Blogs
Every year, the Central Office receives free numbers of various Esperanto magazines from various publishers.
These numbers are now available FREE to members of E-USA through the online store (www.esperanto-usa.org/retbutiko).
See the category 'FREE Magazines - members only'.
Ekzistas en la angla, fonte de la matematiko, preskaŭa kalemburo kiu estas perfekta kalemburo en Esperanto. En la angla, la malperfekteco de la kalemburo devenas de la fakto, ke ekzistas kiel du apartaj vortoj "discreet" kaj "discrete", sed en Esperanto oni uzas, sen konfuzo, la saman vorton - "disktreta" - por ambaŭ nocioj.
Do, al la kalemburo: La Ĝenerala Topologio (angle: General Topology) estas parto de la matematiko. En la Ĝenerala Topologio, oni studas diversajn "spacojn". Inter tiuj spacoj estas tiu kiu estas "maldiskreta", tio estas, konsistas, por tiel paroli, nur el unu nedisigebla bulo. Oni kromnomas tiun spacon "bagatela" (angle: "trivial"). Do, jen la natura kalemburo, pri tio kion pri la vivo instruas al ni la matematiko: Se vi estas maldiskreta, vi estas bagatela. Efektiva veraĵo, ĉu ne?
Afable,
Mike Jones
30.Sep.2012
Fort Worth Texas
Malpost nun, estas bone konate inter anglalingvanoj, ke vi povas forte misliterumadi la anglan sen perdi legeblecon, kondiĉe nur, ke vi konservas la unuan kaj lastan literon samloke. Ni nomu tian literumadon "miksitan" literumadon (kaj la literumadon de lingvo kiu toleras tian miksitecon "miksebla"). Do la angla literumado estas miksebla. Jen estas ligo al reta artikolo kiu diskutas tiun temon:
spelling first letter last letter:
("I cnduo't bvleiee taht I culod aulaclty uesdtannrd waht I was rdnaieg.")
http://www.ecenglish.com/learnenglish/lessons/can-you-read
Ĝuste hodiaŭ (mardon, la 25-an de septembro) mi ekpensis denove pri la miksebleco de la angla literumado, ĉar mi renkontis ĝian profesian kaj tre efikan uzon en komerca medio hodiaŭ matene butikumante por nutraĵoj (ĉe la vendejo "SuperSave" en River Oaks, apudurbo de Fort Worth). Jen la afiŝo (reklamo por nova varo) kiun mi vidis:
JELL-O
Mixing tihngs up mkaes tehm fnunner.
Intorduicng new JELL-O wtih Mix-Ins.
ARE estas la ĉiujara Esperanto-renkontiĝo en nord-orienta Usono organizata de Esperanto-Societo Kebekia. Ĝi okazos de la 6-a ĝis 8-a de oktobro 2012 (Dankofesto en Kanado, Kolumbo-Tago en Usono)
Venu ĝui la belegan gastejon apud lago, la amikecan etoson, la internaciecon de la ĉeestantaro kaj la varian programon!
Pli da informoj: http://www.esperanto.qc.ca/eo/are
Hardcover editionGreetings all,
I just wanted to make everyone aware that printed versions of ESPDIC (Esperanto-English Dictionary) are now available from Evertype:
http://www.evertype.com/books/espdic.html
Michael Everson (the editor) has done a really fantastic job of turning the latest version of ESPDIC into a high quality book (hardcover and paperback). In the process he also provided well over 800 new terms and MANY edits/corrections of existing entries.
Note that ESPDIC is published under the Creative Commons 3.0 Unported License, which means anyone can use, transmit, or modify ESPDIC for any purpose, including commercial purposes, as long as the source is properly attributed. Michael's printed version is an excellent example of how I hoped this license would be used.
The dictionary can be ordered from Amazon:
"Fran Ank" estas la nomo kiun mi estas donanta al la 4-jaraĝa Palestina knabino mortigita fare de la Israelanoj en aŭgusto 2001.
Mi ne memoras en kiu tago en aŭgusto kiam ŝi estis mortigita, do mi estas arbitre nomumanta la 27-an de aŭgusto kiel tut-monda "Fran Ank" - Tago.
Se mi iam ajn forgesas vin, Ho Fran, mia dekstra mano velku, kaj mia lango algluiĝu al la supro de mia buŝo!
Mi scias, ke en julio 1952 Ann E. Beatty atendis 95-an naskiĝdatrevenon (t.e., ŝi naskiĝis julie de 1857). Ĉu ŝi atingis ĝin? Kiam ŝi finfine mortis? Ĉu ŝia kopirajto pri Espero Internacia, kiu ŝajne eldoniĝis en 1924, renoviĝis post la 28-jariĝo?
Mi tute serioze demandas. Eble Lee Miller memoras, ĉu iuj respondoj troviĝis al tiuj demandoj, sed se jes, mi ne povas nun retrovi ilin.
It often happens that things in the literature, online and offline, sound just like a property of Esperanto. Here is one random example I just came across:
"A distributed system is a system that operates robustly over a wide network."
http://guide.couchdb.org/draft/consistency.html
See what I mean? I read this and go, "Hmm, 'operates robustly over a wide network'??? - They could be talking about Esperanto!"
Regards,
Mike Jones
8.Aug.2012
Fort Worth Texas
Sub "50 Largest Cities in the USA" en ĉi tiu retejo de Esperanto-USA, troviĝas la jena frazo:
"Here are the fifty largest Metropolitan Statical Areas in the United States and total population according to the 2000 Census."
Kompreneble, "Statical" estu Statistical".
Tio ĉi estas aparta malbona preseraro, ĉar "statical" ja estas vorto, kun la signifo "montranta malmulte da ŝanĝo". Do, la preseraro ridindigas nin. Oni jam sufiĉe ridas pri ni, sen ke ni donu al ili veran kaŭzon!
Afable,
Mike Jones
6.Aŭg.2012