Skip to main content

Novaĵoj en la Dua Vivo

Ĝeraldino Vrajto's picture

Dum multe da tempo mi ne blogis, sed nun mi volas sciigi vin pri kion mi esperante faris en la virtuala mondo, Dua Vivo.

Mi aĉetis virtualan landon kaj provas starigi esperantan vilaĝon, kiu havas bazaron, apartamentojn kaj arbareton. Jen sube la mapon de la vilaĝo.

Nuntempe mi priskribos la Bazaron, kaj poste ankaŭ la Apartamentojn kaj la Arbareton. Bildo de la Bazaro troviĝas sube.

En la Bazaro oni povas vendi kaj aĉeti virtualajn varojn. Estas ekonomio en la Dua Vivo; oni povas krei virtualajn objektojn kaj vendi aŭ aĉeti ilin, uzante la mondan valuton. Mi konstruis lokon kie la vendado kaj aĉetado esperante okazas. Ĉi tie estas mia propra vendejo, la Avinja Domo. Vidu la bildon sube.

Ankaŭ mi starigis virtualan oficejon de Esperanto-USA tie. En la oficejo oni povas viziti la retejon de la E-USA aŭ fari aĉetadojn en nia ret-butiko.

Finfine, la Bazaro situas apud la maro, kaj oni povas sidi en seĝoj sur la plaĝo, ĝuante la ondojn.

Ĝeraldino Vrajto (Ĝernjo)
gw_grin ĉe yahoo punkto com

Vilaĝa Mapo
Esperanto Bazaro
Avinja Domo
E-USA Oficejo Virtuala
Plaĝo apud la Esperanto Bazaro

by Ĝeraldino Vrajto

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes