Skip to main content

Estonteco de NASK

limako's picture

Dum la vintro, mi ricevis inviton de la NASK-teamo veni al kunsido por diskuti la estontecon de NASK. Oni organizis la kunsidon tuj post la fino de NASK ĉijare kaj mi alvenis iomete frue kaj povis adiaŭi multajn el la partiprenintoj antaŭ la kunsidoj komencis. (Mi ankaŭ havis tempon aĉeti iom da biero.) Post la vespermanĝo, ni enkondukis nin al la grupo kaj diskutis la historion de NASK.

Estas interesa grupo de homoj laŭ aĝo, sperto kaj vidpunkto: Ellen Eddy, Grant Goodall, kaj Lee Miller estas la plej gravaj el la nunaj organizantoj. Derek Roff estas ofta partoprenanto de NASK kaj estrarano de ESF. Jacob Schwartz kaj Erin Piateski estas aktivaj Esperantistoj kaj (speciale Erin) partoprenis la starigon de Lernu. Mar Cardenas kaj Stephen Cybulski estas pli antaŭnelongaj partoprenantoj de NASK (kaj estraranoj de E-USA). Nur dum la unua kunsido partoprenis ankaŭ Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren -- ambaŭ instruis ĉi jare (kaj pasinte ankaŭ). Kaj venis mi.

NASK komenciĝis en 1970 fare precipe de Cathy Schulze -- dum multaj jaroj oni plej often parolis pri ĝi kiel "tiu kurso ĉe SFSU". Finfine ĝi perdis sian hejmon kaj vagis: unue al Hartford, tiam al Brattleboro, kaj finfine al San Diego. Ĝi daŭre ekzistas precipe ĉar Cathy testementis sufiĉe grandan monsumon por sekurigi estontecon de la kurso.

Post ĝi forlasis SFSU, la kursaro ne sukcesas allogi la saman nivelon de partoprenado. Oni esploras tial aliajn formon por helpi ĝin sukcesiĝi denove. Unue, ĝi estis tri-semajna kurso kiu ofertas universitatan krediton. Lastatempe, oni esploras aliajn strukturojn: ĉijare ĝi estis unusemajna seminario kiu ne ofertis krediton. Kaj nun okazas tiu ĉi plana kunsido.

Hodiaŭ ni parolos pri celoj kaj strukturo. Mi antaŭvidas viglan diskuton.

by limako

Comments

pri NASK

Lee Miller's picture

La kurso en Hartfordo estis aparta iniciativo kaj ne estis kunligita kun NASK. Mi pensas ke ĝi okazis almenaŭ dufoje, eble pli. Kaj laŭ mia memoro ĝi estis nur unusemajna kurso.

Dankon pro la afiŝo. La diskuto ja estis vigla kaj helpis klarigi multon. Ni tre detale klarigis kaj la kialojn kaj la celojn de NASK, kaj tio estos grava gvidilo dum planado por estontaj kursoj.

Kelkaj homoj vojaĝis longe translande por ĉeesti, kelkaj el ni jam estis ĉi tie en San-diego. Al ĉiu mi sincere dankas.

Lee

July 12, 2011 by Lee Miller, 5 years 45 weeks ago

Ĝustigoj

Mike Jones's picture

“ni enkondukis nin al la grupo” estu “ni prezentis nin al la grupo”

“Post ĝi forlasis SFSU” estu “Post kiam ĝi forlasis na SFSU”

July 11, 2011 by Mike Jones, 5 years 45 weeks ago

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes