Skip to main content

MEKARO-2014: gravas rezervi tuj!

Jxenja A.'s picture

Se vi intencas partopreni Mekaron 2014 en Ŝerbruko ĉi-printempe, gravas ke vi aliĝu al ĝi kaj rezervu vian ĉambron antaŭ la 17a de marto. La ĉi-jara Mekaro okazos ĉe la Universitato Bishop’s en la kvartalo Lennoxville de Sherbrooke. Estas la sola loko kie la organiza teamo povis trovi sufiĉan spacon por tiu evento. Ĉar pli ol 10 000 muzikistoj invados la urbon dum la sama maja semajnfino okaze de muzikfestivalo, ili okupos preskaŭ ciujn hotelojn, motelojn kaj eĉ universitatajn ĉambrojn.

La Ŝerbrukaj esperantistoj faris aranĝon kun la Universitato Bishop’s por rezervi 10 apartamentojn, kiuj enhavas ĉiu 4 ĉambrojn kaj 2 banĉambrojn, do entute 40 ĉambrojn je favoraj prezoj. La kondiĉo estas ke la rezervado de tiuj ĉambroj estu farita antaŭ la 17a de marto, du monatojn antaŭ la komenco de Mekaro. Post la 17a de marto, la Universitato rajtos doni la nerezervitajn ĉambrojn al iu ajn persono, kiu deziras okupi ĝin dum la mekara semajnfino. Kaj la prezo povas esti pli alta.

Alia avantaĝo por Mekaro 2014 estas ke se ni sukcesas luigi 30 ĉambrojn ĉe tiu Universitato, ni povos uzi senpage grandan ĉambron (Paterson Hall), kiu fariĝos nia dumtaga kunvenejo kun senpaga aliro al la reto dum la tuta semajnfino. Se ni ne havos 30 luitajn ĉambrojn por nia grupo, ni devos elspezi 150 $ tage se ni volas uzi tiun kunvenejon.

Ni preferus ne altigi la kotizon kaj profiti ĉiujn servojn tiajn kiajn jam proponitajn de la Universitato.

Do, se vi intencas ĉeesti Mekaron en Ŝerbruko, ni esperas, ke vi povos aliĝi al ĝi kaj rezervi vian ĉambron antaŭ la 17a de marto. Okaze de malhelpaĵo vi povos nuligi senpage vian rezervitan ĉambron ĝis 48 horoj antaŭ la 17a de majo. La kotizon (10 $) vi pagos nur la 17an de majo kiam vi registriĝos en la kunvenejo.

Organizantoj:
Trefleo Mercier
mekaro.ca treffle ĉe ymail.com

by Jxenja A.

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes