Skip to main content

ARE en bildoj

limako's picture

Jen kelkaj bildoj de la Aŭtuna Renkontiĝo:

ARE-2009

Partoprenis proksimume 50 homoj, el kiu du-trionoj estis usonanoj kaj unu triono tute novaj partoprenantoj. (Kaj, meritas diri ke triono ankaŭ estis homoj de mia loka grupo).

Normando kaj Zdravka

Normando kaj Zdravka organizas ARE.

Folioj blovas super labirinto

Ĉe Silver Bay estas labirinto kiun mi eltrovis pasintajare. Lucy kaj mi marŝis laŭ la labirinton denove ĉijare.

Tomaso

Estis multaj bonaj prelegoj, inter ili tre interesa prelego de Tomaso pri la Pakua lingvo: planlingvo kreita por la televida programo Lando de la Perditoj.

Esther kaj Hoss

Plaĉas pri ARE kaj la bela etoso kaj la interesaj homoj kiuj venas, kiel Esther Schor (profesorino de Princeton kiu verkas libron pri la Esperanto movado) kaj Hoss Firooznia (la redaktoro de nia bulteno). Pri kio ili parolas?

by limako

Comments

Bele!

hoss's picture

Dankon pro la belaj fotoj; vi vere kaptis ampleksan gamon da temoj! Ĉu eblas aldoni kelkajn (aŭ ĉiujn!) el tiuj al la ARE-grupo ĉe ipernity? Kelkaj partoprenantoj jam uzas la servon, kaj estus plaĉe amasigi ĉies fotojn en unu loko. Jen ligilo:

http://www.ipernity.com/group/124573

October 18, 2009 by hoss, 16 weeks 1 day ago

Farita

limako's picture

Mi faris tion. Mi aparte gratulas vin pro tiu ĉi bildo. Ege trafa!

October 19, 2009 by limako, 16 weeks 1 day ago

Mi loĝas nur unu horo de la

formiko's picture

Mi loĝas nur du horoj de la loko, sed mi tiam vizitis miajn gepatrojn :( Mi ĉeestos la sekvanta jaro,

October 20, 2009 by formiko, 16 weeks 11 hours ago

Poll

La plej nemalhavinda vortaro estas:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes