Skip to main content

Via nova estraro

filipo's picture

La rezultoj de la voĉdonado, la estraranoj servos ĝis la menciiata jaro:

  • Prezidanto: Orlando Raola, 2014
  • Vic-prezidanto: Phil Dorcas, 2014
  • Estrarano: Christine Wingrove, 2014
  • Estrarano: Steven Cybulski, 2014
  • Estrarano: D. Gary Grady, 2014
  • Estrarano: Neil Blonstein, 2012

Neil Blonstein plenumos la vakan lokon por estrarano de Orlando, kiu havis deĵorperiodon ĝis 2012 kiel estrarano.

Jen via nova estraro:
[Board of Directors]

by filipo

Comments

Kaj ŝajnas, ke la akuzativa

Mike Jones's picture

Kaj ŝajnas, ke la akuzativa kazo havas vakan lokon ĉe vi:-)

June 23, 2011 by Mike Jones, 6 years 7 weeks ago

Akuzativo . . .

Lee Miller's picture

"N" foje ferias. Estas somere.

LM

June 23, 2011 by Lee Miller, 6 years 7 weeks ago

Antaŭ ol ekferii, bona

Mike Jones's picture

Antaŭ ol ekferii, bona servanto aranĝas anstataŭulon. Ekzemple, kiam Jeeves foriras, ĉiujare, por du semajnoj da ripozado, li aranĝas, ke alia ulo prizorgu na Bertie. Do, jen plia rolo por la vorto “na”: anstataŭi na “N”, kiam “N” ferias. Do, ne necesas havi iam ajn na vaka loko!

June 24, 2011 by Mike Jones, 6 years 7 weeks ago

Na

Lee Miller's picture

"Na" ne povis anstataŭi--ĝi jam estis tro okupata pro laboro por la usona rok-grupo Sha Na Na, kaj oni ne petis ĝian servon sufiĉe frue.

LM

June 27, 2011 by Lee Miller, 6 years 7 weeks ago

Nu, supozeble la kulpo pri la

Mike Jones's picture

Nu, supozeble la kulpo pri la malakordiĝo restas finfine kun la Akademio. Certe ĝi ne permesu, ke unu feriu, dum la alia estas “tro okupata” por anstataŭi. Eble nia nove elektita prezidanto skribu plendan leteron, nome de la usonaj Esperantistoj, al la Akademio por protesti ĉi tiun aĉan staton de aferoj.

June 29, 2011 by Mike Jones, 6 years 7 weeks ago

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes