Skip to main content

Seminario pri la Literaturo de Esperanto: Programo jam Anoncita! Program is Now Available!

Jxenja A.'s picture

[English below]

Jam estas anoncita la programo por la Seminario pri la Literaturo de Esperanto en Louisville, Kentucky (Usono), 26-27an de februaro 2011 (sabato-dimanĉo)! Ni invitas vin partopreni – specialaj hotelprezoj haveblas ĝis inkluzive la 6an de februaro.

La seminario okazos sub gvido de Ulrich Becker, poeto kaj eldonisto, Duncan Charters, lingvisto, Humphrey Tonkin, kritikisto, kaj Tim Westover, novelisto. Inter la temoj kovrotaj estos verkado de poezio en Esperanto, verkado de fikcio en Esperanto, la historio de Esperanto-literaturo, literatura kritiko kaj analizo en Esperanto, kaj tradukado de Esperanto kaj en Esperanton. La seminario parte koincidos kun la 39-a Konferenco pri Literaturo kaj Kulturo depost la Jaro 1900, organizita de la Universitato, kun la speciala sesio "Esperanto-aŭtoroj legas el siaj verkoj", al kiu ankaŭ eblas aliĝi.

La detaloj pri la programo, aliĝoj, tranoktado ktp. haveblas ĉe http://esperantic.org/eo/komunikado/novaĵoj?n=37

Bonvolu anonci al la organizantoj vian deziron partopreni:
• tonkin(ĉe)hartford.edu
• bonnie.fonsecagreber(ĉe)louisville.edu
• chez.grebeli(ĉe)gmail.com

*******************************************************
Seminar on the literature of Esperanto: the program is now available

The program for the Seminar on the literature of Esperanto (Louisville, KY, February 26-27, Sat-Sun) is now available! We invite you to participate. Special hotel rates are offered if you sign up by February 6th.

The seminar will take place under the leadership of Ulrich Becker, poet and publisher, Duncan Charters, linguist, Humphrey Tonkin, critic, and Tim Westover, author. Among the topics to be covered: writing poetry in Esperanto, writing fiction in Esperanto, the history of Esperanto literature, literary criticism and analysis in Esperanto, and translation to and from Esperanto. The seminar will partly coincide with the 39th Conference on Literature and Culture since 1900, organized by the University, with a special session “Esperanto Authors Read from Their Work” (in which you can participate as well).

For the details on the program, accommodation and the application process, please go to http://esperantic.org/en/communications/news?n=36

Please also announce your wish to attend by writing to the organizers:

• tonkin(at)hartford.edu
• bonnie.fonsecagreber(at)louisville.edu
• chez.grebeli(at)gmail.com

by Jxenja A.

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes