Skip to main content

Japana Maĉupikĉuo, kaj pli!

Jxenja A.'s picture

La printempa numero de La Riverego, la revuo de Esperanto-Societo Kebekia, estas nun havebla en la interreto: http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego115.pdf
Ĉi-aŭtune ni iris al… "ĉielo" kaj vidis la nubojn sub ni. Tio okazis en Takeda, Japanio, kiun oni nomas la Japana Maĉupikĉuo – kaj ni invitas vin al la "kunvojaĝo". Atendas vin ankaŭ artikolo pri elstara japana iniciato, kiu permesas al la adoleskantoj el Israelo kaj Palestino, kiuj perdis familianojn pro militoj, trovi la kuraĝon vivi kune, en paco. Vi povos legi ankaŭ la "herezan" artikolon el Krimeo pri la eventoj en Ukrainio kaj la secesio de Krimeo: tiu opinio, eble, surprizos vin… Laste, ni prezentos la daŭrigon de la bela poezieca originala romano de Den Drown.

Ne forgesu! Eblas ricevi rabaton por NASK, se vi aliĝos ĝis la 1a de aprilo. Kaj -- eblas ricevi stipendion de KEA – sed same, necesas rapidi kaj fari tion ANTAŬ la unua de aprilo. Fakte, vi povas aliĝi al TRI eventoj : NASK, Usona-Kanada kongreso kaj AMO – UEA-seminario por Aktivula Maturigo – ĉiuj eventoj okazos en Brita Kolumbio, Kanado. Krome, fine de aprilo okazos simpozio ĉe la novjorka oficejo de UN, kaj eblas aliĝi ankaŭ al tiu evento. Pri tiuj kaj aliaj bonegaj eventoj, kiuj okazis aŭ okazos, vi povos legi en tiu ĉi numero.

by Jxenja A.

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, kalketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes