Skip to main content

Resumo de NASK kunsido

limako's picture

Ni kunsidis tuttage lunde en la angla pri NASK-planado. La diskuto estis vigla kaj ni pripensis precipe kiel ni atingis tiun ĉi punkton kaj kien ni volas iri de tie ĉi. Ni ankaŭ iomete parolis pri Lernu kaj SES, plejparte por diskuti kiel ni povas aŭ kune labori kun ili, kiel tio estus senchava, kaj kiel distingi nin de ili, por ke ni ne provu re-fari la saman laboron.

Pri NASK, ni unue diskutis la celojn: Kio NASK estas kaj estu? La ĉefa demando estas ĉu NASK estu akademia kurso aŭ ĉu ĝi estu kiel E-o-renkontiĝo? Ni elpensis proksimume 20 celojn de la kursaro. Estis plimalpli tri klasojn da celoj: (1) lingvaj celoj, inter ili "lernigi Esperanton" (kompreneble) kaj "perfektigi lingvouzon", (2) komunumaj/movadaj celoj, ekz "flegi personajn konektojn" kaj "gvidi studentojn kiel daŭre uzi Esperanton post la kurso", kaj (3) person-disvolviĝaj celoj, ekz "provizi universitatan krediton" kaj "mensan stimuladon".

Estis longa diskuto pri la defio de universitata kredito. Ĉiuj volas ke studentoj povus akiri universitatan krediton per la kursoj de NASK, sed la kosto estas alta kaj, fakte, tre malmultaj studentoj vere povas uzi ilin. Ni pripensis diversajn manierojn por ebligi aŭ faciligi ke studentoj ricevi krediton.

Ni ankaũ pripensis kiajn sciojn ni deziras ke NASK donu al studentoj. Kelkaj lerno-celoj estas lingvaj, ekz pri parolkapablo, gramatiko, bazajn faktojn pri Esperanto. Aliaj temis pri pozitiva sinteno pri Esperanto kaj pri si mem kiel Esperanto-parolanto. Aliaj temis pri la Esperanto-komunumo: kiel ĝi funkcias, interkulturajn normojn, ktp.

Ni diskutis eblajn lokojn por NASK por la venontaj jaroj. Nenio estis decidita, sed oni jam pripensas instrui ĝin ligita al la LK venontajare (ĉe la Universitato de Teksaso en Dallas). Ni ankaŭ pripensis oferti NASK en aŭ Kanado (Montrealo, eble, por la pli internacia sperto) aŭ Meksiko (eble en Aguas Calientes, kie oni jam instruas Esperanton). Ni kreis liston de la trajtoj kiujn ni serĉas por loko por NASK: alemanŭ tri bonaj klasĉambroj ligitaj per apuda komuna spaco, apud transporta centro, kun publika transporto, bone retkonekta, kun privataj dormoĉambroj haveblaj, malaltkosta, diversaj manĝelektoj por specialaj dietoj, klimatizada, permesas alkoholon, kaj interkulture interesa. Esploru lokojn ĉe vi, se vi volas proponi ke NASK venu.

La kunteksto de la kunsido oni klarigis dum la tago: NASK lastatempe ne sukcesas allogi sufiĉajn studentoj por estis memstare subtenebla kaj la Esperantic Studies Foundation esploras kiel plej efiki uzi tiun monon. Almenaŭ parte temas pri la malgranda nombro de studentoj ĉe NASK kompare al la ege altaj statistikoj de Lernu (kiu antaŭnelonge superis 100,000 aliĝojn). Pri la demando, mi dirus ke, malgraũ la malaltaj nombroj, NASK ja havas enspezo-fluon.

Montriĝas ke Lernu nun pripensas ĝisbazan rekonstruon. Flanke de tio, ni pripensis kiel Lernu kaj NASK povas pli bone kunlabori, ekz, Lernu povas gvidi studentojn pli efike al aliaj kursoj (ekz SES, NASK, kaj aliaj) aŭ eĉ ebligi aliĝon. Per Lernu ni povus oferti ekzamenon por helpi nin ekscii la lingvo-nivelo de novaj studentoj. Ni ankaŭ diskutis la ideon ke NASK havu retajn partojn antaŭ studentoj venas kaj post ili foriras (kaj dum ili estas ĉe NASK ankaŭ). Montriĝas ke Lernu vere ne taŭgas por tio ĉar ĝi plimalpli nur havas rimedojn por individuaj lernantoj kaj nenian subtenon por grupoj. Ni pripensis ĉu alian sistemon (ekz Moodle) pli taŭgus por la celoj de NASK.

Ni forlasis la kunsidon je la 5-a horo kaj re-eniris Esperantujon. La restoracion kiun ni celis por vespermanĝi estis fermita, sed finfine ni trovis alian lokon. Poste ni trinkis iom da vino kaj biero kaj babilis gaje ĝis malfrue. Sekvamatene, ni ĉiuj forflugis el Esperantujo.

by limako

Comments

Mi pretas kunhelpi

ormonto's picture

Kiel mi klarigis al kelkaj el la kunsidintoj, en mia (kemia) faka agado mi ricevis trejnadon pri distanca instruado kaj mi facile povos transmeti tian spertiĝon al per-reta lingva instruado. Do, kalkulu min ankaŭ.

July 14, 2011 by ormonto, 6 years 4 weeks ago

Bonega resumo

ormonto's picture

Dankon, Stecxjo. Tio cxi estas bonega resumo pri la NASK-strategiumado! Mi sincere bondeziaras al NASK kaj al cxiuj sindedicxaj aktivuloj kiuj agadas tiurilate. Tre alloga propono ekuzi Moodle por kreado de Esperanto-kurso per-reta! Irinda kaj irenda vojo!

July 14, 2011 by ormonto, 6 years 5 weeks ago

Per-reta kurso

Lee Miller's picture

Rilate al per-reta instruado kaj aliaj similaj proponoj, mi volus atentigi pri io kion mi diris komence de la plankunsido por NASK: estas tre kutime inter ni esprimi ion kiel "Estus bone, se oni farus X-on" aŭ "Iu devus fari Y-on". Se ne estas nomo por tiu "oni" aŭ "iu" nenio efektiviĝos. Kaj ni konsciu pri nia tre malgranda homforto. Ĉiam gravas pensi realisme: jen bela ideo, sed kiu estas la homo kiu faros ĝin, kaj per kio (mono, tempo, materialoj, ktp)?

Rilate al NASK, ne ekzistas konstanta instruista teamo dum la jaro. Ellen Eddy okupiĝas pri administraj aferoj, sed la instruistoj nur eklaboras kiam NASK okazas. Tial, kvankam ni foje parolis pri antaŭ-NASKaj preparkursoj, aŭ post-NASKaj daŭrigaj kursoj, tio ne vere eblas pro manko de rimedoj, kaj estos bone se ni povos trovi manieron ligi la NASK-partoprenantojn al Lernu kaj por preparo kaj por posta progreso en la lingvo.

Lee

July 14, 2011 by Lee Miller, 6 years 4 weeks ago

mi helpus

limako's picture

Reta subteno de klerigado estas mia metio kaj mi feliĉe volontulus fari tion por NASK.

July 14, 2011 by limako, 6 years 4 weeks ago

Per-reta instruado kaj NASK

Lee Miller's picture

Laŭ mia scio, NASK ne celas starigi per-retan instruadon. NASK estas ĉeesta kurso kiu okazas somere, kaj intertempe ne estas instruista teamo aŭ aliaj homoj kiuj okupiĝas pri la kursoj. Ellen Eddy estas konstanta administranto, kaj prizorgas la kontraktojn pri la loko en kiu la kursaro okazas, la trovadon de instruistoj por ĉiu jaro, informpetojn de interesitoj, kc.

Ĉe lernu.net oni celas per-retan lernadon por individuoj, ne por grupoj.

Se iu(j) ekinteresiĝas pri grupa instruado per interreto, estus tute bone organizi teamon por krei kurso(j)n. Sed tio estus aparta projekto, kaj ne estus parto de NASK aŭ de lernu. Kaj indus demandi ĉu vere estas klientoj por tia kurso. Ĉu ni kredas ke homoj pretas studi grupe per interreto en tiu maniero? Ĉu tia kurso estus senpaga? Ĉu ĝi dependus de volontulaj instruistoj? (Tia instruado ne estas en mia plano--mi jam havas pli ol sufiĉe da laboro en mia normala vivo).

Multe da demandoj, mi scias. Sed mi konscias ke niaj homfortaj havas limojn, kaj oni devas realisme plani, ne ideale.

LM

July 16, 2011 by Lee Miller, 6 years 4 weeks ago

Ĝuste tian

limako's picture

Ĝuste tian rimarkon mi celis kiam mi diris ke mi neniam sentis min bonvena partopreni je NASK. Du homoj volontulas pripensi kiel fari ion, sed vi diras, "Ne. Ni ne interesiĝas pri tio. Tio neniel temu pri NASK." Almenaŭ tiel mi komprenas vian mesaĝon.

August 5, 2011 by limako, 6 years 1 week ago

Ne ghuste tian . . .

Lee Miller's picture

Nu, efektive mi celis nenion tian. Mi tre shatas la ideon de per-reta grupa instruado de Esperanto, kaj mi bone povas imagi ke ghi estos grava parto de nia lingvo-komunumo en la estonteco. Mi simple vidas ke estas diversaj programoj, kiuj funkcias pli-malpli sendepende: ekzemple, la per-poshta kurso daure ekzistas kaj havas lernantojn; lernu servas por individuoj, NASK servas por tiuj kiuj volas cheesti kurson (kaj kapablas pagi); ktp. Chiu havas malsamajn celojn kaj malsamajn klientojn.

Sed por NASK, gravas konscii ke ne estas konstanta teamo dum la jaro, tiel ke ne estas iu por interesighi au ne interesighi pri reta instruado. Ellen administras la programon, sed la instruistoj nur aperas somere lau mendo, instruas, kaj foriras.

Se grupo de homoj havas vizion por nova programo kiu disponigos retan instruadon al grupoj, kiuj studos malcheeste sed komune, tio indas je esplorado. Tia programo povus okazi sub la auspicio de E-USA, de ESF, au simile. Ke ghi estus io alia ol NASK ne estas kritiko de la ideo au malinstigo pensi pluen.

Mi esprimas nur mian propran opinion. Kaj en miaj komentoj mi vidas nenion nebonvenigan rilate al NASK.

Amike,

LM

August 5, 2011 by Lee Miller, 6 years 1 week ago

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes