Skip to main content

limako's blog

Ni solene memoris

limako's picture

Oni Solenas 9-11: Oni solenas la forpasintoj de 9-11 en Amherst.Oni Solenas 9-11: Oni solenas la forpasintoj de 9-11 en Amherst.Hodiaŭ matene mi partoprenis solenaĵon memore al oni kiu perdis sian vivon en la atakoj de la 11a de septembro, 2001. Ĉe la konstruaĵo de la fajrobrigado, oni sonoris sonorilon kaj malaltigis la standardon dum oni paroladis honore al la heroaj forpasintoj. Ĉeestis la urbestroj, fajrobrigado, membroj de la polico, kaj kelkaj aliaj. La afero daŭris nur duono da horo, sed helpis min memori tiuj teruraj momentoj kaj la homoj kiuj, en tiu momento, kuraĝis eniri la konstruaĵojn por helpi tiuj, kiuj ne povis eliri. Ni ne forgesu.

by limako

Kvaronjara Raporto de sekretario

limako's picture

Oni kiu akceptas postenon kiel estrarano de Esperanto-USA ankaŭ akceptas la devon verki kvaronjaran raporton pri sia agado. Mi proponas ke la estraranoj verku blogafiŝojn kiel siaj kvaronjaraj raportoj. Jen la mia:

Mia agado por Esperanto-USA dum la pasinta kvaronjaro precipe temis la retpagxaron. Mi, kun Vilĉjo Harris organizis kaj kondukis la transiron de la retpaĝaj servoj de antaŭa gastiganto (hypermart) al nova (dreamhost). Mi ankaŭ daŭre subtenis la retpaĝaron per kontrolo de afiŝoj por forigi spamaĵon kaj aldono de enketoj, kiuj ofertas ian novan ĉe la unua paĝo. Mi ankaŭ skribis afiŝojn pri diversaj novaĵoj.

by limako

Manko de dramo

limako's picture

Mi konas homojn al kiuj ŝajne mankas dramo en ties vivoj. Ili ofte fabrikas dramon kaj ĉiuj, kiuj konas ilin estas enkirlitaj en siajn fantaziaĵojn. La Civito ŝajnas al mi tia.

En malnova artikolo ĉe Libera Folio (interesa kaj leginda artikolo, fakte) mi vidis novan komenton de Istvan Ertl, kiu ligas al artikolo kiu ligas al artikolo pri La Civito kiu enhavas strangajn plendojn pri samideano, precipe:

en la fervoja stacidomo de Berno, la 21an de aŭgusto posttagmeze, kie la "ministro de la Esperanta Respubliko" estus kondutinta kiel ĝisvome ebria, en alesto de atestantoj.

by limako

Esperanto-kurso ĉe UMass

limako's picture

En la printempo, mi proponis Esperanto-kurson por honoraj studentoj. Oni akceptis mian proponon, 12 studentoj jam aliĝis, kaj la kurson mi nun devas prepari.

by limako

Nova Artikolo de Dasgupta pri Barato kaj Esperanto

limako's picture

Probal Dasgupta havas artikolon ĉe la Times of India kiu pridiskutas kiel baratanoj influis la historion de Esperanto, de la decido ĉe la Ligo de Nacioj ĝis la UEA serio "Oriento-Okcidento". Interesa kaj leginda.

by limako

CALICO-Prelego

limako's picture

Hieraŭ frumatene, mi iris al Amherst College kaj kune prelegis kun Derek Roff ĉe la jarkunveno de CALICO -- organizaĵo de instruistoj kiuj uzas komputilojn por subteni la lernadon de fremdaj lingvoj. Nia prelego priskribis la disvolviĝon kaj rezultojn de la retpaĝaro "lernu.net". Pro la frua horo kaj pro tio ke okazis samtempe 6 programeroj (el kiu du estis de fondintoj de CALICO), venis al nia prelego nur ses homoj. Sed ili vere interesiĝis pri la temo, partoprenis atente, kaj faris kelkajn trafajn demandojn. Oni registris la prelegon kaj, oni diras ke ĝi estos havebla rete iel.

by limako

Dua Tago de la Landa Kongreso

limako's picture

Dimanĉe, la kongreso daŭris kaj mi ofertis programeron "Frumatenaj Hajkoj" en kiu mi gvidis al oni kiu volas verki hajkojn. Venis tri aliaj homoj kaj ni kune verkis hajkojn dum horo. Mi legis kelkajn el miaj hajkoj kaj kelkej el la tvitera-universo.

by limako

Estrarkunsido 2010

limako's picture

En la mateno, mi serĉis restoracion por matenmanĝi sed neniuj estis malfermitaj je la 6a horo. Mi promenis iomete inter la konstruaĵoj kaj trovis belan lokon apud fonto por atendi ĝis la 7a horo ĝis malfermos la 7a horo. Dum mi atendis, aliaj venis ankaŭ por matenmanĝi.

aliaj venas
kaj tiras je la pordo...
restas ŝlosita

by limako

Survoje al la 2010 Landa Kongreso

limako's picture

En mia familio, estas jam delonge la 17a regulo de Esperanto ke, dum mi veturas al Esperanto kongreso, okazas iu krizo ĉe la hejmo. Ĉijare la krizo okazis antaŭ mi eĉ ekveturis: ŝtormego trablovis la najbarejon, forblovis kelkajn arbojn en nia ĝardeno, el kiuj du trafis la domon. Mi vekiĝis meznokte aŭdinte la hurlon de tordita ligno kaj sentante la aeron antaŭ la falanta arbo. La arboj trafis la domon ĝuste super kie mi dormis kaj branĉo eĉ truigis la ekranon en la fenestro. Granda bato skuis la tutan domon. Vergoj kaj pingloj kovris la plankon apud mia lito.

by limako

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes