Skip to main content

Mesaĝo de nia prezidanto pri la kongreso en Miamo

vilcxjo-me's picture

Karaj,

La prezidanto de Esperanto-USA invitas vin al nia kongreso en Miami, Florido (8-a ĝis 11-a de julio)..

Jen lia invito:
---------------------------
Larkspur, Kalifornio, la 20an de marto 2016

Estimataj Estraranoj de Esperanto-USA

Esitmataj Asocianoj:

Post 110 tagoj komenciĝos en Universitato de Miamio, Florido, la 64a Landa Kongreso de Esperanto en Usono, organizita de Esperanto-USA, via landa asocio, kaj de grupo de esperantistoj en suda Florido, kune gvidata de Rob Kvašňák kaj Dennis Keefe.

La estontaj historiistoj de la Esperanto-movado en nia lando, havos sufiĉe riĉan materialon por esplori kaj prikomenti rilate la okazigon de tiu ĉi kongreso en Miamio. Ekde la plej fruaj tempoj, kiam ni ekpensis pri venigo de nia plej grava ĉiujara renkontiĝo al la bela kaj sunplena urbo en la sudorienta angulo de la lando, ni tuj aŭdis pri kiel malfacile estos tion fari: la loka grupo estas malgranda kaj malforta, la situacio de publika transporto en la regiono estas terura, mankas al ni kontaktoj ĉe la eblaj lokaj kongresejoj... Membroj de aliaj grupoj malpli obstinaj ol ni, esperantistoj, tutcerte estus rifuzintaj akcepti la defiojn, kaj estus trovintaj rapide alian lokon por la jara festivalo. Sed ni ja insistis. Survoje al Havano pro familia vizito, mi uzis tutan tagon por kunsidi kun la esperantistoj en Miamio, kaj por viziti la Universitaton de Miamio (UdeM), kiun ili trovis taŭga por gastigi la kongreson. En tiu momento ni havis la planon kunokazigi NASK en la sama loko, kaj ni ankaŭ kalkulis je favora sinteno antaŭe esprimita de ESF, la organizantoj de NASK, rilate okazigon de la kursaro en tiu regiono de la lando.

Bedaŭrinde, iom burokrateca malhelpeto simple frakasis niajn revojn kaj planojn. Por rajtigi nin uzi la universitaton kiel kongresejon, UdeM postulas havi sponsoron inter la profesoroj de tiu institucio. Simpla formalaĵo, laŭ la klarigoj de la respondeculo pri loĝadoj kaj konferencoj. Mi kompreneble turnis min al la estro de la Lingva fako en la universitato kaj sendis al ŝi longan klarigon pri niaj celoj kaj pri la naturo de la grupo kiu planis viziti la lokon kaj tiel plu. Mi vane atendis respondon dum pluraj monatoj. Intertempe, la administrantoj de ESF petis de ni prezicigon pri la kongresaj datoj kiun ili bezonis por decidi pri la datoj de la kursoj, sed la manko de sponsoro (fakte mi petis sponsoradon por ambaŭ eventoj, NASK kaj la landa kongreso), decidigis ilin finfine reveni al William Peace Universitato en Norda Karolino. Preskaŭ senespere, mi petis al niaj lokanoj denove viziti la lokon, ili ne sukcesis ricevi inviton por intervjuo. Mi resendis retmesaĝojn plurfoje, klopodante premi sufiĉe forte, sed daŭre resti ene de la limoj de civilizita kaj respektema dialogo, kaj tio estis ja malfacile...Mi petis al mia fratino, kiu loĝas iom proksime de UdeM renkonti la celatan profesorinon persone, kaj finfine je la tago kiam mia fratino estis jam survoje al UdeM, mi ricevis belan kaj pozitivan mesaĝon de la estrino de la lingva fako certigante, ke ŝi kompreneble sponsoros nian kongreson, ke ni povos uzi plurajn rimedojn por reklami ĝin, ke estus bonvene okazigi aranĝon kun partopreno de la loka komunumo, ktp. Nu, iom malfrue (ŝi senkulpigis sin pro troa profesia okupiteco) sed ni havis kongresejon!

En la lastaj semajnoj, nia oficeja direktoro Vilĉjo Harris finpretigis la aliĝilon, kiu estis dissendita al ĉiuj asocianoj kaj nun ni eniras la plej gravan parton de la kongresa organizado: sukcesigi multnombran aliĝon al la kongreso. Pro kaŭzoj kiujn mi ne emas denove rakonti, vi eble scias, ke nia kongreso pasintjara en Detrojto estis unu el la plej malgrandaj (mi ja ne kontrolis, sed mi esperas, ke ne temas pri la plej malgranda) en nia historio. Ni forviŝu la malkonvenan bildon de malforta asocio organizinta magran kongreseton pere de abundo de membroj, el ĉiuj ŝtatoj kaj regionoj de la lando kie ekzistas organizita movado, plus jen kaj jen izolitaj membroj kiuj emus partopreni plus niaj nordaj kaj sudaj najbaroj, kiuj ĉiam estas bonvenaj al nia kongreso.

Parolante pri sudaj najbaroj, mi ne povas eviti la emon rakonti pri la nunaj novaĵoj rilate al Kubo. La vizito de prezidento B. Obama okazas dum mi skribas tiujn ĉi liniojn, la normaligo de rilatoj inter la du landoj malrapide sed tute rimarkeble progresas. La alia vizito, tiu de deko da usonaj esperantistoj al la landa kongreso en Kubo pasintan novembron, nun povas esti reciprokata de pluaj kubaj esperantistoj al la kongreso en Miamio kaj ili eventuale ankaŭ sukcesos partopreni NASK-on. Mi esperas, ke unu el la pintoj de la kongreso ĉe UdeM estu la monda premiero de la filmo, kiu okaze de la nia vizito al Kubo kaj kun aŭspicio de Esperanto-USA kreis la brazila filmisto-ĵurnalisto Fabio Monteiro.

En Miamio ni dediĉos iom da tempo al kuna diskutado de la rekandidatiĝo de Montrealo por esti la gastiganto de la Universala Kongreso de Esperanto en 2019. Denove la invito okazos kiel kuna agado de la landaj asocioj kanada kaj usona, kune kun la provinca kebebia Esperanto-organizaĵo. Ĉiuj diras, ke la ŝancoj havi la sidejon kiam oni petas la duan fojon estas multe pli grandaj (ja Seŭlo por la venonta jaro devis peti dufoje por finfine ricevi ĝin). UEA decidos pri la kongreso 2019 ne ĉi jare en Nitro sed venontjare en Seŭlo, kaj se ni profitas tutan jaron por kunorganizi nian agadon kaj pretigi la plej elstaran pakaĵon iam ajn prezentitan, ni certe estos sur bona vojo.

Estimataj geamikoj: bonvolu veni al Miamio. Bonvolu inviti vian junan esperantan amikon aŭ amikinon. Bonvolu helpi pere de donaco al fonduso Amikeco Translimen por ke ni povu venigi multajn kubajn kaj alilandajn esperantistojn al la kongreso ĉe UdeM. Bonvolu helpi organizi trajnan karavanon por veni de Norda Karolino al Miami (72 dolarojn kaj 20 horojn per trajno Silver Star, aĉetu vian bileton frue, ĉar poste estos pli multekostaj kaj eĉ elĉerpiĝos frue!). La favorpreza aliĝperiodo por la kongreso finiĝas je la 30a de aprilo. Ĝis revido ĉe UdeM!

Orlando E. Raola

Prezidanto Esperanto-USA

by vilcxjo-me

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes