Skip to main content

Brazila Esperantisto serĉas gastejon en Usono

vilcxjo-me's picture

Mi lastatempe ricevis la jenan retmesagxon de Fábio Monteiro.
Se vi volas gastigi lin post la Landa Kongreso, sciigu min, kaj mi sendos al vi lian adreson:

Saluton, geamikoj el Usono!!!
Mi nomiĝas Fábio Monteiro kaj aĝas 34 jarojn. Mi estas brazila ĵurnalisto kaj Esperanta aktivulo, kiu unuafoje partoprenos en NASK kaj en la Usona Kongreso de Esperanto ĉi-jare. (Sube estas pli da informoj pri mi)

Pro tio, nuntempe mi organizas mian vojaĝon kaj restadon en Usono... Post la koncernaj E-eventoj, mi intencas resti en Usono dum unu aŭ du monatoj, precipe por studi la anglan lingvon, por turismi iomete tra la lando, kaj kompreneble por profiti la mirindajn oportunojn, kiujn Esperanto donacas al ni. Pro tio, mi petas helpeton al vi ĉiuj!

Mi volus ekscii pri tio: en kiuj urboj mi trovos organizatajn E-grupojn kaj eblajn E-gastejon? Mi volegus restadi ĉe Esperantistoj en Usono! Por mi, ne gravas ĉu la urbo estas granda aŭ malgranda, ĉu la grupo estas junaĝa aŭ maljunaĝa, ĉu la vetero estas varma aŭ malvarma... Laŭ mi, pli valoras sperti la kulturan interŝanĝon pere de Esperanto.

Mia dezirata vojaĝplano estas: unue, mi iros al urbo Raleigh (ĉefurbo de Nord-Karolino), kie okazos NASK kaj la nacia kongreso. Poste, mi ŝatus resti dum pli-malpli unu monato en iu urbo, kie mi povas studi la anglan ĉe somera aŭ intensa kurso. Post tio, mi volus vojaĝi al du aŭ tri malsamaj regionoj por simple turismi, tiuokaze mi restados en tiuj urboj nur dum kelkaj tagoj. Poste mi revenos al mia brazila hejmo probable tre feliĉa!

Se vi povas kaj volas gastigi eksterlandan esperantiston (tre simpatian!), do bonvole respondu ĉi-mesaĝon! Se vi ne povas, tamen konas alian Esperantiston kiu povas, do bv resendu ĉi-mesaĝon al li aŭ ŝi. Mi kredas ke ju pli frue oni organizas itineron, des pli bone la vojaĝo konkretiĝos. Mi anticipe elkore dankas al ĉiuj helpantoj!

Kompreneble, mi respondecas pri miaj elspezoj, mi ankaŭ pretas helpi en la hejmaj taskoj, kaj mi povas zorgi pri mia propra manĝaĵo. Specifajn kondiĉojn de la gastiganto ni certe povas interkonsenti. Nature kaj volonte, iu ajn kunlaboro ĉe Esperantaj kluboj, asocioj aŭ kursoj estas tre bonvena por mi!

Mi anticipe dankas pro via atento. Kaj mi esperas konatiĝi persone kun vi dum NASK kaj dum la Usona Kongreso de Esperanto.

Amike,
Fabjo Montejro

- Iom pri mi: Mi estas profesia ĵurnalisto, kiu nuntempe laboras en Televid-kanalo kaj radi-stacio en Brazilo. Mi loĝas en urbo Fortalezo, situata en la nordorienta parto de la lando. Ĝi iom famas en Esperantujo pro ĝia vigla E-movado kaj pro la fakto ke ĝi gastigis UK-on en 2002. Mi estas fraŭlo, tial mi ankoraŭ ne havas gefilojn. Mi ekkonis Esperanton en 2008, kiam mia ĉefo “devigis” min prepari televid-raporton pri la Internacia Lingvo. Tiam mi tuj interesiĝis pri Esperanto. Nun mi estas ano de UEA kaj gastiganto ĉe Pasporta Servo. Ene de Esperantujo mi reĝisoras aŭdvidan projekton, nome “Globeto – Interreta Televido”.

- Spektu Globeton:
https://www.youtube.com/playlist?list=PL6080927F401B564B

- Vizitu mian blogon:
http://fabinhomonteiro.com

by vilcxjo-me

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?
one week ($800)
59%
two weeks ($1500)
14%
three weeks ($2100)
27%
Total votes: 715
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes