Gazetoteko Lanti
Mi trovis hodiaŭ la Gazetotekon Lanti, kiu estas arĥivo de malnovaj novaĵleteroj. Estas skanitaj ekzempleroj de novaĵleteroj, precipe de la 1950aj jaroj, sed foje pli novaj kaj pli malnovaj. Kelkaj estas de la 20aj jaroj, kaj kelkaj inter la 2000-aj jaroj. La plej bedaŭrinda fakto estas ke (almenaŭ laŭ la kalkulilo, nur 31 homoj vizitis la retpaĝaron ekde 2003. Ĉu vere?
Kiam ĝi funkcias, La Gazetejo ofertas pli aktualajn ekzemplerojn. Lastatempe, tamen, gazetejo ne funkcias. Ni havas problemon en Esperantujo ke ni dependas de volontulaj laboroj kaj ne bone kunlaboras por kunigi la utilaj kaj interesaj partoj en unu loko kie eblas daŭre subteni ilin.
- limako's blog
- Login or register to post comments



