Skip to main content

Blogs

Samideanoj Propagandis en la Hispana Bonkora Societo

BruklinJohano's picture

Hieraŭ nokte, kvin esperantistoj ĉeestis plurlingvan prezentadon de poezio, muziko kaj pikturo en Novjorko.

Samideano Jon LIECHTY bele ludis sonaton de Baĥo sur elektronika piano.

Ulrich BECKER, germano-amerikano, legis originalajn poemojn en nia ŝatinda lingvo.

Multaj personoj en la aŭskultantaro neniam aŭdis pri Esperanto kaj informiĝis pri nia internacia movado pro la klarigo de niaj artistoj.

Trajno al la Landa Kongreso de 2016

BruklinJohano's picture

Responde al la komentoj de nia landprezidanto kiu sugestis ke partoprenantoj en la Nord-Amerika Somera Kursaro ("NASK") kune vojaĝu trajne al Miamio, mi skribas ĉi tie mian itineron.

Mi iros el Novjorko je 7/6/16 11:02 ATM sur la "Arĝenta Stelo" (#91) kaj alvenos al Miamio je 7/7/16 5:58 PTM.

Alidirekten, mi iros el Miamio je 7/12/16 11:50 ATM sur la "Arĝenta Stelo" (#92) kaj alvenos al Novjorko je 7/13/16 6:50 PTM.

La Arĝenta Stelo ne havas surtrajnan restoracion, sed estas neformala kafejo kun grandaj tabloj kie samideanoj povas manĝi ion kaj babili kune, malgraŭ ili vojaĝas en malsamaj vagonoj.

(La Arĝenta Meteoro, malsama trajno kun malsama horaro, jes havas restoracion kaj ankaŭ vojaĝas la saman fervojon.)

Se iu samideano partoprenonta en la Landa Kongreso volas renkontiĝi surtrajne por iom pratiki esperantan konversacion, bonvolu kontakti min. Dankon.

Ps: Eble ni portu verdajn stelojn sur la Arĝenta Stelo!

by BruklinJohano

Samideanoj Kunvenis en Novjorko

BruklinJohano's picture

Sabate la kvaran de junio mi partoprenis en neformala kunveno de ses novjorkaj Esperantistoj.

Ni konversaciis dum tri horoj en drinkejo kie oni servas ankaŭ kukon.

Ni babilis pri diversaj temoj, inkluzive de lokaj samideanoj de la pasinteco kiuj jam ne estas kun ni.

Mi ĝojis renkonti Esperantiston kiu ankaŭ planas ĉeesti la tutusonan Landkongreson en julio.

Ni ambaŭ feliĉe anticipas la kongreson en Miamio.

by BruklinJohano

Mesaĝo de nia prezidanto pri la kongreso en Miamo

vilcxjo-me's picture

Karaj,

La prezidanto de Esperanto-USA invitas vin al nia kongreso en Miami, Florido (8-a ĝis 11-a de julio)..

Jen lia invito:
---------------------------
Larkspur, Kalifornio, la 20an de marto 2016

Estimataj Estraranoj de Esperanto-USA

Esitmataj Asocianoj:

Post 110 tagoj komenciĝos en Universitato de Miamio, Florido, la 64a Landa Kongreso de Esperanto en Usono, organizita de Esperanto-USA, via landa asocio, kaj de grupo de esperantistoj en suda Florido, kune gvidata de Rob Kvašňák kaj Dennis Keefe.

Updated Local Groups page

filipo's picture

The information for local contacts has been updated. If you are searching for a local group in your area, please check out our webpage:

http://esperanto-usa.org/en/content/local-groups
.

Click the state or region you are interested in, and find the contact information for your area. If contact information is missing, let me know. Otherwise, get in contact with the people in your area if you want to. Let me know if there is any old or broken links on the pages, and I will try to find the right information and update the pages for local groups.

Esperanto-USA is your national organization, and we want to be in service to you. Let us know how we can help.
Thanks! Multan dankon!
Amike,
"Filipo" Phil Dorcas,
Commissioner for local groups, Esperanto-USA
filipo@grupoj.org
facebook: Phil Dorcas

by filipo

Korspondantoj demandanta ion

Wesley Arnold's picture

Antauh 30 jaroj mi atingis pli ol 900 leteroj el eble 60 landoj. Kelka korespondantoj deziris ke mi sendis monon al ili. Mi ne sendis. Mia vivo igas

plena kaj me ne usis Esperanto por 30 jaroj. Mi forgesas multoj de vortoj. Nuna en marto 2016 mi reusas Esperanto. Nuna le plej nova korespondanto

demandis hazardita eble ke mi sendas malnovan tabletaj komputilon. Mi faras eta esplorado pri tiu situacio. La korespondanto loghas en Demo Rep Congo.

Tio estas tre malricha loko. La homoj jhus havis militon kaj mia korespondanto instruas al orfoj da tiu milito.
Mi pensas la korespondo estas malricha kaj bezonas helpon. Kion pensas vi?

by Wesley Arnold

MP3 Sondosieraro por Retretejo Ulvarda

Aplonis's picture

La sciencfikcia novelo "Retretejo Ulvarda" (angle "Ullward's Retreat") aŭtorita de Jack Vance nun haveblas kiel MP3-aj sondosieroj. La voĉleganto estas Zhao Jianping kaj la regristrado okazis ĉe Ĉina Radio Internacia. La kvalito tre altas.

Alklaku la butonon "mp3" ĉe la retejo de Eldonejo Mistera Sturno.

http://esperanto.us/#Retretejo_Ulvarda

by Aplonis

The Sheaves

Haruo's picture

En 2007 oni petis tradukojn de usonaj poemoj por la Premio Harlow, kaj la anonco de Tim Westover inkluzivis ligilojn al la tekstoj de ĉiuj petitaj poemoj kun unu escepto, nome The Sheaves de Edwin Arlington Robinson. Jen... http://bit.ly/1TixTIH

by Haruo

Ĉu ĉio malaperis?

Haruo's picture

Konsentite, la lasta fojo estis sufiĉe antaŭlonga, tamen estis blogeroj havantaj efektivan gravecon pri literaturaj aferoj (tradukado de "Ghost Riders in the Sky" ktp) sed nun mi informiĝas, ke mi ne antaŭe kreis blogeron. Ve. Ĉu archive.org arĥivigas tiun ĉi retejon?

by Haruo

Wally DuTemple serĉas tradukaĵojn

Haruo's picture

Wally DuTemple serĉas tradukaĵojn en Esperanton el la beletra literaturo de Usono.

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, kalketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?
one week ($800)
59%
two weeks ($1500)
14%
three weeks ($2100)
27%
Total votes: 683

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes