Skip to main content

Landa Kongreso Programaj detaloj

La kongresa programo rapide formiĝas, kaj ni feliĉe anoncas multajn ekscitemajn agadojn! Ankoraŭ restas tempo aliĝi, do aliĝu nun kaj planu vian vojaĝon al Vaŝingtono!

Ni ofertos:

Arika Okrent - "La rolo de Esperanto en la historio de inventitaj lingvoj."
Humphrey Tonkin - "Esperanto en la nuna mondo."
Skajpa ligo kun la Rusia Esperanto-Kongreso.
Zamenhof en Vaŝingtono, 1910
Esperanto en Afriko
La situacio pri vojaĝado al Kubo, por la UK
Speciala spektado de la premiita mallonga filmo, "Conlang," nova komedio pri inventitaj lingvoj.

Sed ne ĉio rilatas al la movado. Ni havas bonegajn programerojn, kiuj estas en Esperanto, sed ne temas pri la lingvo nek la movado.

Nia sunsistema orbito
Ĉu ni estas kion ni manĝas?
Poezia forumo
Jogo por komencantoj

Kaj ekskursoj!
Vendredo (antaŭ la kongreso): Kapitolo, Blanka Domo (provizore).
Sabato: Biblioteko de Kongreso, inkluzive de speciala vidado de la Esperanta kolekto.
Lundo: Holokaŭsta Muzeo (provizore).

Kaj multon pli! Ni ne listigas ĉion ĉi tie, sed inter aliaj agadoj, okazos la bankedo, la aŭkcio, unu-vira teatraĵo, plena ordo da muzika distraĵo dimanĉe nokte, ludoj, lecionoj por komencantoj kaj progresantoj, kaj kiel ĉiam, multaj oportunoj renkonti interesajn homojn kaj praktiki Esperanton. Mi kutime sonĝas en Esperanto dum la dua nokto de kongreso. Ne maltrafu ĉi tiun historian okazon! Mi promesas, ke indos la vojaĝo al Vaŝingtono, simple por ĉeesti la noforgeseblan spektaklon de la "mistera gasto" ĉe la dimanĉ-nokta distra programo!

by jedmeltzer

Poll

Kial vi aliĝas al UEA?:
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes