Skip to main content

Pangolinoj

Katjo's picture

Kutime, al mi tre malŝatas “upworthy”-stilaj titoloj de ret-artikuloj. Oni scias: la titoloj skribitaj ke oni alklaku ilin — ili malŝatas al mi ĉar ili estas manipulemaj, kaj ĉi tiu freneze ekkolerigas min.

Sed mi scivolemiĝis sufiĉe ke mi alklakis artikolon titolitan “La Plej Trafikita Besto Pri Kiu Vi Nenie Konis” ĉe CNN.com. Ĉar mi estas mamulo, mia koro estas gentila por kunmamuloj, do ĉi tiu — kaj ankaŭ kunpoŝtita bildo de iu kiu aspektis iome skvamema — sufiĉis por igi min aklaki.

La artikolon skribigis John. D. SUTTER, kaj ĉar la artikolo ankoraŭ nun persistas ĉe la cnn.com paĝaro dum 2 semajnoj, mi scias ke mi ne estas la sola persono, kiu fasciniĝas per ĉi tio. Estas artikolo temante pri la pangolino, besto relative nekonata je la Okcidento. Sed oni bone konas ĝin en la Oriento, kaj ĉi tio ja estas la problemo: tradicia Orienta medicino kredas ke la skvamoj de la pangolino estas medicinemaj, kaj pangolinoj estas malfacile akireblaj kaj per tio, altkostaj, kio igas ilin ilon por fanfaroni onies riĉecon. La artikolo priskribas restoracion kiu ofertas pangolion je $350 po kilo kun minimuno de 5 kiloj ($1750), kaj kiu solvas la eblan problemon de klientoj timante ke oni trompas ilin per porti vivantan pangolinon tablen kaj tie poste tondi la gorĝon kaj prepari ĝin antaûe ol la klientoj.

Mi ne ŝercas.

Baba: Afrika Blankventrita Arbpangolino en la Bestoparko San DiegoBaba: Afrika Blankventrita Arbpangolino en la Bestoparko San DiegoMi lastatempe iris al la Bestoparko San Diego: ĉitage je la 13a kaj duono (krom se kiam pluvas), ili havas “Gardista Parolado” temante pri pangolinoj kaj montras Afrikan blank-ventritan arbpangolinon nomitan “Baba”. Baba estas la sola pangolino kiun oni sucese kapte vivigas en Usono au Eŭropo, do se vi loĝas en San Diego aü vizitas, vere valoras viziton (kaj prezon) iri al la Bestoparko (kiu bonegas eĉ sen Baba). La Gardista Parolado estas bonega prezentado, prime pri la malfalico en kapt-vivigi pangolinojn kaj pri tio, kion la Bestoparko devis lerni por restigi Baban vivantan. Mi restis malantaŭe kaj priskribis al la gardisto (Jamie) pri la CNN-a artikolo, kaj mi ne kredas ke ŝi sciis pri la tuta mortigi-je-la-tablo aftero; ŝi hororis.

Mi ankaŭ. Mi estas senkulpige Okcidenta kaj scienca en mia mondrigardo, do mi konfesas iom kulture-fonditan antaŭjuĝon. Sed mi ne kredas ke oni ĉasu bestojn al malaperon ĉar kulturo volas ke tio estu. Montru al mi verajn korekte kontrolitajn studiojn kiuj montras ke iu parto de la pangolion efektivas kiel medicino kaj ni povas ekdiskutadi. Ĝis tiam, mi samflankas pangolinojn.

Ĉi tie etsas ligiloj — ĉiuj anglalingvaj — al pri-pangolinaj paĝaroj, artikoloj, aŭ penoj:

- savepangolins.org — Baza informo pri pangolinoj kaj ligiloj al aliaj penoj konservadaj
- Pangolins SG - Grupo Specialista por pangolinoj, parto de la Internacia Unio por la Konservado de la Naturo
- La change.org-a petskribo de Kit SKOGSBERGH petanta al Disney-o por krei pangolinan film-karakteron en moviĝitan filmon
- Filmeto pro Baba de la Bestoparko San Diego
- Pangolino Kotbananta - samtempe bizara kaj adorebla
- Filmeto pri pangolino de la parolanto de “Mielo Melo” famo

Per flanka noto: la Bestoparko San Diego ne vendas pluŝajn pangolinojn en sia Bestoparkaj vendejoj. Mi opinias ke ĝi vendu; kaj alpoŝtis pri ĉi tio je ĝia Fejsbuk-paĝo (kaj ankaŭ petis je la vendisto en la Vendejo por Infanoj kaj je Jamie).

by Katjo

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes