Skip to main content

UEA devas eliri el sia morta spiralo

limako's picture

Mi verkis novan artikolon por Libera Folio UEA devas eliri el sia morta spiralo. Plimalpli same mi dirus ankaŭ al E-USA.

by limako

Comments

Gratulojn! Via artikolo vekis sxtormon!

ormonto's picture

Kara Steĉjo:

Mi volas persone danki vian kontribuon al LF. Mi konstatis, ke multaj homoj (speciale mia kara A.K.) pasie respondis kaj pridiskutis cele al plibonigo de la nuna situacio. Hummm, ĉu eble ni devos cerbumi kiel vortumi "E-USA eliru el sia dorma spiralo..."?

August 17, 2011 by ormonto, 5 years 40 weeks ago

UEA devas, E-USA devas . . .

Lee Miller's picture

Sed kiu(j) faros? Tion mi konstante gurdadas lastatempe, eble nur pro tio ke mi konscias pri miaj propraj limoj de energio kaj tempo.

Por mi, ekzemple, mi laboras pli ol plentempe, mi prizorgas maljunan patron, mi havas diversajn aliajn devojn. Meze de ĉio mi havas sufiĉe da tempo por partopreni en la planado ke efektivigo de NASK. Sed pli ol tion mi ne povas fari.

Mi komencas pensi ke ni estas en stranga transira fazo, dum kiu ni devas okupiĝi pri malnovaj strukturoj kaj programoj (kiel ezkemple la tradicia ĉeesta NASK kaj la tradicia strukturo de E-USA) kaj samtempe atenti la fakton ke tiaj malnovaĵoj ne tiom gravas por multaj homoj kaj ne tiom sukcesas.

Sed miaj propraj fortoj ne sufiĉas por kaj la malnovaj kaj la novaj celoj.

Mi tute ne malkonsentas kun via analizo, nek kontraŭstaras novajn vojojn. Nur cerbumas pri "kiel fari?" kaj "kiu(j) faros?"

LM

August 8, 2011 by Lee Miller, 5 years 41 weeks ago

Bonaj demandoj

limako's picture

Mi konsentas ke, al la demandoj, mi ne havas facilan respondon. La plej facila respondo estas ke neniu faros kaj la organizaĵoj daŭre spiralos morten. Mi tamen atentigas ke multaj el la baroj estas aŭ preteratentoj aŭ politikoj fare de la organizaĵo(j). La estraroj de la organizaĵoj povus decidi "Ni faru" kaj la dungitoj efektivigus la ŝanĝojn. Tio povus okazi... Aŭ ili povus ludi siajn violonojn (aŭ gurdojn :-) dum Romo brulas.

August 8, 2011 by limako, 5 years 41 weeks ago

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes