Skip to main content

dameda's blog

La Esperanto-Societo de Vaŝingtono havas novan ttt-ejon!

dameda's picture

Mi ĝojas anonci ke la Esperanto-Societo de Vaŝingtono en Vaŝingtono, DK havas novan retejon (ttt-ejon) sub la nomo de nia Societo. Tie vi trovos informojn pri Esperanto (por novuloj) kaj informoj pri la historio de nia Societo ankaŭ. La informoj aperas kaj en la angla kaj en Esperanto. Ĝi ankaŭ informos vin kiel ricevi novaĵojn pri niaj agadoj kaj kontakti nin en multaj diversaj manieroj.

La adreso estas: http://www.esperantodc.org

Bonvolu viziti nin!

Daĉjo Doĥerti en Vaŝingtono, DK

by dameda

Mia unua Esperanto-Kongreso

dameda's picture

Hieraŭ finis la 57a Landa Kongreso en Sankta Luiso. Estis mia unua Esperanto-kongreso, kaj antaŭ tiu ĉi kongreso mi havis neniun ideon kion ekspekti.

Ne eĉ unu horo postalveninte al la hotelo, mi renkontis aliajn Esperantistojn. Ni kune havis vespermanĝon. Tra la tuta kongreso mi renkontis novajn geamikojn, kaj renkontis malnovajn geamikojn, kiujn mi konis el la interreto. Mi konversaciis kun kelkaj ĝis tre malfrue vespere. La etoso estis bonega, ĉar mi sentis min preskaŭ kiel inter amikoj, kiujn mi konis jam ekde multaj jaroj.

by dameda

(Malfrua) Zamenhof-Bankedo en Vaŝintono DK/Zamenhof Banquet in Washington, DC

dameda's picture

(Angla verzio sube)

ESPERANTO-SOCIETO DE WASHINGTON
BANKEDO 2009

Saluton al geamikoj de Esperanto! Vi estas kore invitataj al nia bankedo por honori Esperanton kaj ĝian fondinton, Ludovikon Lazaron Zamenhof:

DATO: Dimanĉon, 1. februaro 2009

TEMPO: La 7-a horo ptm

LOKO: Restoracio “Burma,” 740 Sixth Street, NW, Vaŝintono DK, iomete sude de H-Strato; 2-a etaĝo), ĉina kvartalo.

by dameda

La Usona Biblioteko de Kongreso: Fonto pri Esperanto kaj ĉiu ajn

dameda's picture

Mi kredas ke bibliotekoj estas tre gravaj, demokrataj institutoj. En mia nova blogaĵo, mia unua en la novjaro, mi montras al vi la Usonan Bibliotekon de Kongreso. Tie mi jam trovis originalajn eldonojn de Esperanto-libroj, kaj ankaŭ informojn pri Esperanto, Interlingvistiko, kaj eĉ Volapuko. Ĉi tiu biblioteko ne nur estas grupo da belaj konstruaĵoj. Ĝi estas informcentro pri la pasinteco, kaj ankaŭ por la estonteco.

by dameda

Zamenhoftaga festo en Vaŝintono, DK

dameda's picture

Je la 16 decembro festis la Esperanto Societo de Vaŝintono DK Zamenhof-Tagon. Mi lernis iomete pri la vivo de la iniciatoro de Esperanto.

Ni ankaŭ uzis tiun ĉi oportunon plani kaj pripensi niajn venontjarajn agadojn.

Legu ĉi tie.

by dameda

Vespermanĝo kun Derek Roff

dameda's picture

Je la fino de novembro, Esperantistoj bonvenigis Derek Roff-on al Vaŝintono, DK. Ni havis bongustan etiopan manĝaĵon je vespera renkonto.


Mi ankaŭ lernis, ke Esperanto havas pli da uzoj ol mi pensis (kelkaj tre amuzaj) kaj ke ne la tuta mondo pensas ke Esperanto estas frenezeco! Legu plu ĉi tie!

by dameda

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes