Skip to main content

Jam vendredo

limako's picture

Jam alvenas vendredo ĉe la Universala Kongreso. Baze, mi tre ĝuas la sperton kaj mi ĝojas ke mi venis. Okazis multon, tamen, kaj mi tro okupiĝis por pripensi aŭ kompreni ĝis nun. Jen kelkaj rimarkoj pri miaj unuaj ekkomprenoj:

La UK estas grandega kaj estas facile perdiĝi ĉe ĝi. Oni lernas Esperanton ĉar oni volas konatiĝi kun homoj el la tuta mondo, sed ne necese ekkoni novajn homojn ĉiujare. Multaj el la homoj ĉe la UK partoprenis jam multfoje kaj ili jam ekkonis homojn kaj volas renkonti ilin denove. Dum la unuaj kelkaj tagoj, estas multe da miksado, sed poste multaj el la etaj grupoj retiriĝas en si mem.

Okazas samtempe multaj aferoj kaj ne eblas trafi ĉion. Cetere, se vi volas viziti la urbon aŭ turisti vi eĉ pli multe mistrafos. Unu afero kiu mankas estas "fadenoj" aŭ klasoj de programeroj por helpi ke oni trovu ĉiujn "movadajn" aŭ "kulturajn" programerojn.

La defio kiun alfrontas UEA estas ege granda. La esperantistaro estas jam ege diversa kaj ili volas malsamajn aferojn de UEA. Ĉe la UK, oni povas oferti buntan buffedon, sed intertempe kion faru la organizaĵo por altiri membrojn. Same kiel aliaj organizaĵoj, estas klare ke la estonteco estu sur la reto, sed restas la malriĉuloj kaj maljunuloj kiu aŭ ne havas aŭ ne volas aliri la reton: oni ne povas halti la servojn kiujn ili bezonas. Do estas enigme kiel antaŭenpaŝi.

Mi fakte, almenaŭ nun, ne sentas fortan bezonon alveni denove al Universala Kongreso. Mi ĝuis plej multe la personajn kontaktojn kiujn mi havis kun homoj ĉi tie -- por tio oni ne devas veni al la kongreso. Sed post jaro aŭ du, mi povas imagi ke mi denove volos merĝiĝi en la UKa frenezulejo denove.

by limako

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes