Skip to main content

Blogs

Komplikaj arangxoj

limako's picture

Mi faras miajn arangxojn por la landa kongreso. Mi dividos cxambron kun kolego BARLOW kaj, tial, ne volis resti cxe la universitata dormejo (speciale kiam mi vidis ke gxi estas ok stratoj for de la kunvenejo). Tial, ni decidis resti cxe la Hotel Pennsylvania. Ili ne havas du-litajn cxambrojn, krom se oni mencias ke oni deziras cxambron el la bloko da cxambroj kiun oni detenas por ELNA. Sed tiuj estas pli altkostaj. Ve. Cxiaokaze, oni diras nun ke ni havos du-litan cxambron por la kongreso. Bone!

Por mi la afero estas tre komplika cxar mi vizitos Brazilon tuj antaux la landa kongreso. Oni invitis min prelegi pri lokaj grupoj kaj tehxnologio cxe simpozio kiu okazas kiel parto de la brazila kongreso. Oni konsilas min iri kelkajn tagojn antaux la kongreso, por iom plifortigxi post la longa flugado kaj por maximumi la valoron de la alta kosto de la flugo. Mi tial acxetis ekzempleron de Pasporta Servo kaj kontaktis gastiganto en S√£o Paulo por ke mi alvenu frue. La gastiganto diras ke li laboras cxe la flughaveno kaj povas renktonti al oni cxe la aviadilo! Bonege! Mi sendis eposxton hieraux sed gxis nun ne ricevis respondon. Mi esperas ke li respondos baldaux.

Mia unua Landa Kongreso

Ĝeraldino Vrajto's picture

La venonta Landa Kongreso en Nova Jorko estos mia unua. Mi estas iomete timema. Ne scias kion atendi.

Gxeraldino Vrajto, gw_grin@yahoo.com

by Ĝeraldino Vrajto

Nova retejo de TEJO

limako's picture

Lasta semajne, TEJO lancxis novan retejon. Mi ricevis peton de Libera Folio recenzi gxin kaj mia recenzo aperis hodiaux. Mi traktis gxin pli malpli pozitive.

Mi gajnis!

gxeremio's picture

Mi ricevis bonegan mesaĝon lastatempe...mi gajnis 100-eŭrojn kiel premion en la "La Granda Enketo de FEL"!
http://www.esperanto.be/fel/but/konkurso.php
Mi povas uzi la premion en la retpaĝaron de FEL, kiu havas fantastan librovendejon.
Mi pensas, ke mi reabonos la revuon Monato kaj ke mi aĉetos kelkajn librojn, kiujn mi jam vidis kaj volas, kiel "La Verda Koro." Ĉu vi havas aliajn ideojn por librojn aŭ aĵojn, kiujn mi aĉetus?

Tri homoj cxe kurseto

limako's picture

Tri homoj (du virinoj kaj unu viro) venis al la unu-hora enkonduka kurseto kiun mi kaj Paul GANSSLE ofertis cxe la Tendara Sxtata Universitato. Ni priskribis Esperanton kaj tiam uzis la unuan lecionon de brita posxta kurso. Ni uzus la unuan lecionon de la ELNA posxta kurso, sed mi ne povis trovi gxin en PDF formato. Post la leciono, ni disdonis ekzemplerojn de la handy-dandy startup kit por pridiskuti kelkajn aliajn gramatikajn ideojn. Ni ankaux montris PIVon, Jarlibron, kaj la ekzempleron de Esperanto kiu havas la bildon de la cxijara IJK. Ili cxiuj vere interesigxis pri Esperanto kaj permesis ke ni aldonu cxies adresojn al la Amherst Esperanto retposxta listo. Eble ni vidos ilin venonte cxe niaj lokaj kunvenoj!

Ni faris vojagx-arangxojn

pbrewer's picture

Jackie kaj mi faris niajn vojaĝ-aranĝojn por la ELNA kongreso. Ĉar la student-dormeoj ŝajnas ne taŭga por paro, ni loĝos en hotelo Pennsylvania.

Estus bone, loĝi en la dormejo--oni supozas, ke mi ne partoprenos en iom da interparoloj. Sed (speciale ĉar Jackie ne estas esperantisto), ĉi tio ŝajnas plej bona.

by pbrewer

Susan Polgar coming to Austin for Chess

Robert L. Read's picture

GM Susan Polgar, the number one female chess player in the world, is coming to my son's middle school to support local chess and to playing a simultaneous match against all the female players.

Ms Polgar is an Esperantist. I have sent an email to her manager inviting her to meet with the Esperanto Club of Austin (EKA). It seems very unlikely that she will accept, but at least I tried.

In English:

http://en.wikipedia.org/wiki/Susan_Polgar

In Esperanto:

http://eo.wikipedia.org/wiki/POLG%C3%81R_Zsuzs

La "Esperanto" de la cirkoj

rdmiller3's picture

Cxu iu ajn alia rimarkis la artikolon pri la vino, "Cirko V"? Evidente, la vinistoj volis havi cirkan temon kaj intencis nomi sian produktajxon Esperantlingve, cxar ili (mis-)pensis ke Esperanto estas la lingvo de sia favorita teatra kompanio, la Cirque du Soleil.

Bedauxrinde, nek la fama cirko nek la vinistoj vere uzas Esperanton. Ili uzas aux naciajn lingvojn aux nure la "frazajn sonojn" de individuaj cirkanoj.

Kiam mi esploris cxi tiun aferon, mi trovis multege da riferencoj kiel, "cxi tia muzika 'Esperanto'" aux "la 'Esperanto' de la teatro"...

Seder-vespermangxo

limako's picture

Esperantistoj cxe seder-vespermangxoHieraux, mi vizitis la sxtatan domon de Masacxuseco por kunparoli parlamentanojn (tre interesa aventuro kiu mi neniam antauxe faris). Poste, mi iris al la domo de Jakobo SCHWARTZ por alia "kultura" aventuro: por festi seder-vespermangxon de pesahxo, juda festo pri la eliro de la judoj de egiptio. Erin PIATESKI lastatempe tradukis la libron kiun oni legas dum la festo, la Hagada-libro.

Pasporta Servo 2006

donh's picture

La katalogo "Pasporta Servo 2006" (1320 gastigantoj en 92 landoj) nun haveblas cxe la libroservo de ELNA. Por trovi informojn kaj kovrilbildon, vizitu nian retbutikon. Kodo PAS008, prezo $22.20. NOTO: Ni mendis nur 30 ekzemplerojn, do se vi deziras acxeti cxi tiun katalogon, estos pli bone fari tion baldaux.

by donh

Nord-Amerika Somera Kursaro (26 jun - 5 jul)

Landa Kongreso * Jul 5 - 8 * US Annual Congress

English follows ->
EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos ĉe Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, Usono. 2013 julio 5 - 8.

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be at William Peace University, in Raleigh, North Carolina, USA. 5 - 8 July, 2013.

Poll

Which NASK is best for you?:
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes