Skip to main content

Syndicate contentlk2010

PETO: Distra Vespero registrado

jedmeltzer's picture

Mi ĝojas, ke pluraj homoj faris vid-registradon kaj fotojn de la eventoj de la Landa Kongreso. Kio probable estis memevidenta, mi aparte ĝuis la distran vesperon. Estis bonega eduka sperto por mi envolviĝi en la organizado de la LK, post jaroj de agad-manko por Esperanto, sed pli ol ĉiuj aliaj pecoj de la kongreso, mi verŝis mian animon en la planadon de la Distra Vespero. Do mi ŝatus kompili ion de la diversaj registroj por krei memoraĵon. Ĉefe por mia propra ĝuo, sed eble partoj ankaŭ estus interesaj por pli vasta spektantaro, kaj ni povus meti videojn en Youtube.

Grupa Foto LK 2010

Usona Landa Kongreso 2010
La proksimume cent partoprenantoj de la 2010 usona Landa Kongreso en Batesdo, Marilando.

by limako

Landa Kongreso Programaj detaloj

La kongresa programo rapide formiĝas, kaj ni feliĉe anoncas multajn ekscitemajn agadojn! Ankoraŭ restas tempo aliĝi, do aliĝu nun kaj planu vian vojaĝon al Vaŝingtono!

Ni ofertos:

Arika Okrent - "La rolo de Esperanto en la historio de inventitaj lingvoj."
Humphrey Tonkin - "Esperanto en la nuna mondo."
Skajpa ligo kun la Rusia Esperanto-Kongreso.
Zamenhof en Vaŝingtono, 1910
Esperanto en Afriko
La situacio pri vojaĝado al Kubo, por la UK
Speciala spektado de la premiita mallonga filmo, "Conlang," nova komedio pri inventitaj lingvoj.

Sed ne ĉio rilatas al la movado. Ni havas bonegajn programerojn, kiuj estas en Esperanto, sed ne temas pri la lingvo nek la movado.

Nia sunsistema orbito
Ĉu ni estas kion ni manĝas?
Poezia forumo
Jogo por komencantoj

Kaj ekskursoj!
Vendredo (antaŭ la kongreso): Kapitolo, Blanka Domo (provizore).
Sabato: Biblioteko de Kongreso, inkluzive de speciala vidado de la Esperanta kolekto.
Lundo: Holokaŭsta Muzeo (provizore).

Kaj multon pli! Ni ne listigas ĉion ĉi tie, sed inter aliaj agadoj, okazos la bankedo, la aŭkcio, unu-vira teatraĵo, plena ordo da muzika distraĵo dimanĉe nokte, ludoj, lecionoj por komencantoj kaj progresantoj, kaj kiel ĉiam, multaj oportunoj renkonti interesajn homojn kaj praktiki Esperanton. Mi kutime sonĝas en Esperanto dum la dua nokto de kongreso. Ne maltrafu ĉi tiun historian okazon! Mi promesas, ke indos la vojaĝo al Vaŝingtono, simple por ĉeesti la noforgeseblan spektaklon de la "mistera gasto" ĉe la dimanĉ-nokta distra programo!

by jedmeltzer

Esperanto@UIUC: Update and Request for help with LK plans

Darsi Ross's picture

Saluton, karaj!
Esperanto@UIUC, our local group in Champaign, IL and a registered student organization at the University of Illinois, is busy busy busy. I think we have somewhere around 9 new members who will be coming to the beginner meetings, as well as a very active and dedicated group of about 10 advanced speakers of the language. We now have weekly beginner lessons (consist mainly of reading and translating "Gerda Malaperis") and weekly advanced discussion tables. So far, we've chatted at the discussion tables, watched Russian cartoons with Esperanto subtitles, and played games. I love it--it's a tradition to stay. We'll see how it grows.

Let me tell you loud and clear: we want to bring everyone we can to the LK this year. There is the interest, there is the dedication, but the money is difficult to procure. This week we're having our first bake sale. There will be cookies, hot cocoa, and perhaps necklaces and bracelets with Valentine's day-themed Esperanto phrases on them. I'm willing to have as many bake sales as it takes to get these great young minds to the LK, but I fear bake sales alone are not enough.

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes