Skip to main content

Tim Westover konkurencas por PEN Premio

Ok libroj konkurencas por la 2010 PEN Premio, incluzive Marvirinstrato de nia vic-prezidanto Tim Westover. Laŭ HeKo, la balotiloj estos en la februara kajero de Literatura Foiro. Gratulon al Tim! Ni balotu frue kaj ofte!

by limako

Comments

Vaŝingtonanoj legas Westover

ralfelektulo's picture

La lastatempe revivigita literatura rondo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono komencis per lego kaj diskuto de kelkaj fabeloj en Marvirinstrato. Mi intencas blogi pli detale miabloge, sed nun mi mencias admiron de la stila kaj imagopova kapabloj de la aŭtoro. Ofte ni spertas enigmojn, kelkfoje tro enigmajn. Ni plej ŝatis la novelon "Orfiŝeto kaj la Glacia Monto", kiu, kvankam ne tute interpretebla, bone koheras kaj multe pensigas. Estas bonega simbola rakonto, ne supraĵa--ĝuste tion, kion bezonas la Esperanto-beletro. Gratulon, Tim.

February 28, 2011 by ralfelektulo, 6 years 13 weeks ago

Dankon!

Tim Westover's picture

Dankon, Steve, ke vi afiŝis tiun chi novaĵon. Mi ne sciis antaue, ke mi kandidatiĝas! Mi memorigas pri: http://timwestover.com/marvirinstrato/, kie oni povas elŝuti la libron kiel EPUB aŭ PDF, legi recenzojn, ktp.

January 30, 2011 by Tim Westover, 6 years 17 weeks ago

Bonege!

pbrewer's picture

Gratulon, Tim!

January 11, 2011 by pbrewer, 6 years 19 weeks ago

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes