi estas preskaŭ ne komprenebla:
Estas nenio kiel kunstudado por memorigi min pri miaj oftaj eraroj.
Ekzemple, hieraŭ mi helpis komencantojn ĉe renkontiĝo de nia nova grupo, por ke ili ĝuste diri la sonon de c. Sed, kiam ili rediris laŭ mi la vorton certe, mi konstatis ke ili faris tro bone: ili ĝuste diris la sono c--sed ili ankaŭ malĝuste (kiel mi tro ofte) diris la fina e kiel ej. Do, mi devas diri, "Mi petas--ne faru miajn erarojn!" Kaj, pli grave, mi mem devos klopodi paroli pli ĝuste.