Skip to main content

Indiĝenaj Pepaĵoj

limako's picture

Nova retpaĝaro Indigenous Tweets atentigas lingvajn komunumojn ĉe la retservo twitter. Precipe, la celo estas helpi al uzantoj de maloftaj lingvoj trovi unu la alian. Nun 82 lingvoj estas subtenataj.

La kreanto de la retpaĝaro, Kevin Scannell, petis tradukojn por subteni pli da lingvoj kaj mi proponis tradukojn por Esperanto antaŭ monato. Kiam mi vidis ke li ankoraŭ ne anoncis subtenon por Esperanto, mi epoŝtis lin por demandi ĉu estis io farenda por antaŭengi la procezon. Li respondis tuj por pardopeti kaj klarigis ke li tute volas subteni Esperanton:

Mi ne aldonis Esperanton ĉar mi atingis (fakte superis) la limon de enketoj kiujn mi rajtas fari al twitter. Hazarda esplorado sugestas ke estas jam pluraj esperantistoj ĉe twitter kaj mi timas ke tio tro elĉerpus la karajn enketojn por subteni nun. Samkiel por Katalunia, Galiciania, kaj aliaj kiujn oni jam ofte petas.

La esperiga novaĵo estas ke mi nun pridiskutas la aferon kun la skipo de Twitter kaj espereble, flanke de tio, mi eble ekhavos pli larĝan aliron al ties datumbazo.

Ni atendu ke baldaŭ ni ekhavu alian rimedon por trovi unu la alian ĉe Twitter.

by limako

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes