Skip to main content

Blogs

Tri Nove Tradukitaj Rakontoj

Aplonis's picture


Sur la retpaĝo de Eldonejo Mistera Sturno ekde hodiaŭ haveblas tri nove tradukitaj noveloj:

  • La Supermondo
  • Cil
  • La Montoj de Magnatz

Ĉiuj tri estas el la anglalingva novelara romano Kugel la Ruza, kio estas el la romana serio La Mortanta Tero, kio estas fikcia ĝenro iom inter fantasto kaj scienca fikcio. Trovu ilin en la sama bitlibro kun tri aliaj, jam eldonitaj rakontoj:

  • La Sorĉisto Fejresm
  • La Dek Sep Virgulinoj
  • La Sakpleno da Sonĝoj

Ili kolektiĝas en unu bitlibro kun la titolo Kugel de Amlerio ĉe la retejo. Niaj bitlibraj eldonoj haveblas en la formatoj EPub, AZW3, Mobi kaj PDF.

Detrojt Informo por vi

Wesley Arnold's picture

Atentu partoprenuloj de Landa Kongreso kaj de Komuna Kongreso de Esperanto-USA/Kanada Esperanto-Asocio.dum 26-a junio vespere ĝis lundo tagmeze la 29-a de junio en Detrojto, Miŝigano.

Grava Instrukcio por vojaghi el Detroit Metro Airport al kongresejo (Via elekto $3.00 auh $60.00) auh Detroit Amtrako al kongresejo $1.50

Mi faras nova MAPO kaj LISTOJ DE CAFEJOJ, PARKEJOJ, kaj vidindaĵoj por vi.
Mi iras al Wayne State university kai International Institute hodiauh.

La raporto estos plej utila por vi kaj estas senkosto
Vi trovos ghin ce http://easiestlanguage.info/Detroit%20Area%20Places%20to%20see.pdf
2015
Wayne State University estas sekura loko.

por demandoj wesleyarnold@yahoo.com
Mi loghas proksime Detroit

Estas pluraj bonaj vidindaĵoj proksime al la kongresejo en chi tio

by Wesley Arnold

Eklernas Esperanton

abraham's picture

Mi estas tre nova esperanta lernisto. Mi logas en la urbo Carrboro en Norda Karolina. Mi kuras domobakejon. Mi amas baki panojn.
Ĝis Revido,
--Abraham PalmerLignfornoLignforno

by abraham

NASK 2015: Pli ol 50 Partoprenantoj!

Lee Miller's picture

Restas nur iom pli ol monato antaŭ la komenco de NASK 2015 en Raleigh, Norda Karolino, kaj jam aliĝis pli ol 50 partoprenantoj. Ni survojas al tria sinsekva granda kursaro, kaj tre feliĉas pri la intereso kaj entuziasmo.

Se vi prokrastis vian aliĝon, ne estas tro malfrue . . . sed indas tuj kontakti Ellen Eddy (eddyellen@aol.com) pri viaj planoj.

William Peace University estas historia, bela loko proksime al la urbocentro de Raleigh. Tiuj kiuj ĉeestis en 2013 povas konfirmi ke ĝi estas preskaŭ ideala loko por NASK, kun komforta loĝejo, bonaj manĝaĵoj, kaj modernaj klasĉambroj en malgranda kampuso kie vi bezonos nur 5-minutan promenadon por atingi ĉion.

There's just a little more than a month before the start of NASK 2015 in Raleigh, North Carolina, and we already have more than 50 participants. We're headed for the third large course in a row, and are happy for the interest and enthusiasm.

Helpu pri magistra esploro pri Esperanto - partoprenu en la demandaro! Help with a Master's research - participate in a survey!

Jxenja A.'s picture

Tiu ĉi demandaro estas farita kadre de la magistra laboro de Yevgeniya (Ĵenja) Amis, studento de la Universitato de Kebekio en Montrealo. La demandaro estas tute anonima kaj ĝi helpos en la disvolvado de Lernu.net. Dankon pro via partopreno! En Esperanto: http://bit.do/lernu-eo

This survey is a part of research by Yevgeniya (Ĵenja) Amis, a Master's student of the University of Quebec at Montreal. It is anonymous and it will help in the development of Lernu.net. Thank you for your participation! English: http://bit.do/lernu-en

by Jxenja A.

Donacoj al Nepalo pro tertremo

vilcxjo-me's picture

[angla sube]
Esperanto-USA estas preta akcepti donacojn al la Nepala Esperanto-Asocio [NEA] por helpi Nepalajn esperantistojn, kiuj suferis pro la lastatempa tertremo tie.

Esperanto-USA sendos la donacojn al la bankokonto de la NEA per la helpo de UEA, pro ke la kosto de la internacia monsendo estas minimuma.

E-USA sendos informon pri ĉiu donaco al la prezidanto de la NEA (Bharat Ghimere), inklusive de la nomo de la donacinto. La donacinto ricevos konfirmon, ke la monsendo estis sukcesa.

Vi povas sendi monon per kreditkarto, PayPal, aŭ usona ĉeko, per nia retbutiko. Vidu:
http://esperanto-usa.org/retbutiko/index.php?main_page=product_info&cPat...

Se vi preferas sendi monon perpoŝte, vi povas sendi usonan ĉekon al:
Esperanto-USA
1500 Park Ave STE 134
Emeryville CA 94608
USONO

Se vi havas demandojn, sendu ilin al:

Andersen for Esperantists at LibriVox

Philip David Morgan's picture

Esperanto may still have a small presence at LibriVox, but yesterday they gifted gesamideanoj a new audiobook: Fabeloj de Andersen, five Hans Christian Andersen stories translated by Frederik Skeel–Giørling and read by LibriVox volunteer Rosslyn Carlyle (slowly, by the way, I'm sure for the sake of beginners).

https://librivox.org/fabeloj-by-hans-christian-andersen/

Kreo de kritika rondo

russ's picture

Kiam mi loĝis en Usono, mi partoprenis kritikan rondon por verkistoj (http://slugtribe.org/) dum kelkaj jaroj, kio estis tre utila interesa afero. Tiaj grupoj oftas en anglalingvujo kaj supozeble en multaj aliaj naciaj lingvoj. Delonge tio mankis al mi en Esperantujo, kie la diseco de ni malfaciligas organizi tiajn grupojn en fizika loko (kontraste kun virtuala grupo interrete). Mi aŭdis pri tre malmultaj tiaj vid-al-vidaj grupoj kun regulaj renkontiĝoj en Esperanto.

Tamen mi fine sukcesis iniciati inaŭguran renkontiĝon de kritika rondo en nia loka klubo (en Vroclavo, Polujo) hieraŭ. Estis 3 tradukoj por trakti (unu fikcio, unu politika eseo, kaj unu kanto, kiun la tradukinto kantis dum li pianis tre plaĉe kaj amuze), kaj 8 partoprenantoj aperis (plej multaj ne estis aktivaj verkistoj/tradukistoj mem, sed tio estas tute en ordo se oni tamen ŝatas helpi plibonigi tekstojn!). 8 homoj estis super miaj atendoj, do mi feliĉis.

Verkado pri mia ekzercado

pbrewer's picture

Por trakti la vortprovizon de ekzerco kaj trajniteco—kaj ĉar la afero ne plu interesas miajn amikojn—mi verkas en mia retlogo pri mia ekzerco.

Se tio (iel, ial) interesas vin, vi legu!

Mi afiŝis du erojn ĝis nun:

http://esperanto.philipbrewer.net/2015/02/ekzerco-kaj-trejniteco/

http://esperanto.philipbrewer.net/2015/02/miaj-ekzercaj-agadoj/

Mi baldaŭ verkos pli pri tajĝio, kurado, ktp.

Ĝuu! (Aŭ restu for, se tio pli plaĉas).

by pbrewer

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?
one week ($800)
59%
two weeks ($1500)
14%
three weeks ($2100)
27%
Total votes: 707
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes