Skip to main content

Filozofo-raptoro

limako's picture

Philosoraptor in Esperanto: Philosoraptor pripensas Esperanto-gramatikon.Philosoraptor in Esperanto: Philosoraptor pripensas Esperanto-gramatikon.Dum la lastaj semajno de la aŭtuno, mi trovas min laca. Malgraŭ tio ke mi estas superŝutita per laboro (sed malpli ol ĉe la pli fruaj semajnoj), mi devas trovi ion por amuziĝi (aŭ mi mortigus iu(j)n). Ĉijare, mi trovis "filozofo-raptoron".

Filozofo-raptoro estas bildo kiun oni povas facile trovi senvorte, kaj poste uzi grafikan programon (kiel Inkscape) por aldoni la propran mesaĝon. Estas eĉ retpaĝo kie vi povas simple entajpi la mesaĝojn.

Mi faris bildon unue por sendi amuzan mesaĝon al Hoss: "Ĉu mi manĝu veganan? Aŭ veganon?" Kaj mi poste faris la ĉitiean bildon. Mi scivolas kiajn aliajn demandojn havus filozofo-raptoro pri Esperanto...

Ho! Ankaŭ mi finfine solvis la problemon pri alŝutado de bildoj ĉe la retpaĝaro.

by limako

Comments

Interese

pauswa's picture

Mi opinias, ke tia programo estos tre utila por Esperantistoj. La ideo estas bonega. :)

Dankon pro la ligilo.

November 23, 2009 by pauswa, 16 weeks 4 days ago

haha

Ailanto's picture

Mi tre ŝatas vian mesaĝon. Mi sugestas ke vi afiŝu ĝin ankaŭ ĉe ipernity!

November 21, 2009 by Ailanto, 16 weeks 6 days ago

Grafikilo

Ailanto's picture

Dankon, mi ne konis la programon Inkscape. Ankaŭ Grafikilo taŭgus.

November 21, 2009 by Ailanto, 16 weeks 6 days ago

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?
L.L. Zamenhof
36%
M.K. Ghandi
10%
K. Kalocsay
7%
L. Tolstoy
2%
J. Baghy
0%
W. Churchill
7%
G. Waringhien
2%
A. Einstein
10%
W. Auld
7%
M.L. King
12%
F. Dorcus
7%
Total votes: 42

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes