Skip to main content

Aliĝu al la jubilea UK-2015 en Lille (ĝis 31a de decembro: plej favorpreze!)

Jxenja A.'s picture

De la 25a de julio ĝis 1a de augusto 2015 okazos la Universala Kongreso de Esperanto, en Lillo, norda Francio. Tiu UK estos treege vizitinda pro 15 kialoj:

1/ Ĉiujare la plej granda Esperanto-kongreso estas la Universala Kongreso, kun ĉiaspecaj kunsidoj, solenaĵoj kaj popularaj programeroj: Malfermo, Fermo, Artaj Vesperoj, Bufedo, Balo ktp. La UK 2015 estos tiusence tradicia UK ...

2/ … sed aliflanke la Universala Kongreso 2015 estos jubilea, 100a UK ! La jubileo estos diversmaniere festata dum la Kongreso: ekskursoj, kulturaj programeroj, fakaj kunsidoj.

3/ La Universala Kongreso 2015 okazos en Lillo, norda Francio, en la sama regiono kiel la urbo de la unua UK : Bulonjo-ĉe-Maro.

4/ La gastiga urbo, Lillo, estas eŭropa metropolo, proksima al 3 EU-landoj: Belgio, Nederlando kaj Britio, kaj parto de la eŭrometropolo Lille-Kortrijk-Tournai. En 2004 ĝi estis eŭropa ĉefurbo pri Kulturo. Tiun jaron venis 9 milionoj vizitantoj. La urbo konservis kelkajn el la artaĵoj tiam montritaj.

5/ La urbo Lillo estas facile alirebla: 80 minutojn for de Londono, 60 de Parizo kaj 35 de Bruselo. Ĝi estas atingebla per rapida trajno TGV, per aviadilo, buse, aŭte.

6/ Lillo estas tre interesa urbo turismo-rilate: muzeoj, bazaroj, kun longa historio, verdejoj... Lillo estas urbo plej agrabla. Laŭ siaj stratoj la vizitantoj trovas luksajn butikojn kaj butikoplenajn piedstratojn, gastronomiajn restoraciojn kaj tipajn tavernojn, artogaleriojn kaj multkolorajn stratbazarojn.

7/ Lillo estas verda urbo: multaj parkoj, ĝardenoj, padoj, kanaloj … kaj eĉ stelforma milita bazejo, kiu situas en la verda pulmo de la urbo !

Dum la UK 2015 estos proponata riĉa ekskursa programo:

8/ Ĉiutage estos ekskurso al Bulonjo-ĉe-Maro, laŭ la paŝoj de LLZ. Okazos tiam solenaĵoj kun la loka urbestraro, kiuj povos okazi en la urbodomo; en la urba teatrejo, kie estis inaŭgurita la unua Universala Kongreso de Esperanto; sur la stacidoma placo Zamenhof, kie staras busto de Zamenhof.

9/ Eblos viziti elstarajn muzeojn kaj artejojn en Lillo: la Baseno (La Piscine), la Belarta Muzeo. La Belarta Muzeo estas la dua plej ampleksa en Francio, post la Luvro en Parizo.

10/ kaj estos ekskursoj al vizitindaj lokoj en la regiono : Araso, Amieno, Lens (kie de nelonge situas la muzeo Louvre-Lens, dua establaĵo de la fama pariza muzeo) … kaj eĉ Bruĝo kaj Ipro, en Belgio. Krome, antaŭ-, post- kaj eĉ dumkongrese, eblos viziti aliajn partojn de Francio, la plej vizitata lando en la mondo: Kastelo Greziljono, Luar-kasteloj, Parizo, Provenco.

11/ La Kongresejo, Lillo Granda Palaco, estas moderna konstruaĵo en la urbo-centro, malpli ol unu kilometron for de du stacidomoj, Lillo Flandro kaj Lillo Eŭropo.

12/ Multnombra estos la partoprenontoj. Estu vi inter ili, kontribuu al tio, ke la UK 2015 estu la plej amasa en la 21a jarcento. Aparte ni menciu, ke la novuloj estos diligente kaj pli zorgeme ol kutime akceptataj kaj helpataj dum la Kongreso dank’al sistemo de Anĝeloj.

13/ La kultura programo estos aparte bunta kaj altnivela : koncertoj, teatraĵoj, ekspozicioj.
Inter la koncertoj spekteblaj estos famaj, kaj malpli famaj, francaj kaj internaciaj artistoj. Estos grandega nacia vespero por ekkoni la nordfrancian kulturon kaj kunvivi grandajn emociojn !

14/ La UK estos malfermata al la ekstera publiko: pluraj kulturaj eventoj estos aranĝitaj en la urbo mem, ekz. en Lillo-plaĝo, kiel spektakloj, ekspozicioj...

15/ Eblos en Lillo frandi bongustan francan kaj lokan gastronomion: vafloj kaj aliaj dolĉaĵoj, bieroj, flandra carbonade (specialaĵo kun bova viando kuirita en biero), waterzoï, potjevleesch, diversaj fromaĝoj, alkoholo “genièvre” (juniperbrando), mituloj kaj frititaj terpomoj...

Do, ĉial, aliĝu, venu, partoprenu al la 100a Universala Kongreso en Lillo 2015. Bonvenon al Lillo2015!

Aliĝu ĝis 31a de decembro kaj ricevu rabaton por frua aliĝo!

by Jxenja A.

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, kalketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?
one week ($800)
59%
two weeks ($1500)
14%
three weeks ($2100)
27%
Total votes: 683

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes