CALICO-Prelego
Hieraŭ frumatene, mi iris al Amherst College kaj kune prelegis kun Derek Roff ĉe la jarkunveno de CALICO -- organizaĵo de instruistoj kiuj uzas komputilojn por subteni la lernadon de fremdaj lingvoj. Nia prelego priskribis la disvolviĝon kaj rezultojn de la retpaĝaro "lernu.net". Pro la frua horo kaj pro tio ke okazis samtempe 6 programeroj (el kiu du estis de fondintoj de CALICO), venis al nia prelego nur ses homoj. Sed ili vere interesiĝis pri la temo, partoprenis atente, kaj faris kelkajn trafajn demandojn. Oni registris la prelegon kaj, oni diras ke ĝi estos havebla rete iel. Mi tre ĝuis la kunlaboron kun Derek, kiun mi antaŭe neniam renkontis vid-al-vide, kaj ni pridiskutas ĉu kuntiri ĉion en eldoneblan sciencan artikolon.
- limako's blog
- Login or register to post comments



