Tero Nekonata Parto Fina
Antaŭa parto ĉe:
http://esperanto-usa.org/en/content/tero-nekonata-parto-4a
Ŝiptaglibro de la Kopluŝa Kosmoŝipo Itsen: la 5an tagon de la 7a monato de la jaro 1082 de la Kopluŝa Erao. Pasis du semajnoj ekde Leŭtenanto Eru Tejrk transiĝis kaj eniĝis la alimondŝipon. Ni ankoraŭ ne ricevis kontakton de li. La kosmofaldaj kampogeneratoroj de nia ŝipo estas nun riparitaj, sed pasos du aŭ tri semajnoj antaŭ ol la mapo de hiperkosmo sufiĉe finiĝos por ke ni povos fari hipersalton. Tri el niaj ŝipanoj inkluzive Komandoro Iloŭ, Observistino Barinium, kaj Med-Teknikistino Trejd restas forlasitaj sur la planedo. Ni ne scias kiel reagus la alimondaj se ni lanĉus savmision. Unu el niaj surteriĝŝipoj detruiĝis provante reiri al la planedo. Mi esperas ke Leŭtenanto Tejrk agas saĝe.
Kapitano Karpla sidadis rigardante la ekranon kiu montris la tri alimondajn ŝipojn. Li scivolis pri kio okazos kaj deziris ke estus unu pruva ago li povus fari. Ĉiu pasiganta minuto rememorigis lin ke neniu ŝipo revenis el sektoro 42.
“Sinjoro,” diris Leŭtenanto Glin, “alvenas mesaĝo.”
“Ekranigu,” diris Karpla.
La vizaĝo de Eru Tejrk videbliĝis sur la ekrano. Li aspektis laca, sed sana. “Kapitano,” li diris, “vi devas tuj foriri. Ili volas ke vi foriru tuj!”
“Estas bone reciproke vidi vin, Leŭtenanto. Kion vi intencas? Mi ne povas simple forlasi vin tie, kaj ankoraŭ kelkaj ŝipanoj restas sur la planedo.”
Tejrk aspektis ĉagrenita. “Vi tute ne komprenas. Ili ne toleros vian ĉeeston ĉi tie. Se vi ne foriros, ili detruos vin.”
“Kaj vi?”
Liaj okuloj rapide ekmovadis tien kaj reen, kvazaŭ li kontroladis liajn gastigantojn. “Ne temas pri mi, Sinjoro. Temas pri vi. Eskapu antaŭ ol la ŝipo detruiĝos. Mi atendigis ilin ĉi tiom da tempo por ke vi povas ripari la ŝipon. Tuj iru!”
“Leŭtenanto Tejrk, mi jam diris al vi . . .”
Lia vizaĝo aspektis timema. “Ho Zoŭg! Ili celigas! Iru!” La ekrano senbildiĝis je tiu punkto, kaj eksplodo skuis la Itsen.
“Sinjoro Leslej, veturigu nin foren! Puŝmotoroj al hejmen. Tuj!”
Plua eksplodo frapis la ŝipon. “Tio estis kampogeneratoro ĉe la triborda flanko. Unu plu kaj ni devos piediri hejmen,” diris Leslej.
“Veturigu nin nun!” kriis Karpla. Plua eksplodo frapis, kvazaŭ helpi la foriron. La lumiloj en la komandejo ekflagris. “Ni iras, damne! Lasu nin iru!” Plua eksplodo skuis la ŝipon, sed ĉi tiu iom malpli severe.
“Ĉu ili sekvas, Sinjoro Leslej?”
Li kontrolis la detektilekranon. “Ne, Kapitano. La malamikoj nun estas preter atingebleco. Ŝajne ili lasas nin iri.”
Karpla malrektiĝis en sian seĝon. Tute nesukcesa misio por li. “Leŭtenanto Glin, sendu mesaĝon al Kopluŝo. Sciigu ilin pri nia stato. La Itsen revenas hejmen.”
El la taglibro de Ŝengek Barinium, Observistino por la Kopluŝa Konsilantaro. 1082, 7, 20. Ni jam estis sur ĉi tiu infernaĵa planedo dum monato. Ni ne ricevis kontakton de la Itsen. Eĉ Mogbi diras ke la afero ne bone aspektas. Li kredas ke li vidis kelkajn etajn ekbrilojn en la ĉielo antaŭ 15 tagoj. Mi malamas ĉi tiun lokon ĉar mi devas resti ĉi tie.
Ŝengek fine rezignaciis ke ŝi neniam eskapos ĉi tiun planedon. Certe ne estis ĝojplena perspektivo, sed jen kion la vivo donis al ŝi. Bagumba helpadis ŝin lerni la lokan lingvon, kaj ŝajne la virinoj de la vilaĝo bonvenigis sian kuneston, speciale nun ĉar ŝi povas babiladi kun ili. La virinoj absorbite aŭskultis ŝiajn historiojn pri aliaj mondoj kaj lokoj, kaj demandis klarigojn pri aferoj ili neniam vere komprenos. Poste ili iris al la tagaj taskoj. (Ĉar Ŝengek ne multe vojaĝis tra la kosmo, ŝi ofte petis tiajn rakontojn de Mogbi por rerakonti.)
Ofte, ŝi kaj Mogbi trovis lokon fore de la vilaĝo kie ili povis babiladi propralingve sen la scivolemaj idiĝenoj. Kunaj konversacioj estis la nura restanta parto de iliaj antaŭaj vivoj. Ne plu estis ŝi Observisto por la Kopluŝa Konsilantaro kaj ne plu estis Mogbi Komandoro sur la Itsen. Ŝengek ekscivolis kiom longe daŭros siajn vestojn. Ĉu ili ambaŭ finos vestite en feloj kiel la indiĝenoj? Ŝi sentis la mankon de sia patro, sed almenaŭ li estis ĉe Kopluŝo, ne ĉi tie sur primativa planedo.
Vespere ŝi renkontis al Mogbi sur la proksima altetaĵo rigardanta en la krepuskan ĉielon. “Nomante la lunon denove?”
Li kapjesis.
Ŝengek hezitis. “Ĝi estas bela luno. Kopluŝo ne havas eĉ unu, ĉiokaze mi neniam vidus ĝin en la subteranaj urboj post la Katastrofo.
“Vrit havas. Ĝia nomo estas Tintivar. Tio estas la nomo de la diino de Bona Rikolto.” Mogbi aŭdeble enspiris. “Ŝajnas ke mi neniam vidos ĝin denove.”
“Ŝajnas ke ni devas nomi la planedon post ĉio, ĉu ne?” diris Ŝengek. “Ĉu niaj novaj amikoj havas nomon por ĝi?”
Mogbi ridetis. “Mi demandis. La plej bona respondo mi ricevis estas ‘Patrino’. Mi ankoraŭ preferas Uŭo Vhejm.”
“Laŭ via volo,” ŝi diris. “Uŭo Vhejm. Ĉu vi ne kontentiĝus pri Leŭ Sutl?”
Mogbi denove ridis. “Sufiĉe proksima. En la vrita kaj la kopluŝa la signifo restas ‘La Sesa.”
Nun Ŝengek ridetis. “Kaj la luno?”
Mogbi kapneis. Mi ne povis diveni kion ili nomas ĝin, sed mi pensas ke nomi ĝin ‘Glorin’ taŭgas.”
Ŝi kapjesis kaj klinis la kapon subspirante. “Mi ja malamas ĉi tiun planedon.”
Mogbi diris, “Mi scias.”
“Kio okazos pri ni? Ĉu ni fakte estas forlasita sur ĉi tiun … tiun …”
“Ĉu roko?” finis Mogbi.
“Aĉegloko!” ŝi respondis. “Ĉu ni povas esperi pri savo?”
Eĉ en la krepuska lumo, Mogbi povas vidi ke ŝi fariĝadis frenezigita. “Ŝengek, mi ne scias. Ni ne scias kio okazis supre.”
Ŝi supren rigardis la lunon nomata Glorin, kaj ree al la tero.
“Kion mi ja scias,” li diris, “estas ke mi vivas kaj vi vivas. La plej bona espero por savado estas ke ni plue vivu. La vilaĝanoj ĉi lokaj estas amikemaj kaj ili komencas aldoni nin al sia grupo. Mi pensas ke ni estas sekura dum ni restas kun ili.”
Ŝengek subspiris kaj ekrigardis la lunon denove. Ŝi viŝis sian okulon kaj snufis. “Mi devas reiri al la vilaĝo. Mi promesis al la virinoj ke mi helpos prepari por la morgaŭa manĝo.”
“Mi kunmarŝas kun vi. Mi promesis ke mi helpos al la viroj pretiĝi por la ĉaso. Dum la energio daŭros en ĉi tiu,” li tuŝis la magnetafusilon, “la vilaĝo satmanĝos.” Mogbi stariĝis, ekrigardis la lunon refoje, kaj kuniris kun Ŝengek al la vilaĝo.
Ŝiptaglibro de la Kopluŝa Kosmoŝipo Itsen: la 15an tagon de la 8a monato de la jaro 1082 de la Kopluŝa Erao. Ni estas preskaŭ elirinte de sektoro 42 kie ni povos halti kaj ripari niajn kampogeneratoron por la Salto hejmen. Mesaĝo el Kopluŝo diras ke la Alianco metas sektoron 42 sub protekteco, kaj ke neniu kosmoŝipo rajtas eniri la lokon. La Konsilantaro rifuzis mian rekomendon kaj nomis la sesan homoplanedon ‘Karpla’. La stelo estas nomata ‘Karplaŝun’. La alimonduloj kiun ni renkontis estas nomata Erutejrk pro la brava Leŭtenanto. Post la fino de riparado, ĉi tiu ŝipo komencos esplori preter Nidia kosmo. Kiu scias kion ni malkovros tie?
--
Noto: Se vi volas pluan informon pri la Kopluŝa universo, bonvolu viziti al la (anglalingva) Kopluŝa Vikio ĉe: http://koplushia.wiki-site.com
- NJ_Esperantist's blog
- Login or register to post comments




Comments
Leŭtenanto Tejrk kaj Ŝengek
Saluton Dave,
Mi legas pri via rakonto ene de la Jahu!Grupoj "Sci-fi eo" kaj nur nun mi havas tempo por legi via historio. Estas tre interesa, sed mi pensas ke vi devas daŭrigi la historio, Ŝengek meritas solvi vian vivon kaj la legintoj ankaŭ deziras scii kiu okazas al nia herooino. Post legadon mi havas dubon: kio okazis aŭ leŭtenanto Tejrk?
Mi skribas ankaŭ kaj nur en portugala lingvo, mi deziras skribi ankaŭ esperante, kaj deziras koni pli da Kopluŝia universo pro tio. Ekzistas librojn publikitaj de'l Kopluŝia universo?
Dankon kaj bona sorto en la daŭrigado de la aventuro.
Samideane,
El Brazilo Mauricio Robe Barbosa
July 9, 2009 by Mauricio Robe B..., 36 weeks 2 days ago
Dankon!
Mauricio,
Mauricio,
Dankon pro via legado de mia novelo kaj pro via reago. Fakte, mi iom planas sekvan novelon, sed ĝi ne estas tute finita eĉ an la angla! Mi kredas ke mi devos fini ĝin rekte en Esperanto. En la sekvonta novelo ni iom lernos pri Tejrk, sed plejparte la sorto de la surplaneda paro estos nesciata. Tamen, mi kredas ke vi ĝuos ĝin.
Pri libroj de la Kopluŝa universo, mi verkis tutan libron en tiu universo, kiu okazas en nia estonteco, sed ĝi estas preskaŭ tute en la angla kaj neniu kompanio interesis pri ĝi. Estas vikio pri la universo, sed ankaŭ ĝi estas en la angla :-(.
Daĉjo
July 13, 2009 by NJ_Esperantist, 35 weeks 4 days ago