Skip to main content

Mi estas kandidato por estrarano de Esperanto-USA!

arbaro's picture

Saluton! Se vi estas ano de E-USA, vi aŭ baldaŭ ricevos balotilon aŭ jam ricevis ĝin. Mi estas unu el la kandidatoj por estrarano, kaj mi volas diri iomete pri miaj spertoj en Esperantio kaj kial mi volas iĝi ano de la estraro.

Por tiuj kiuj ne konas min, mi nomiĝas Nikvo kaj mi loĝas en Seatlo, kvankam mi naskiĝis en Virginio kaj ankaŭ loĝis dum kelkaj
jaroj en Kalifornio. Mi esperantiĝis en 2007, kaj dum la pasinta jardeko mi havis multagajn ŝancojn uzi la lingvon kaj profiti de ĝi. Mi okazigis du malgrandajn Esperantajn renkontiĝojn -- la Urba Semajnfino en Richmond, VA en 2012 kaj la Seatla parto de la pasintjara Paralela Universo. Dum unu jaro mi estis la komisiisto pri Scienca kaj Faka Agado de TEJO. Mi estris Esprantan klubon ĉe mia universitato dum kvar jaroj kiam mi studis tie. Mi sukcesis je la skriba parto de la KER-ekzameno je la nivelo C1, kaj mallonga verko de mi estas en la plej freŝa numero de la Beletra Almanako. Kaj mi ĉiam provas esti aktiva kaj instiga membro de la loka klubo, kie ajn mi loĝas.

Se mi iĝos estrarano, mi kompreneble disponeblos je io ajn, sed mi ĉefe planas prizorgi du aferojn. La unua estas la lokaj kluboj; ili estas la fundamento de nia organizaĵo, sed multaj estroj scias preskaŭ nenion pri la aliaj kluboj en la lando. Kiom grandaj ili estas? Ĉu oni organizas ilin formale aŭ neformale? Kiel oni sukcesas logi diversajn homojn, por ke ĉiuj povus ĝui nian lingvon kaj la ekstera movado ne vidu nur etan parton de Usono? Due, mi ŝatus esti ponto inter la jam ekzistanta movado kaj la rapide kreskanta interreta movado, instigata de la sukceso de lerniloj kiel Duolingo. Mi jam estas parto de la komunumoj ĉe Twitter kaj Reddit, inter aliaj, do mi pensas ke mi povus bone plenumi tiun rolon.

Se vi havas demandojn por mi, nepre kontaktu min. :)

by arbaro

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Recent blog and forum entries

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes